Читаем La batalo de l' vivo полностью

Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin ĵetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazaŭ fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj deŝiradis pomojn sur la ŝtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.

Eble tial ilia fervoro ankoraŭ pligrandiĝis, ĉar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono — devas scii, ke ĝi estis la domo kaj ĝardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler — elvenis, por vidi, kio fariĝas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antaŭ la manĝo de l’ mateno. Ĉar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.

«Muziko kaj dancado hodiaŭ!» diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. «Mi pensis, ke ili timas la hodiaŭan tagon. Sed ĝi estas mondo plena je malaĵoj… Sed Grace, sed Marion!» li aldonis pli laŭte, «ĉu la mondo hodiaŭ matene estas pli freneza ol ordinare?»

«Se ĝi tiel estus, estu tiun ĉi fojon iom malsevera», respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizaĝon, «ĉar hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo».

«Ies tago de naskiĝo, mia kateto?» diris la doktoro. «Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? Ĉu vi ne scias, kiom multe da novuloj ĉiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon — ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri ĝi serioze — kiun oni nomas la ivo?»

«Ne, patro!»

«Kompreneble vi ne; vi estas virino … preskaŭ», diris la doktoro. «Cetere», li aldonis kaj rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia, «mi pensas, ke ĝi estas via tago de naskiĝo».

«Kio! Efektive, mia patro?» ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.

«Jen havu! kaj ankaŭ mian amon», diris la doktoro kaj kisis ŝin; «kaj tiu ĉi tago ofte, tre ofte revenadu … kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso», diris la doktoro por si mem, «estas bona! Ha, ha, ha!»

La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la ĉefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi. Tiu ĉi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l’ batalo, sur kiu li loĝis, kiel baldaŭ sciiĝos.

«Kiel propre venis al la muziko?» demandis la doktoro. «Kompreneble ĝi[11] estas ŝtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?»

«Alfred ilin alsendis», respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis[12] kelkajn simplajn florojn, per kiuj ŝi antaŭe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.

«Tiel[13] Alfred alsendis la muzikon?» rediris la doktoro.

«Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj ĉi homoj migras per piedo kaj tiun ĉi nokton ripozis en la urbo; kaj ĉar hodiaŭ estas la tago de naskiĝo de Marion kaj li pensis, ke li faros al ŝi plezuron, li alsendis ilin tien ĉi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ĝin aprobas, ili alportu al ŝi serenadon.»

«Jes, jes» diris la doktoro, «li ĉiam demandas vian opinion».

«Kaj ĉar mia opinio sin montris favora», gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la ĉarman kapon, kiun ŝi ornamis; «kaj ĉar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred, ĝis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis[14]. vere, kara Marion?»

«Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun{*}[15] Alfred!»

«Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto!» diris ŝia fratino.

«Tion ĉi mi scias, ke estas por mi sufiĉe indiferente, ĉu oni parolas pri li aŭ ne», diris la malgranda koketulino, disŝirante kelkajn florojn, kiujn ŝi havis en la mano kaj disĵetante la foliojn sur la tero. «Preskaŭ jam tedis al mi aŭdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto…»

«Silentu! Ne parolu tiel malŝate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion», ekkriis ŝia fratino — «eĉ ne se vi ŝercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!»

«Ne, ne!»[16] diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado — «eble ne. Sed mi ne scias, ĉu tio ĉi estas granda merito. Mi… mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis[17] lin al tio ĉi. Se li pensas, ke mi… Sed, kara Marion[18], kial ni devas nun paroli ĝuste pri li?»

Estis io tre agrabla vidi la du ĉarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraŭ la facila gajeco, sed amo kore respondant al amo. Kaj estis sufiĉe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino naĝis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolaĵo de ŝiaj vortoj kaj pene kun ĝi batalis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы