Читаем La batalo de l' vivo полностью

Evidenta estas la vortludo bazita sur la laŭvorta interpreto: (ĝin la germana traduko perdis); dum por la alia senco la kontrastigo fiaskas: «senfinaj bataloj — testuda iro» ne prezentas kontraŭon. La kalemburo funkcias do nur duone, nur por unu el la kalemburaj paroj — samkiel ĉi-supre pri la Juna Anglujo. Ambaŭ kalemburoj impresas min kiel logike difektaj, mallerte konstruitaj; aŭ eble mi ne komprenas la anglan humuron.

La germana traduko estas tre proksimuma aŭ eĉ erara (ekz‑e → skermado). KGM ne korektas la tradukajn deviojn, ĝi nur iom modernigas la germanan esprimmanieron; tiel, la ekzota (bataloj de tiraljoroj) iĝas pli simpla (bataloj de pafistoj / infanterianoj); sed la ideo de la traduko restas senŝanĝa.

Ankaŭ la rusa tradukistino [R1959] iom deviis disde la originalo, ŝi koherigis la frazon, sed konservis almenaŭ la kontraŭmeton:

«Pri ili [Snitchey & Craggs] apenaŭ eblus diri, ke ili kure atakas — male, kutime ili avancis testude; tamen la rolo de la firmao en la lukto ja tre similis militadon: jen ili pafis al ĉi tiu plendanto, jen ili celis tiun defendanton; jen en la Kanceliera juĝejo ili bombardis ies terposedaĵon, jen ili bataletis kontraŭ neregula areto da ŝuldetantoj…»

Konkludo

Mezbona traduko el malbona traduko. La traduko de Z estas pli fidela rilate al K1847, ol K1847 rilate al la angla originalo; sed tio ne nepre estas merito de Z aŭ de Esperanto — tio grandparte estas ŝuldata al la fakto, ke traduki el traduko estas pli facile ol traduki el originalo. Ĉar la originalo verkita por la samlingvanoj de la aŭtoro entenas implicaĵojn evidentajn por la fontolingva publiko; la tradukanto devas tiajn implicaĵojn, unue, kompreni; kaj due, komprenigi ilin al sialingvaj legantoj. Ĉe tio la tradukanto ne rajtas profiti el analogiaj specifaĵoj sialandaj (ĉi-okaze, germanecaj), la kultura kaj civiliza fono devas resti fontolingva (ĉi-okaze angleca). Tial tiajn implicaĵojn la tradukanto devas malimplicigi, aŭ preterlasi — en ambaŭ okazoj la plutraduko faciliĝas. Verdire, iuj kalemburaj pecoj rektasence (nekalembure) tradukitaj iĝas strangaj aŭ tedaj deviaĵoj, kies intereso aŭ rilato al la rakonto perdiĝas.


Mi dankas al s-roj B. Pabst kaj B. Moon pro ilia intereso al ĉi tiu eldono kaj pro iliaj valoraj rimarkoj.

Sergio Pokrovskij

Bibliografiaj referencoj

A1846 (la angla originalo ĉe Vikifontaro).

B1891 tr. L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo. La Esperantisto, 1891, Nurnbergo, vol. 2, n‑roj 2–7, 8–10 (feb.–jul., sep.–nov.), pp. 12–15, 22, 28–31, 35–38, 45–46, 52–53, 67–70, 77–79, 82–88. — Ankaŭ en la Projekto Gutenberg.

B1910 tr. L.L. Zamenhof, red. La batalo de l’ vivo. London, 1910: Stead’s Publishing Office; Paris, 1910: Librejo Hachette kaj Ko. (Represo ĉe Saarbrücken: Iltis, 1982.)

INKO tr. L.L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo. INKO, 2001. ISBN 91-7303-100-3. (PDF-a bitlibro).

K1847

KGM

Krause

R1847

R1959

Editora antaŭparolo de la 1910ª jaro

Ĉi tiu verko estas represo el la Unua Esperanta Monata gazeto «La Esperantisto», kiu estis eldonata (en Nurnbergo) de l’ Doktoro L. Zamenhof en la jaro 1891.

La nomita gazeto ne estas nun havebla; nur tre malmulte da personoj ĝin legis, kaj multaj eĉ ne aŭdis pri ĝi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы