Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli
lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l’ mortintoj; kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la malnova batalo kaj elviŝis la legendajn rememorojn de ĝi el la kapo de la homoj, ĝis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ĉiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovaĝaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deŝirataj, tie nun staris ĝardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli freŝaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kuŝis enterigitaj sub ili. Ĉiam ankoraŭ la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio ĉi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la preĝejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkaĵo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l’ batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel ĉiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus ĉirkaŭ la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ĝia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin ĉirkaŭ la rado de l’ muelejo, plenigus la ĝardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel ŝanĝita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.
Eble nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno post malnova ŝtona domo kun longa laŭbo[9]
antaŭ la pordo. Tie en unu bela mateno de aŭtuno estis aŭdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilaĝaj virinoj staris sur ŝtuparoj kaj deŝiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Ĝi[10] estis ĉarma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora ĝojo tute gaje kaj senĝene.Se en la mondo neniu volus brili — tio ĉi estas mia opinio, kaj mi pensas,
konsentos kun mi — ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomŝirantaj virinoj sur la ŝtuparoj. Estis al ili tre agrable plaĉi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenaŭ tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Ĝi ne estis kvadrilo, menueto kaj eĉ ne simpla anglezo. Ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo; pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la ĝardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera moviĝado ŝajne disvastigadis sin plue en la suna gaja ĉirkaŭaĵo, kiel ĉiam pli grandiĝanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la branĉoj, kiuj sin balancadis en la vento de l’ mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj ĝoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn — ĉio inter knabinoj kaj sur la malproksima altaĵo pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaŭ li starus en la fino de l’ mondo — ŝajne ankaŭ dancadis.