«Vi povus prezenti dudek atestojn por tio ĉi, Anthony», rimarkis lia fratino, «kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi.»
«Ĝi estas mondo plena je koroj», diris la doktoro kaj ĉirkaŭprenis ambaŭ filinojn per unu fojo — ĉar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: «kaj serioza mondo kun ĉiuj ĝiaj malsaĝaĵoj — eĉ kun
, kiu estis sufiĉe granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki, ĉar ĝi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur ĝia Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo de Lia plej modesta similaĵo.»Mi ne farus al
komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la ĝojon de tiu ĉi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaŭ ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de ĉiuj homoj; ankaŭ ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsaĝa kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankaŭ ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al ŝia brusto.Ni ankaŭ ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la ĵus pasinta jaro sciiĝis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de ŝia tago de naskiĝo ŝi al Grace ĉion rakontos per propra buŝo.
«Mi petas pardonon, Doktoro», diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la ĝardenon, «ĉu estas permesite malhelpi?»
Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute ĝoje kisis al ŝi la manon.
«Se sinjoro Craggs ankoraŭ vivus, mia estimata fraŭlino Marion», diris sinjoro Snitchey, «li kun granda intereso vidus la hodiaŭan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke ĝi ĉiun malgrandan faciliĝon, kiun ni povas doni al ĝi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla — sed tio ĉi estas malfortaĵo. Kara edzino» — sur tiu ĉi voko la sinjorino aperis en la pordo — «vi estas inter malnovaj konatoj.»
Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.
«Nur por unu momento, sinjoro Snitchey», diris la sinjorino. «Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj…»
«Ne,[104]
kara edzino», respondis ŝia edzo.«Sinjoro Craggs nun …»
«Jes, mia kara, li nun ne vivas»[128]
, diris sinjoro Snitchey.«Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo», daŭrigis lia edzino. «Nur tion ĉi mi vin petas.[129]
Se vi ĝin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis…»«Sur la genuoj?» diris sinjoro Snitchey.
«Jes», respondis sinjorino Snitchey kun certeco, — «kaj vi ĝin scias — ke vi vin gardu antaŭ tiu ĉi homo… observu liajn okulojn… kaj nun diru al mi, ĉu mi tiam
prava, kaj ĉu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?»«Kara edzino», murmuretis al ŝi la advokato en la orelon, «ĉu vi ion rimarkis en
«Ne», respondis sinjorino Snitchey akre. «Ne imagu al vi.»
«Ĉar ni en tiu vespero okaze», li daŭrigis kaj forte ŝin tenis per la maniko, «ambaŭ posedis sekretojn kaj ambaŭ sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone; kaj prenu tion ĉi kiel instruo
, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli saĝa okulo. Fraŭlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn.»Clemency, tenante la antaŭtukon antaŭ la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo;[130]
tiu ĉi lasta kun plenda vizaĝo, esprimanta la antaŭsenton, ke «La de Muskato» ests perdita, se ŝi perds la kuraĝon.«Nu, sinjorino», diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, «kio do mankas
«Kio al mi mankas?» ekkriis Clemency. Sed kiam ŝi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de laŭta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizaĝon vidis tiel proksime antaŭ ŝi, ŝi larĝe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis, ĉirkaŭprenis Marionon, tenis ŝin forte, denove ŝin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine ĉirkaŭprenis sin mem, ĵetis la antaŭtukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris miksite.