— Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri?
— Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro. Ni provizis al li ĉion dezirindan. Fari krimon signifus indiki lian kaŝlokon.
— Tio estas vera, — diris kavaliro Henriko. — Nu, Barimoro…
— Dio benu vin, sinjoro, kaj dankon el mia koro! Mortigus mian kompatindan edzinon lia rekaptiĝo.
— Supozeble ni helpas kaj subtenas krimon, Vatsono, ĉu? Sed post ĉio aŭskultita mi ne sentas, ke ni povus transdoni la ulon, do jen finita la afero. En ordo, Barimoro, vi rajtas foriri.
Post kelkaj balbutaj dankvortoj la homo sin turnis, sed li hezitis kaj poste revenis al ni.
— Vi tiom bonkoris al ni, sinjoro, ke mi ŝatus laŭeble komplezi al vi reciproke. Mi scias ion, kavaliro Henriko, kaj eble mi devis ĝin diri pli frue, sed longe post la mortenketo mi eltrovis ĝin. Mi neniam ĝis nun elspiris vorton tiurilate al ajna mortemulo. Temas pri la morto de kompatinda kavaliro Karlo.
La kavaliro kaj mi ambaŭ stariĝis.
— Ĉu vi scias, kiel li mortis?
— Ne, sinjoro, tion mi ne scias.
— Kion, do?
— Mi scias, kial li estis ĉe la pordeto je tiu horo. Por renkonti virinon.
— Por renkonti virinon? Ĉu li?
— Jes, sinjoro.
— Kaj la nomo de tiu virino?
— Mi ne povas sciigi la nomon, sinjoro, sed mi povas sciigi al vi la inicialojn. Ŝiaj inicialoj estas L. L.
— Kiel vi scias tion, Barimoro?
— Nu, kavaliro Henriko, via onklo ricevis leteron tiumatene. Li kutime ricevis multajn leterojn, ĉar li estis publika viro kaj bone konata pro sia bonkoreco, tiel ke ĉiu ĉagrenito volonte turnis sin al li. Sed tiumatene, hazarde, alvenis nur unu letero, do mi tiom pli atentis ĝin. Ĝi alvenis el Kum-Tresio, kaj ĝi estis adresita laŭ virina manskribo.
— Nu?
— Nu, sinjoro, mi ne plu pensis pri la afero, kaj neniam pensus sen interveno de mia edzino. Antaŭ nur kelkaj semajnoj ŝi purigadis la kabineton de kavaliro Karlo — ĝi estis komplete netuŝita depost lia morto — kaj ŝi trovis la cindron de bruligita letero funde de la kameno. Ĝia pliparto estis brulite dispecigita, sed unu peceto, la fino de paĝo, kunkroĉiĝis, kaj la skribo estis ankoraŭ legebla, kvankam griza sur nigra fono, kaj tio legiĝis: “Bonvolu, mi petas, estante ĝentlemano, bruligi tiun ĉi leteron, kaj estu apud la pordeto je la deka horo.” Sube estis subskribite per la inicialoj L. L.
— Ĉu vi havas tiun peceton?
— Ne, sinjoro, ĝi tute dispeciĝis post kiam mi movis ĝin.
— Ĉu kavaliro Karlo pli frue ricevis aliajn leterojn laŭ la sama manskribo?
— Nu, sinjoro, mi ne aparte atentis liajn leterojn. Mi ne rimarkus tiun ĉi, se ĝi hazarde ne venus sola.
— Kaj vi tute ne scias, kiu estas L. L.?
— Ne, sinjoro. Ne pli ol vi mem. Sed mi supozas, ke se ni povus submanigi tiun damon, ni jam scius pli pri la morto de kavaliro Karlo.
— Mi ne komprenas, Barimoro, kiel okazis, ke vi kaŝis tiun gravan informon?
— Nu, sinjoro, tuj post tio venis al ni nia propra problemo. Kaj cetere, sinjoro, ni ambaŭ tre ŝatis kavaliron Karlo, kiel konvenas pro ĉio, kion li faris por ni. Elrasti tion ne helpus nian kompatindan mastron, kaj indas esti singarda, kiam temas pri damo en la afero. Eĉ la plej virta el ni…
— Ĉu vi pensis, ke tio eble lezus lian reputacion?
— Nu, sinjoro, mi pensis, ke sekvus nenio bona. Sed nun vi estis bonkora al ni, kaj mi sentas, ke mi traktus vin nelojale, se mi ne sciigus al vi ĉion, kion mi scias pri la afero.
— En ordo, Barimoro, vi rajtas foriri.
Post kiam la domservisto forlasis nin, kavaliro Henriko sin turnis al mi:
— Nu, Vatsono, kion vi opinias pri tiu ĉi nova lumo?
— Ĝi ŝajnas lasi la mallumon pli nigra ol antaŭe.
— Tion ankaŭ mi pensas. Sed se nur ni povus spuri L. Lon, tio devus klarigi la tutan aferon. Tiom ni gajnis. Ni scias, ke ekzistas iu, kiu konas la faktojn, se nur ni povos trovi ŝin. Kion laŭ via opinio ni faru?
— Ni sciigu ĉion al Holmso senprokraste. Tio havigos al li la indikon, kiun li serĉis. Mi multe eraras, se tio ne alkondukos lin.
Mi iris tuj al mia ĉambro kaj verkis mian raporton pri la matena konversacio por Holmso. Estis klare al mi, ke li lastatempe estas tre okupata, ĉar la leteretoj el Bakerstrato estis maloftaj kaj mallongaj, sen komentoj pri la informoj, kiujn mi sendis, kaj apenaŭ aludis mian taskon. Sendube lia ĉantaĝa kazo absorbas ĉiujn liajn kapablojn. Kaj tamen tiu ĉi nova faktoro certe devos kapti lian atenton kaj renovigi lian intereson. Mi volas, ke li estu ĉi tie.
17 okt.