La tutan hodiaŭan tagon la pluvo faladis, siblante sur la hedero kaj gutante de la tegmentorando. Mi pensis pri la bagnulo ekstere sur la senkolora, malvarma, senŝirma erikejo. La kompatinda! Kiel ajn li krimis, li iom suferas por kompensi tion. Kaj poste mi pensis pri tiu alia: la vizaĝo en la fiakro, la figuro antaŭ la luno. Ĉu ankaŭ li estas ekstere en tiu diluvo — la nevidata gvatanto, la viro malluma? Vespere mi surmetis mian pluvmantelon kaj mi promenis larĝe sur la tramalseka erikejo, plena je malhelaj imagoj, dum la pluvo batis en mian vizaĝon kaj vento fajfis ĉirkaŭ miaj oreloj. Dio helpu tiujn, kiuj vagas nun en la grandan marĉon, ĉar eĉ la firmaj altejoj iĝas marĉoj. Mi trovis la nigran pinton, sur kiu mi vidis la solecan gvatanton, kaj de sur ĝia supro mi mem elrigardis al la melankolia montetaro. Pluvskualoj drivis trans ties ruĝbrunan facon, kaj la pezaj ardezkoloraj nuboj pendis malalte super la pejzaĝo, treniĝantaj grizgirlande suben sur la flankoj de la fantaziecaj montetoj. En la malproksima kavaĵo maldekstre, duone kaŝitaj en la nebuleto, la du maldikaj turoj de Baskervila Halo leviĝis super la arboj. Tiuj estis la solaj signoj de homa vivo, kiujn mi povis vidi, krom nur tiuj prahistoriaj kabanoj dense kuŝantaj sur la montetaj deklivoj. Nenie estis signo pri tiu soleca viro, kiun mi vidis samloke antaŭ du noktoj.
Dum mi retropromenis, min atingis doktoro Mortimero veturanta en sia kariolo sur malglata erikeja pado, kiu kondukis el la periferia farmdomo de Kotaĉo. Li tre zorgis pri ni, kaj apenaŭ pasis tago, en kiu li ne vizitus la Halon por konstati, kiel ni fartas. Li insistis, ke mi grimpu sur lian kariolon kaj li veturigis min hejmen. Mi trovis lin ĉagrenita pro la malapero de lia spanieleto. Ĝi vagis sur la erikejon kaj neniam revenis. Mi konsolis lin laŭeble, sed mi pensis pri la poneo sur la Grimpena Marĉo, kaj mi ne supozas, ke li revidos sian hundeton.
— Cetere, Mortimero, — mi diris, dum ni skuiĝis sur la malglata pado, — mi supozas, ke loĝas en veturdistanco de ĉi tie malmultaj homoj, kiujn vi ne konas, ĉu?
— Apenaŭ unu, supozeble.
— Ĉu vi povas sciigi al mi la nomon de virino, kies inicialoj estas L.L?
Li pripensis kelkajn minutojn.
— Ne, — li diris. — Troviĝas kelkaj ciganoj kaj laboristoj, pri kiuj mi ne povas atesti, sed inter la farmistoj kaj sinjoroj estas neniu kun tiuj inicialoj. Momenton, tamen, — li aldonis post paŭzo. — Troviĝas Laŭra Liono, kies inicialoj estas L. L., sed ŝi loĝas en Kum-Tresio.
— Kiu ŝi estas? — mi demandis.
— Ŝi estas filino de Frenklendo.
— Kio? Ĉu maljuna Frenklendo la manietulo?
— Ĝuste. Ŝi edziniĝis al artisto nomata Liono, kiu venis skizi sur la erikejo. Li pruviĝis kanajlo kaj forlasis ŝin. La kulpo, laŭ miaj informoj, eble ne estis tute unuflanka. Ŝia patro rifuzis reakcepti ŝin, ĉar ŝi edziniĝis sen lia konsento, kaj eble pro unu-du aliaj kialoj krome. Do inter la maljuna pekulo kaj la juna la knabino spertis sufiĉe malfavoran sorton.
— Kiel ŝi subtenas sin?
— Mi konjektas, ke maljuna Frenklendo havigas al ŝi sumeton, sed tio ne povas esti multa, ĉar liaj propraj aferoj estas konsiderinde komplikaj. Kion ajn ŝi meritis, oni ne povis permesi, ke ŝi komplete ruiniĝu. Ŝia historio diskoniĝis, kaj pluraj el la lokaj homoj faris ion por ebligi al ŝi perlaboron de honesta pano. Ekzemple, Stepeltono helpis, kaj ankaŭ kavaliro Karlo. Mi mem aldonis obolon. Tio estis por ke ŝi starigu tajpistinan servon.
Li volis scii la celon de miaj demandoj, sed mi sukcesis kontentigi lian scivolemon ne tro informinte lin, ĉar neniu kialo estas por konfidi al iu ajn. Morgaŭ matene mi vojos al Kum-Tresio, kaj se mi povos renkonti tiun sinjorinon Laŭra Liono, dube reputacia, longa paŝo estos farita al klarigo de unu okazaĵo en tiu ĉi ĉeno da misteroj. Mi certe akiris la saĝon de la serpento, ĉar kiam doktoro Mortimero persistis per siaj demandoj ĝis maloportuna kvanto, mi demandis al li senemfaze, al kiu speco apartenas la kranio de Frenklendo, kaj tial aŭdis pri nenio krom kraniologio dum la cetero de nia veturado. Mi ne vane kunvivis dum jaroj kun Ŝerloko Holmso.
Mi devas registri nur unu plian okazaĵon dum tiu ĉi tempesta kaj melankolia tago. Tio estis mia ĵusa interparolo kun Barimoro, kiu donas al mi ankoraŭ unu fortan karton per kiu mi povos siatempe ludi.
Mortimero restis por vespermanĝi, kaj li kaj la kavaliro ludis poste ekarteon. La domservisto alportis al mi kafon en la biblioteko, kaj mi trafis la okazon por starigi al li kelkajn demandojn.
— Nu, — mi diris, — ĉu tiu misa parenco via jam foriris, aŭ ĉu li ankoraŭ sin kaŝas tie ekstere?
— Mi ne scias, sinjoro. Mi esperas je la ĉielo, ke li iris, ĉar li alportis ĉi tien nenion krom ĝenoj! Mi nenion aŭdis de li, post kiam mi lastfoje elmetis por li nutraĵon, kaj tio estis antaŭ tri tagoj.
— Ĉu tiam vi vidis lin?
— Ne, sinjoro, sed la nutraĵo estis for, kiam poste mi laŭiris tiun vojon.
— Do li certe estis tie, ĉu?
— Tiel oni supozus, sinjoro, krom se prenis ĝin la alia viro.