Mi sidis kun mia kafotaso duonvoje al mia buŝo kaj gapis al Barimoro.
— Ĉu vi scias, ke ekzistas alia viro?
— Jes, sinjoro, alia viro estas sur la erikejo.
— Ĉu vi vidis lin?
— Ne, sinjoro.
— Sed kiel vi scias pri li?
— Seldeno informis min pri li, sinjoro, antaŭ unu semajno aŭ pli frue. Ankaŭ li sin kaŝas, sed li ne estas bagnulo, laŭ mia supozo. Tio ne plaĉas al mi, doktoro Vatsono; mi diras al vi rekte, sinjoro, ke tio ne plaĉas al mi. — Li parolis laŭ maniero subite pasie serioza.
— Nu, aŭskultu min, Barimoro! Min ne koncernas tiu ĉi afero, krom rilate vian mastron. Mi venis ĉi tien nur kun la celo helpi lin. Diru al mi, vere, kio ne plaĉas al vi.
Barimoro hezitis momente. Kvazaŭ li bedaŭrus sian eksplodon, aŭ trovus malfacile esprimi vorte la proprajn sentojn.
— Temas pri ĉiuj ĉi okazaĵoj, sinjoro, — li ekkriis finfine, gestante per sia mano al la pluvdraŝata fenestro kiu frontis la erikejon. — Misagado troviĝas ie, kaj nigra kanajlaĵo infuziĝas, tion mi ĵuras! Tre ĝoja mi estus, sinjoro, vidante kavaliron Henriko survoje al Londono!
— Sed kio precize alarmas vin?
— Vidu la morton de kavaliro Karlo! Tio estis sufiĉe malbona malgraŭ la diroj de la mortenketisto. Pensu pri la noktaj bruoj sur la erikejo. Neniu konsentus transiri ĝin post la sunsubiro, eĉ pagite. Pensu pri tiu fremdulo kaŝiĝanta tie ekstere, rigardanta kaj atendanta! Kion li atendas? Kion tio signifas? Ĝi signifas nenion bonan al iu ajn, kiu nomiĝas Baskervilo, kaj tre kontente mi forlasos ĉion en la tago, kiam la novaj servistoj de kavaliro Henriko estos pretaj transpreni la Halon.
— Sed kio pri tiu fremdulo? — mi demandis. — Ĉu vi povas diri al mi ion pri li? Kion diris Seldeno? Ĉu li trovis ties kaŝlokon aŭ kion li faras?
— Li vidis lin unu-dufoje, sed tiu estas ruzulo kaj nenion perfidas. Komence Seldeno supozis lin policano, sed baldaŭ li konstatis, ke li havas iun propran projekton. Speco de ĝentlemano li estas, kiom li povis juĝi, sed kion li faras, Seldeno ne povas diveni.
— Kaj kie, laŭ li, tiu loĝas?
— Inter la malnovaj domoj sur la monteta flanko — la ŝtonkabanoj, kie la prauloj kutimis loĝi.
— Sed kio pri ties nutraĵo?
— Seldeno eltrovis, ke li havas junulon, kiu laboras por li kaj alportas al li ĉiujn bezonaĵojn. Supozeble li iras al Kum-Tresio por ĉio, kion li deziras.
— Tre bone, Barimoro. Ni eble pli parolos pri tio ĉi alian fojon.
Post la foriro de la domservisto mi iris al la nigra fenestro, kaj mi trarigardis nebuligitan vitron al la peliĝintaj nuboj kaj la skuiĝanta konturo de la ventoblovataj arboj. Eĉ de interne temas pri nokto sovaĝa, kaj kia ĝi nepre estas en ŝtona kabano sur la erikejo? Kia pasia malamo motivas homon kaŝiĝi en tia loko kaj je tia tempo? Kaj kiun profundan kaj seriozan celon povas havi tiu, kiu postulas tian aflikton? Tie, en tiu kabano sur la erikejo, ŝajnas kuŝi la centro mem de tiu problemo, kiu tiel dolorige ĝenis min. Mi ĵuras, ke ne forpasos alia tago ĝis mi estos farinta ĉion en homa kapablo por atingi la kernon de la mistero.
Ĉapitro 11
LA VIRO ĈE LA MONTETA PINTO
La eltiraĵo el mia privata taglibro, kiu formas la pasintan ĉapitron, kondukis mian rakonton ĝis la 18a de oktobro, je kiu tempo la okazaĵoj komencis moviĝi rapide al siaj teruraj konkludoj. La okazaĵoj de la postaj kelkaj tagoj estas neforviŝeble gravuritaj sur mia memoro, kaj mi povas rakonti ilin sen relego de la notoj faritaj tiutempe. Do mi komencas ekde la tago sekvinta tiun, en kiu mi konfirmis du faktojn tre gravajn: unue, ke sinjorino Laŭra Liono el Kum-Tresio skribis al kavaliro Karlo Baskervilo kaj starigis rendevuon kun li en la loko kaj horo mem de lia morto; due, ke la sinkaŝulo sur la erikejo troveblas inter la ŝtonaj kabanoj sur la monteta flanko. Posedante tiujn du faktojn mi sentis, ke aŭ mia inteligento aŭ mia kuraĝo devas esti mankhava, se mi ne povos ĵeti pli da lumo sur tiujn malhelajn lokojn.
Mi ne havis okazon sciigi al kavaliro Henriko, kion mi eksciis pri sinjorino Liono la antaŭan vesperon, ĉar doktoro Mortimero restis kartludante kun li ĝis tre malfrua horo. Ĉe la matenmanĝo mi tamen informis lin pri mia eltrovo kaj demandis, ĉu li ŝatus akompani min al Kum-Tresio. Komence li tre deziris kuniri, sed laŭ posta pripenso al ni ambaŭ ŝajnis, ke la rezulto eble estus pli kontentiga, se mi irus sola. Ju pli formala la vizito, des malpli da informoj ni eble ricevus. Sekve mi postlasis kavaliron Henriko ne sen iom da konsciencriproĉo, kaj forveturis por mia nova esploro.
Alveninte al Kum-Tresio mi ordonis al Perkinso enstaligi la ĉevalojn, kaj mi enketis pri la damo, kiun mi venis demandi. Ne estis malfacile trovi ŝian ĉambraron, kiu estis centra kaj bone ekipita. Servistino senceremonie enlasis min, kaj kiam mi eniris la virino sidanta antaŭ tajpilo Remingtono saltleviĝis kun agrable bonveniga rideto. Ŝia esprimo tamen desapontiĝis, kiam ŝi vidis nekonaton, kaj ŝi residiĝis kaj demandis pri la celo de mia vizito.