Читаем La Koro de la Serpento полностью

— Probable, povas esti ankoraŭ multaj «aŭ», — diris Mut Ant. — Ĉiel ajn, la stelŝipo el fluora planedo estas antaŭ ni, kaj ni baldaŭ ekscios ĉiujn detalojn de ilia vivo. Pli gravas nun kompreni alion: fluoro estas tre malofta en la Universo. Kvankam lastaj esploroj movis fluoron el la kvardeka loko laŭ grado de disvastigiteco sur la dek-okan, sed nia oksigeno okupas en la Universo la trian lokon laŭ ĝenerala kvanto da siaj atomoj post hidrogeno kaj heliumo, kaj jam post ĝi sekvas nitrogeno kaj karbono. Laŭ alia sistemo de kalkulo da oksigeno estas ducent-mil-oble pli multe, ol da fluoro. Tio povas signifi nur unu aferon: planedoj, riĉaj je fluoro, estas ege malmultaj en la kosmo, kaj da planedoj kun fluora atmosfero, do tiaj, sur kiuj longe ekzistis vegeta vivo, riĉiginta la atmosferon per libera fluoro, estas tute mizera kvanto, escepto el la regulo.

— Nun mi komprenas la geston de malespero de la estro de ilia stelŝipo, — penseme diris Afra Devi. — Ili serĉas similajn al si, kaj ilia elreviĝo estis tre forta.

— Se ĝi estis tre forta, do, sekve, ili serĉas jam delonge kaj, krome, ili jam renkontis pensantan vivon…

— Kaj ĝi estis ordinara, de nia tipo, oksigena, — subtenis Afra.

— Sed povas esti ankaŭ aliaj tipoj de atmosfero, — kontraŭdiris Tej Eron, — klora, ekzemple, aŭ sulfura, ankoraŭ hidrogensulfida.

— Ne taŭgas ili por supera vivo! — triumfe ekkriis Afra. — Ĉiuj ili donas en metabolo trioble kaj eĉ dekoble malpli da energio, ol oksigeno, nia potenca viviga oksigeno de la Tero!

— Nur ne la sulfura, — grumblis Jas Tin, — ĝia energio egalas al la oksigena.

— Ĉu vi subkomprenas atmosferon el sulfatanhidrido kaj oceanon el likva sulfuro? — demandis Mut Ang.

La inĝeniero konsente kapjesis.

— Sed tiuokaze sulfuro anstataŭas ne oksigenon, sed hidrogenon de nia Tero, — kuntiris la brovojn Afra, — do la plej ordinaran elementon de la kosmo, ĉu ne? Apenaŭ sulfuro, malofta en la Universo, povas esti ofta anstataŭanto de hidrogeno. Estas klare, ke tia atmosfero estas fenomeno eĉ pli rara, ol fluoro.

— Kaj nur por tre varmaj planedoj, — respondis Tej, foliumante la manlibron, — oceano el sulfuro estos likva nur super cent kaj ĝis kvarcent gradoj.

— Al mi ŝajnas, ke Afra pravas! — enmiksiĝis la estro. — Ĉiuj ĉi supozataj atmosferoj estas tro granda raraĵo kompare kun nia norma el la elementoj, plej disvastiĝintaj en la kosmo. Tio ne estas hazarda!

— Ne hazarda, — konsentis Jas Tin. — Sed hazardaĵoj en la senfina kosmo estas nemalmultaj. Ni prenu nian «norman» Teron. Sur ĝi, kaj ankaŭ sur ĝiaj najbaroj — la Luno, Marso, Venuso — estas multe da aluminio, ĝenerale malofta en la Universo.

— Sed tamen trovi ripeton de tiaj hazardaĵoj en tiu senfineco — estas afero de dekoj, se ne centoj, da miljaroj, — morne diris Mut Ang. — Eĉ kun pulsaj stelŝipoj. Se ili serĉas delonge, do kiel mi komprenas ilin!

— Kiel estas bone, ke nia atmosfero konsistas el la plej ordinaraj elementoj de la Universo kaj nin atendas renkontiĝo kun granda multo da similaj planedoj! — diris Afra.

— Sed unuafoje ni renkontiĝis kun tute ne simila! — respondis Tej.

Afra indigniĝis kaj estis kontraŭdironta, kiam venis la ĥemiisto de la ŝipo kun raporto, ke la diafana ŝildo estas preta.

— Sed ni ja povas eniri en ilian stelŝipon simple en kosmaj vestoj, ĉu ne? — demandis Jas Tin.

— Same, kiel ili en la nian. Probable, okazos multaj reciprokaj vizitoj, sed la unuajn konatiĝojn ni komencos per demonstro, — respondis la estro.

La astronaŭtoj fiksis la diafanan vandon ĉe fino de la transira maniko, kaj la blankaj figuroj de la fremduloj komencis saman laboron en sia galerio. Poste la teranoj kaj la fremduloj renkontiĝis en vakuo, helpante unuj al la aliaj kunfiksi stegojn kaj la transiran kadron. Glatigado de maniko de skafandro aŭ de ŝultro — la gesto de kareso kaj amikeco — estis egale komprenebla al unuj kaj al la aliaj.

Minacante per la kornosimilaj elstaraĵoj de la kapaj konkoj, la fremduloj penis vidi vizaĝojn de la teranoj tra la malheligitaj helmoj. Sed se kapoj de la teraj homoj videblis relative klare, do facile konveksaj antaŭaj ŝildetoj de helmoj de la fremduloj, kaŝitaj sub dornaj markezoj de la «konkoj», restis nepenetreblaj por teraj okuloj. Nur senerara homa intuicio diris, ke el tiu mallumo observas atentaj okuloj, streĉite kaj bonkore.

Al propono eniri en «Teluron» la blankaj figuroj respondis per negativaj gestoj de forpuŝo. Unu el ili tuŝis sian skafandron kaj poste rapide dismovis la manojn, kvazaŭ disĵetante ion.

— Li timas pri la skafandro en oksigena atmosfero, — komprenis Tej.

— Ili deziras, same kiel ni, komenci per renkontiĝo en galerio, — diris la estro.

* * *

Ambaŭ stelŝipoj — la neĝe blanka kaj la metale spegula — konsistigis nun unu tutaĵon, senmove ekpendintan en senfineco de la kosmo. «Teluro» ŝaltis fortajn varmigilojn, kaj ĝia anaro povis eniri en la kunigan tubon-galerion en ordinaraj laboraj vestoj — striktaj supertutoj el artefarita lano.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Бич Божий
Бич Божий

Империя теряет свои земли. В Аквитании хозяйничают готы. В Испании – свевы и аланы. Вандалы Гусирекса прибрали к рукам римские провинции в Африке, грозя Вечному Городу продовольственной блокадой. И в довершение всех бед правитель гуннов Аттила бросает вызов римскому императору. Божественный Валентиниан не в силах противостоять претензиям варвара. Охваченный паникой Рим уже готов сдаться на милость гуннов, и только всесильный временщик Аэций не теряет присутствия духа. Он надеется спасти остатки империи, стравив вождей варваров между собою. И пусть Европа утонет в крови, зато Великий Рим будет стоять вечно.

Владимир Гергиевич Бугунов , Евгений Замятин , Михаил Григорьевич Казовский , Сергей Владимирович Шведов , Сергей Шведов

Приключения / Современная русская и зарубежная проза / Научная Фантастика / Историческая литература / Исторические приключения