Ĉe la fremda flanko de la galerio ekbrilis blua prilumo, simila al lumo de montaj altaĵoj de la Tero. Sur la limo de la du malsame prilumitaj kameroj la diafanaj vandoj ŝajnis akvamarinaj, kvazaŭ el rigidiĝinta pura akvo de maro.
La veninta silento estis rompata nur de plioftiĝinta spirado de la emociiĝintaj teranoj. Tej Eron tuŝis per la kubuto la ŝultron de Afra kaj eksentis, ke la tuta juna virino tremas. La asistanto de la estro firme alpremis al si la biologinon, kaj Afra respondis al li per rapida danka rigardo.
En profundo de la kuniga galerio aperis grupo el ok fremduloj… Ĉu fremduloj? La homoj ne kredis al la vido. En profundo de la animo ĉiu atendis ion eksterordinaran, neniam viditan. Plena simileco de la fremduloj al la homoj de la Tero ŝajnis miraklo. Sed tio estis nur ĉe la unua rigardo. Ju pli rigardis la teranoj, des pli da diferencoj ili trovis en tio, kio ne estis kaŝita sub malhelaj vestoj — kombino de mallongaj vastaj jakoj kun longaj sakpantalonoj, rememorigantaj pri antikvaj vestaĵoj de la Tero.
Estingiĝis la blua lumo — ili ŝaltis la teran prilumon. La diafanaj vandoj perdis sian verdan lumon kaj iĝis blankaj, preskaŭ nevideblaj. Malantaŭ tiu apenaŭ rimarkebla muro staris homoj. Ĉu eblis kredi, ke ili spiras per la gaso, venenega por la Tero, kaj banas sin en maroj de ĉion mordanta fluorida acido! Proporciaj korpoj, alto, proksima al la averaĝa alto de teranoj. Stranga krudfer-griza koloro de haŭto kun arĝenteca brilo kaj kaŝita sang-ruĝa rebrilo, kia okazas sur polurita ruĝa oksido de fero — hematito. La griza tono de tiu mineralo estis sama kun la haŭto de la loĝantoj de la fluora planedo.
La rondaj kapoj estis kovritaj de densaj blu-nigraj haroj… Sed la plej mirinda trajto de iliaj vizaĝoj estis la okuloj. Nekredeble grandaj kaj plilongigitaj, kun akre oblikva tranĉo, ili okupis tutan larĝon de la vizaĝo, oblikve leviĝis per la eksteraj anguloj al la tempioj, pli alte, ol la nivelo de okuloj de la teraj homoj. La okulblankaĵoj de densa turkisa koloro ŝajnis neproporcie longaj rilate al la nigraj irisoj kaj pupiloj.
Respektive al la ampleksoj kaj situo de la okuloj, la rektaj kaj klaraj, tre nigraj brovoj estis kuniĝantaj kun la haroj alte sur la tempioj kaj preskaŭ kuniris al la maldika nazradiko, kreante larĝan obtuzan angulon. La haroj super la frunto estis malleviĝantaj de la mezo ĝis la tempio per sama klara kaj rekta linio, tute simetria al la brovoj. Tial la frunto havis konturojn de etendita horizontala rombo. La nazo, mallonga kaj malforte elstaranta, havis, same kiel ĉe la teranoj, direktitajn malsupren truojn. La malgranda buŝo kun violkoloraj lipoj montris regulan vicon da dentoj de sama pura ĉiela koloro, kiel la okulblankaĵoj. La supra duono de la vizaĝo ŝajnis tre larĝigita. Sub la okuloj la vizaĝo estis forte mallarĝiĝanta al la mentono kun iomete angulecaj konturoj. La konstruo de la oreloj restis malklara: la tempioj de ĉiuj fremduloj estis kovritaj tra la verto per orecaj fadenoj.
Inter la fremduloj estis virinoj kaj viroj. La virinoj estis diveneblaj laŭ alteco de la sveltaj koloj, rondeco de konturoj de la vizaĝoj kaj laŭ tre pufa maso da mallonge tonditaj haroj. La viroj havis plian alton, pli masivan korpon, pli larĝajn mentonojn — ĝenerale, samajn trajtojn, per kiuj diferencis ambaŭ seksoj de la teranoj.
Al Afra ŝajnis, ke la manoj de la fremduloj havas nur kvar fingrojn. Respondante al la homaj proporcioj, la fingroj de la homoj de la fluora planedo ŝajne ne havis artikojn: ili estis fleksiĝantaj glate, ne kreante angulecajn elstaraĵojn.
La piedojn ne eblis vidi: ili dronis en mola kovraĵo de la planko. La vestaĵoj en la lumo, natura por la teraj okuloj, ŝajnis malhel-ruĝaj, preskaŭ brik-ruĝaj.
Ju pli rigardis la astronaŭtoj, des malpli stranga ŝajnis la aspekto de la venintoj el la fluora planedo. Eĉ pli, al la homoj de la Tero iĝis pli komprenebla siaspeca ekzota belo de la fremduloj. Ilia ĉefa trajto estis la grandegaj okuloj, rigardantaj atente kaj tenere al la homoj, radiante varmon de saĝo kaj amikeco.
— Kiaj okuloj! — ne retenis sin Afra. — Kun tiaj estas pli facile iĝi homoj, ol kun la niaj, kvankam ankaŭ la niaj estas bonegaj!
— Kial tiel? — flustris Tej.
— Ju pli grandaj estas okuloj, des pli multe estas da elementoj de retino, des pli multajn detalojn el la ĉirkaŭanta mondo povas percepti tiaj okuloj.
Tej kapjesis, montrante komprenon.
Unu el la fremduloj elpaŝis antaŭen kaj faris invitan geston. Tuj la tera prilumo sur la transa flanko de la galerio estingiĝis.
— Ho! — malfeliĉe ekkriis Mut Ang. — Mi ne antaŭvidis!
— Mi faris, — trankvile respondis Kari, malŝaltis la ordinaran lumon kaj ŝaltis du fortajn lampojn kun filtriloj je kvarcent tridek.
— Ni aspektas mortintoj, — ĉagrenite diris Tajna, — aĉan aspekton havas la homaro en tia lumo! Rigardu, kiaj ni ĉiuj estas verdaj, kvazaŭ el marĉo.