La ekstremaĵoj de la tuboj estis provizitaj per kusenoj el elasta plasto kun defenda tavolo por la okazo, se tio, kion oni devis tuŝi en la kosmo, evidentiĝus konsistanta el kontraŭmaterio. La kupolsimila pruo de la fremda stelŝipo montriĝis supre per nigra oscedo, simila al buŝo, malfermiĝinta en impertinenta subrido. De tie elŝoviĝis balkono, ĉirkaŭbarita per oftaj maldikaj fostetoj. En la nigra faŭko ekmoviĝis io blanka. La tri kamaradoj de Afra aŭdis ŝian elŝiriĝintan ĝemon de elreviĝo. Kvin morte palaj, neproporcie larĝaj figuroj aperis sur la elstaranta placeto de la stelŝipo. Per la alto proksimume konformante al la homoj de la Tero, ili estis multe pli dikaj, la dorsoj ĝibis per krestosimilaj elstaraĵoj. Anstataŭ rondaj diafanaj helmoj de la teranoj sur la ŝultroj de la fremduloj, levitaj per transversaj rulaĵoj, lokiĝis io simila al granda kalkeca konko, turnita per la konveksaĵo malantaŭen. Antaŭe estis ventumile disirantaj kaj elstarantaj grandaj dornoj, kreantaj markezon, sub kiu la nedistingebla mallumo estis nur ete rebriletanta per nigra vitro.
La unua aperinta figuro faris abruptan geston, el kiu iĝis klare, ke la fremduloj havas du brakojn kaj du krurojn. La blanka ŝipo turniĝis per la pruo al la flanko de la tera stelŝipo kaj elmetis je pli ol dudek metroj balgon el platoj de ruĝa metalo.
Mola risorta puŝo — kaj ambaŭ ŝipoj kontaktis. Sed sur la ekstremaĵoj de la apogiloj ne ekbrilis blindiga fulmo de plena atoma disfalo, enkapsuligita per fortega magneta kampo: la materio de la renkontiĝintaj stelŝipoj estis la sama.
La starantoj sur la vida placeto de «Teluro» ekaŭdis en siaj telefonoj mallaŭtan kontentan subridon de la estro kaj interrigardis en nekompreno.
— Mi intencas konsoli ĉiujn, kaj antaŭ ĉio Afra-n, — diris Mut Ang. — Imagu al vi nin el ilia vidpunkto! Vezikaj pupoj kun artikaj ekstremaĵoj kaj grandaj rondaj kapoj… malplenaj je tri kvaronoj!
Afra sonore ekridis.
— Tuta afero estas en enhavo de la skafandroj, en tio, kio estas tie interne, kaj ekstere — estas arbitra afero!
— Da kruroj kaj da brakoj estas samtiom, kiom ĉe ni, — komencis Kari.
Sed tiam ĉirkaŭ la metala skeleto, elmetita de la blanka ŝipo, aperis faldita blanka ingo, per malplena maniko etendiĝinte al «Teluro». La antaŭa figuro sur la placeto, en kiu Mut Ang intuicie divenis estron, samrangan kun li, komencis fari gestojn, ne lasantajn dubojn, alproksimigante al la brusto la etenditajn al «Teluro» manojn. La homoj ne devigis atendi sin kaj elmetis el la malsupra parto de la ŝipkorpo kunigan tubon-galerion, uzatan por komunikado inter ŝipoj en la spaco. La galerio de «Teluro» havis cirklan sekcon, tiu de la blanka stelŝipo — vertikale elipsan. La teraj teĥnikistoj rapide faris el mola ligno transiran kadron. En la kosma frosto la ligno momente ŝanĝis sian molekulan strukturon kaj iĝis pli firma, ol ŝtalo. Dum tiu tempo sur la elstaraĵo de la fremda ŝipo aperis kubo el ruĝa metalo kun nigra antaŭa muro — ekrano. Du blankaj figuroj kliniĝis super ĝi, rektiĝis kaj depaŝis. Antaŭ rigardoj de la teranoj sur la ekrano eklumis io simila al homa figuro, kies supra parto estis ritme larĝiĝanta kaj mallarĝiĝanta. Etaj blankaj sagoj jen impetadis internen de la figuro, jen elflugadis eksteren.
— Genie simple: spirado! — ekkriis Afra. — Ili montros al ni, per kio ili spiras, konsiston de sia atmosfero, sed kiel?
Kvazaŭ respondante al ŝia demando, la spiranta modelo sur la ekrano malaperis, anstataŭiĝinte per nova figuro. Nigra punkto en grizeta ringa nubeto — sendube, nukleo de atomo, ĉirkaŭita de maldikaj orbitoj de lumantaj punktoj — elektronoj. Mut Ang eksentis, kiel kunpremiĝis la gorĝo, li ne povis diri eĉ vorton. Sur la ekrano estis jam kvar figuroj: du en la centro, unu sub la alia, ligitaj per dika blanka streko, kaj du flankaj, kunigitaj per nigraj sagoj.
Ĉiuj teranoj kun batantaj koroj estis kalkulantaj la elektronojn. La malsupra estis, evidente, la ĉefa elemento de oceano: unu elektrono ĉirkaŭ la nukleo — hidrogeno. La supra, la ĉefa elemento de atmosfero kaj spirado: naŭ elektronoj ĉirkaŭ la nukleo — fluoro!
— Ho-o! — vee ekkriis Afra Devi. — Fluoro!..
— Kalkulu, — interrompis la estro, — maldekstre supre — ses elektronoj: karbono, dekstre — sep: nitrogeno. Do jen, nun ĉio klaras. Diru, ke oni faru saman tabelon de nia atmosfero kaj de nia metabolo — ĉio estas sama, sed anstataŭ la centra supra, fluoro, ĉe ni estas oksigeno kun ĝiaj ok elektronoj. Kiel domaĝe, despere domaĝe!
Kiam la teranoj elŝovis sian tabelon, la astronaŭtoj rimarkis, kiel ŝanceliĝis la antaŭa blanka figuro sur la placeto de sia ŝipo kaj alportis la manon al la konko de sia skafandro per la gesto, komprenebla por homo de la Tero. Verŝajne, samajn sentojn, sed eĉ pli fortajn, havis la estro de la fremda stelŝipo.