Читаем La Koro de la Serpento полностью

Pasis ankoraŭ du horoj. Kari imagis al si, kiel la radio de ilia lokalizilo tie, antaŭe, en kolosa distanco glitas maldekstren, dekstren, supren kaj malsupren, trakurante kun ĉiu svingo centmilojn da kilometroj da nigra vakuo. Tiaj svingoj de signala «tuko» superis la plej senbridan fantazion de malnovaj teraj fabeloj pri gigantoj.

Tej Eron enprofundiĝis en kontemplan rigidiĝon. La pensoj fluis malrapide, ne kaŭzante emociojn. Tej rememoris, ke post ekflugo de sur la Tero lin ne forlasadis sento de stranga ermiteco.

Verŝajne, tiu sento estis karakteriza por la homo en la praa vivo — la sento de plena neligiteco, de malesto de ajnaj devoj, zorgoj pri la estonteco. Probable, tiaj sentoj aperadis al homoj dum tempoj de grandaj plagoj, militoj, sociaj katastrofoj. Kaj ankaŭ por Tej Eron la pasinteco, ĉio, kio estis lasita sur la Tero, forpasis por ĉiam kaj nerevenigeble; la nekonata estonteco estas disigita per plurjarcenta abismo, post kiu atendas nur io tute nova. Tial estis neniaj planoj, projektoj, sentoj kaj deziroj por tio, kio estos antaŭe. Nur alporti tien la akiritan en la kosmo, elŝiritan el ĝiaj profundaĵoj novan scion. Antaŭen, nur antaŭen! Kaj subite okazis tio, kio ŝirmis per si kaj la atendon de la nova tero, kaj la zorgojn de asistanto de ŝipestro.

Mut Ang penis imagi al si vivon de la ŝipo, iranta renkonten. La estro imagis la ŝipon de la fremduloj kaj ĝiajn anojn similaj al la tera ŝipo, teraj homoj, teraj travivaĵoj. Li konvinkiĝis, ke estas pli facile imagi fremdulojn, elpensante plej nekredeblajn formojn de vivo, ol obeigi sian fantazion al striktaj kadroj de la leĝoj, pri kiuj tiel konvinke parolis Afra Devi.

Ankoraŭ ne levinte la mallevitan kapon, laŭ subita streĉiĝo de la kamaradoj Mut Ang eksentis la aperon de la signalo sur la ekrano de la lokalizilo. Li ne ekvidis ĝin, tiun luman punkton, — tiel rapide ĝi malaperis, strekinte laŭ la nigra brilanta disko. La signala sonorilo apenaŭ tintis. La astronaŭtoj eksaltis kaj transfleksiĝis trans la tablojn de la regpaneloj, instinkte penante proksimiĝi al la ekrano. Malgraŭ momenteco de la apero de la luma punkto, ĝi signifis tre multon. La fremda stelŝipo retroturniĝis renkonten al ili, sed ne kaŝiĝis en profundaĵoj de la spaco. La ŝipon regas estaĵoj, ne malpli lertaj en kosmaj flugoj, ili sukcesis kalkuli la revenan kurson sufiĉe precize kaj rapide kaj nun estas palpantaj «Teluron» per radio en grandega distanco. Du neimageble malgrandaj punktoj, perdiĝintaj en senfina lumo, serĉas unu la alian… Kaj samtempe tio estas du grandegaj mondoj, plenaj je energio kaj scio, ili tuŝas unu la alian per direktitaj faskoj de lumaj ondoj. Kari movis la radion de la ĉefa lokalizilo de grado «1488» al «375». Ankoraŭ, ankoraŭ… La luma punkto revenis, malaperis, ree brileris en la nigra spegulo, akompanata de momente mortanta sona signalo.

Mut Ang ekprenis vernierojn de la lokalizilo kaj komencis ĉirkaŭskribi spiralon de la periferio al la centro de tiu kolosa cirklo, kiun desegnis la radio en la regiono de la alproksimiĝanta stelŝipo.

La fremduloj, evidente, ripetis la manovron. Post longaj penoj la luma punkto firmiĝis en limoj de la tria rondo de la nigra spegulo. Ĝi estis ĵetiĝanta nur pro vibrado de ambaŭ ŝipoj. La sonoro sonis nun seninterrompe, kaj ĝin oni devis mallaŭtigi. Ne estis duboj, ke la radio de «Teluro» estas same kaptita de aparatoj de la fremda stelŝipo kaj la ŝipoj iras renkonten, proksimiĝante dum horo je ne malpli ol kvarcent mil kilometroj.

Tej Eron elmetigis el la komputilo kalkulojn, ordonitajn al ĝi, kaj determinis, ke la ŝipojn disigas distanco je ĉirkaŭ tri mil kilometroj. Ĝis la renkontiĝo de la stelŝipoj restis sep horoj. Post horo eblis komenci ĝeneralan bremsadon, kiu prokrastos la renkontiĝon por ankoraŭ kelkaj horoj, se la fremda stelŝipo faros samon kaj se ĝi estas bremsata laŭ similaj kalkuloj. Eble, la fremduloj sukcesos halti pli rapide, alie necesos denove preteri unu la alian, kaj tio ree malproksimigos la renkontiĝon, kaj la atendo iĝas preskaŭ neeltenebla.

Sed la fremda stelŝipo ne kaŭzis aldonajn suferojn. Ĝi komencis bremsiĝi pli forte, ol «Teluro», poste, trovinte rapidon de malakcelo de la tera stelŝipo, ripetis ĝin. La ŝipoj estis kunirantaj ĉiam pli kaj pli proksime. La ŝipanaro de «Teluro» ree kunvenis en la centra stirejo. La stelŝipanoj estis observantaj, kiel en la nigra spegulo de la lokalizilo la luman punkton anstataŭigis makulo.

Tio estis la propra radio de «Teluro», kiu, reflektiĝinte de la fremda stelŝipo, revenis al la ŝipo. La makulo iĝis simila al eta cilindro, ĉirkaŭzonita per dika rulaĵo (la formo, eĉ malproksime ne simila al «Teluro»). Ankoraŭ pli proksime — kaj sur la ekstremaĵoj de la cilindro aperis kupolsimilaj dikaĵoj.

La brilantaj konturoj estis pligrandiĝantaj kaj disirantaj, ĝis atingis la periferion de la nigra rondo.

— Aŭskultu ĉiuj! Okupu la lokojn! Ni faras finan bremsadon ĉe ok «g»!

Перейти на страницу:

Похожие книги

Бич Божий
Бич Божий

Империя теряет свои земли. В Аквитании хозяйничают готы. В Испании – свевы и аланы. Вандалы Гусирекса прибрали к рукам римские провинции в Африке, грозя Вечному Городу продовольственной блокадой. И в довершение всех бед правитель гуннов Аттила бросает вызов римскому императору. Божественный Валентиниан не в силах противостоять претензиям варвара. Охваченный паникой Рим уже готов сдаться на милость гуннов, и только всесильный временщик Аэций не теряет присутствия духа. Он надеется спасти остатки империи, стравив вождей варваров между собою. И пусть Европа утонет в крови, зато Великий Рим будет стоять вечно.

Владимир Гергиевич Бугунов , Евгений Замятин , Михаил Григорьевич Казовский , Сергей Владимирович Шведов , Сергей Шведов

Приключения / Современная русская и зарубежная проза / Научная Фантастика / Историческая литература / Исторические приключения