— Kie ĝi estas, tiu fama libro, kiun vi promesis, — rememoris Tej Eron, — pri du kosmaj ŝipoj, kiuj jam ĉe unua renkontiĝo deziris neniigi unu la alian?
La ŝipestro ree ekiris en sian ĉambron. Ĉi-foje nenio malhelpis, Mut Ang revenis kun malgranda ok-radia steleto de mikrofilmo kaj enmetis ĝin en la legan maŝinon. Fantazio de antikva usona aŭtoro interesis ĉiujn stelŝipanojn.
La rakonto, kies nomo estis «Unua kontakto»,[2]
en drameca tono priskribis renkontiĝon de tera stelŝipo kun la fremda en la Kraba nebulozo, en distanco je pli ol mil parsekoj for de la Suno. Estro de la tera stelŝipo ordonis prepari ĉiujn stelajn mapojn, materialojn de observoj kaj kalkulojn de kurso por momenta neniigo, kaj krome, direkti al la fremda ŝipo ĉiujn kanonojn por detruado de meteorŝtonoj. Poste la teraj homoj komencis solvadi gravegan problemon: ĉu rajtas ili peni intertrakti kun la fremda stelŝipo aŭ devas tuj ataki kaj neniigi ĝin? La senco de la grandega maltrankvilo de la teranoj konsistis en timo, ke la fremduloj divenos la vojon de la tera ŝipo kaj kiel konkerantoj venos sur la Teron.La sovaĝaj pensoj de la ŝipestro estis perceptataj de la ŝipanaro kiel sendubaj veraĵoj. Renkontiĝo de du sendepende aperintaj civilizoj, laŭ la opinio de la ŝipestro, devis neeviteble konduki al obeigo de unu el ili kaj al venko de tiu, kiu posedas pli fortan armilaron. Renkontiĝo en la kosmo signifis aŭ komercon, aŭ militon — nenio alia venis en la kapon de la aŭtoro.
Baldaŭ evidentiĝis, ke la fremduloj tre similas al la teranoj, kvankam vidas nur en infraruĝa lumo, kaj interparolas per radiondoj; tamen la homoj tuj divenis la lingvon de fremduloj kaj komprenis iliajn pensojn. La estro de la fremda stelŝipo havis samajn mizerajn sociajn sciojn, kiel la teranoj. Li estis rompanta la kapon super la problemo, kiel eliri el la fatala situacio viva kaj ne neniigi la teran ŝipon.
La longe atendita bonega hazardaĵo — la unua renkontiĝo de reprezentantoj de malsamaj homaroj — minacis iĝi terura malfeliĉo. La ŝipoj pendis en la spaco en distanco ĉirkaŭ sepcent mejloj unu for de la alia, kaj la stelŝipoj jam dum pli ol du semajnoj estis farantaj intertraktojn per roboto — sfera boato.
Ambaŭ ŝipestroj kredigadis unu la alian pri pacemo kaj tuj asertadis, ke povas kredi al nenio. La situacio estus senelira, se ne helpus la protagonisto de la novelo — juna astrofizikisto. Kaŝinte sub la veston bombojn de terura eksplodemo, li kune kun la ŝipestro venis gaste sur la fremdan stelŝipon. Ili faris ultimaton: oni interŝanĝu la ŝipojn. Parto de la anaro de la nigra stelŝipo devis transiri sur la teran, kaj parto de la teranoj — sur la fremdan, anticipe malaktiviginte ĉiujn siajn kanonojn por detruado de meteorŝtonoj, lerni regadon de malsamaj sistemoj, transporti tutan havaĵon. Kaj dume ambaŭ herooj kun la bomboj devis resti sur la fremda stelŝipo, por okaze de ia insido momente eksplodigi la ŝipon. La estro de la fremda stelŝipo akceptis la ultimaton. La interŝanĝo de la ŝipoj kaj malaktivigo de ilia armilaro okazis bonorde. La nigra stelŝipo kun la homoj, kaj la tera ŝipo kun la fremduloj haste foriris de la loko de la renkontiĝo, malaperinte en malforta lumo de gaso de la nebulozo.
…Rumoro de voĉoj plenigis la bibliotekon. Jam dum la legado jen unu, jen alia el junaj astronaŭtoj montris signojn de malpacienco, malkonsento, brulante pro deziro kontraŭi. Nun ili ekparolis, apenaŭ evitante la grandegan malĝentilaĵon, kia oni opiniis penon interrompi parolanton. Ĉiuj turnis sin al la estro, kvazaŭ li iĝis responsa pri la antikva novelo, elprenita de li el forgeso.
La plejmulto parolis pri plena malkonformo de la agotempo kaj de la psikologio de la protagonistoj. Se la stelŝipo sukcesis malproksimiĝi de la Tero al distanco je kvar mil lumjaroj dum nur tri monatoj da vojo, do la agotempo de la novelo devus esti eĉ pli malfrua, ol la nuna. Neniu ankoraŭ atingis tiajn profundaĵojn de la kosmo. Sed la pensoj kaj la agoj de la homoj de la Tero en la novelo neniel diferencas disde la akceptitaj dum la tempo de kapitalismo, antaŭ multaj jarcentoj! Nemalmultas ankaŭ pure teĥnikaj eraroj, kiel neeble rapida halto de la stelŝipoj aŭ kiel komunikado de fremdaj pensantaj estaĵoj inter si per radiondoj. Se ilia planedo, kiel estis indikite en la rakonto, havis atmosferon de preskaŭ sama denseco, kiel de la tera, do estis neevitebla evoluo de la aŭdo, simila al la homa. Tio postulus nekompareble malplian malŝparon de energio, ol produktado de radiondoj aŭ komunikado per biokurentoj. Same nekredebla estas ankaŭ la rapida deĉifro de la lingvo de la fremduloj, tiom preciza, ke ĝi povis esti enkodita en tradukmaŝinon…
Tej Eron notis mizeran koncepton pri la kosmo en la novelo, des pli mirindan, ke granda antikva sciencisto Ciolkovskij[3]
je kelkaj jardekoj antaŭ ol estis verkita la rakonto, avertis la homaron, ke la kosmo estas konstruita multe pli komplike, ol ni atendas. Spite al dialektikaj pensuloj iuj sciencistoj opiniis, ke ili staras preskaŭ ĉe la limoj de ekkono.