Pasis jarcentoj, multegaj malkovroj senfine komplikigis nian koncepton pri interdependo de fenomenoj kaj per tio kvazaŭ malproksimigis kaj malrapidigis ekkonon de la kosmo. Samtempe la scienco trovis grandegan kvanton da ĉirkaŭvojoj por solvo de komplikaj problemoj kaj teĥnikaj taskoj. Ekzemplo de tiaj ĉirkaŭvojoj estis la kreo de pulsaj kosmoŝipoj, moviĝantaj kvazaŭ ekster la ordinaraj leĝoj de moviĝo. Ĝuste en tiu superado de ŝajnaj senelirejoj de la matematika logiko konsistis la potenco de la estonteco. Sed la aŭtoro de «Unua kontakto» eĉ ne sentis senfinecon de ekkono, kaŝitan malantaŭ simplaj formuloj de grandaj dialektikistoj de lia tempo.
— Neniu atentis ankoraŭ unu cirkonstancon, — subite ekparolis la silentema Jas Tin. — La rakonto estis verkita en la angla lingvo. Ĉiuj nomoj, kromnomoj kaj humuraj esprimoj estis lasitaj anglaj. Tio estas ne hazarda! Mi estas amatora lingvisto kaj studis la procezon de estiĝo de la unua monda lingvo. La angla lingvo estis unu el la plej disvastiĝintaj en la pasinteco. La verkisto reflektis, kiel en spegulo, la sensencan kredon je neŝanceleblo, pli ĝuste, je senfina daŭro de sociaj formoj. La malrapidigitan evoluon de la antikva sklavisma mondo aŭ de la mondo de la feŭdisma epoko, la devigitan longpaciencon de antikvaj popoloj oni erare opiniis stabileco de entute ĉiuj formoj de sociaj rilatoj: lingvoj, religioj kaj, finfine, de la lasta spontanea socio, la kapitalisma. La danĝeran socian malekvilibron de la fino de la kapitalismo oni opiniis neŝanĝebla. La angla lingvo jam tiam estis arkaika postrestaĵo, ĉar en ĝi estis fakte du lingvoj — la skriba kaj la fonetika, kaj ĝi estis plene maltaŭga por tradukiloj. Estas mirinde, kial la aŭtoro ne komprenis, ke lingvo ŝanĝiĝas des pli forte kaj rapide, ju pli rapide iras ŝanĝiĝo de homaj rilatoj kaj konceptoj pri la mondo! La duonforgesita antikva lingvo Sanskrito montriĝis konstruita plej logike kaj tial iĝis bazo de pontolingvo por tradukiloj. Pasis nemulte da tempo, kaj el la pontolingvo formiĝis la unua monda lingvo de nia planedo, ekde tiam ankoraŭ spertinta multajn ŝanĝojn. La okcidentaj lingvoj evidentiĝis nedaŭraj. Eĉ malpli longe vivis personaj nomoj, prenitaj el religiaj mitoj, el tute fremdaj kaj delonge mortintaj lingvoj.
— Jas Tin rimarkis la ĉefan, — eniris en la konversacion Mut Ang. — Pli terura, ol scienca nescio aŭ malĝusta metodo, estas rutineco, persisto en defendo de tiuj formoj de socia aranĝo, kiuj tute evidente ne pravigis sin eĉ en okuloj de la samtempanoj. En la bazo de tiu rutineco, ekskludante malpli oftajn okazojn de simpla malklereco, kuŝis, certe, persona intereso pri konservo de tiu socia ordo, ĉe kiu tiuj defendantoj vivis pli bone, ol plejmulto de homoj. Kaj se estis tiel, do ilin tute ne interesis la homaro, la sorto de la tuta planedo, de ĝiaj energiaj rezervoj, de sano de ĝiaj loĝantoj!
Malracia malŝparado de rezervoj de brulemaj minaĵoj, de arbaroj, forkonsumo de riveroj kaj grundoj, danĝeregaj eksperimentoj pri kreo de murdaj specoj de atoma armilaro — ĉio ĉi, prenita kune, determinis agojn kaj mondpercepton de tiuj, kiuj penis per ajna kosto konservi la malnoviĝintan forpasantaĵon, kaŭzante suferojn kaj timon al plejmulto de homoj. Ĝuste ĉi tie ĝermis kaj kreskis la venena semo de ekskluzivaj privilegioj, elpensaĵoj pri supereco de unu grupo, klaso aŭ raso de homoj super la aliaj, pravigo de perforto kaj militoj — ĉio, kio ricevis en antikvaj tempoj la nomon «faŝismo». Per ĝi ordinare estis finiĝantaj naciismaj malpacoj.
Privilegiita grupo neeviteble bremsos evoluon, penante, ke por ĝi ĉio restu kiel antaŭe, kaj la humiligita parto de la socio luktos kontraŭ tiu bremsado kaj por propraj privilegioj. Ju pli forta estis premo de la privilegiita grupo, des pli forta iĝadis la rezisto, pli malmildaj iĝadis formoj de lukto, kaj evoluadis reciproka krueleco, kaj, sekve, degeneris morala stato de la homoj. Transportu tion de lukto de klasoj en unu lando al lukto de privilegiitaj kaj subpremitaj landoj inter si. Rememoru el la historio lukton inter la landoj de la nova, socialisma socio kaj de la malnova, kapitalisma, kaj vi komprenos la kaŭzon de naskiĝo de milita ideologio, de propagando de neeviteblo de militoj, de ilia eterneco kaj kosma disvastiĝo. Mi vidas en tio la koron de la malbono, tiun serpenton, kiu, kiel ajn oni kaŝu ĝin, nepre mordos, ĉar ne mordi ĝi ne povas. Ĉu vi memoras, per kia malbona ruĝ-flava lumo brilis la stelo, preter kiu ni direktis nin al nia celo…
— La Koro de la Serpento! — ekkriis Tajna.
— La Koro de la Serpento! Kaj la koro de la literaturo de la defendantoj de la malnova socio, propagandinta neeviteblon de milito kaj kapitalismo, estas koro de venena rampulo.
— Sekve, niaj antaŭtimoj same estas restaĵoj de la serpenta koro, ankoraŭ restintaj post la antikvuloj! — serioze kaj malgaje diris Kari. — Sed mi, verŝajne, estas la plej serpenta homo el ni ĉiuj, ĉar mi ankoraŭ havas timojn… dubojn, mi nomu tiel.
— Kari! — kun riproĉo ekkriis Tajna.
Sed li obstine daŭrigis: