La homo jam en fruaj stadioj de sia formiĝo evoluis kiel universala organismo, adaptita al diversaj kondiĉoj. Ĉe plua transiro al socia vivo tiu plurflankeco de la homa organismo iĝis eĉ pli granda, pli diversa, same kiel ĝia agado. Kaj belo de la homo kompare kun ĉiuj ceteraj plej celkonforme konstruitaj animaloj, estas, krom perfekteco, ankaŭ universaleco de la destino, plifortigita kaj perfektigita per cerba agado, per spirita edukado.
— Pensanta estaĵo el alia mondo, se ĝi atingis la kosmon, same estas perfektega, universala, do bela! Neniaj pensantaj monstroj, hom-fungoj, hom-polpoj povas ekzisti! Mi ne scias, kiel tio aspektas en la realo, ĉu ni renkontos similecon de formo aŭ belon en ia alia aspekto, sed tio estas neevitebla! — finis sian elpaŝon Afra Devi.
— Al mi plaĉas la teorio, — subtenis la biologinon Tej Eron, — sed nur…
— Mi komprenis, — interrompis Afra. — Eĉ etegaj deflankiĝoj for de la kutima aspekto kreas kriplecon, kaj ĉi tie probablo de deflankiĝoj estas tro granda. Ja negrandaj deflankiĝoj de formo: mankoj de nazo, palpebroj, lipoj sur homa vizaĝo, kaŭzitaj de traŭmo, estas perceptataj de ni kiel kripleco kaj estas teruraj ĝuste pro tio, ke ili estas sur la komuna homa bazo. Buŝego de ĉevalo aŭ de hundo tre forte diferencas disde la homa vizaĝo, sed tamen ĝi estas ne malbela, eĉ bela. Tiel estas, ĉar en ĝi estas beleco de celkonformeco, dum sur traŭmita homa vizaĝo la harmonio estas rompita…
— Sekve, se ili aspekte estos tre malproksimaj de ni, do ne ŝajnos al ni monstraj? Sed se ili estos samaj, kiel ni, sed kun kornoj kaj rostroj? — ne cedis Tej.
— Kornojn pensanta estaĵo ne bezonas kaj neniam havos. Nazo povas esti eltirita simile al rostro (kvankam rostro ĉe ekzisto de manoj, sen kiuj ne povas esti homo, same ne necesas). Tio estos speciala okazo, nenecesa kondiĉo de konstruo de pensanta estaĵo. Sed ĉio, kio kreiĝas historie, rezulte de la natura selekto, iĝas leĝo, ia mezumo el multo da deflankiĝoj. Ĝuste tiam aperas en tuta sia belo la ĉiuflanka celkonformeco. Kaj mi ne atendas kornajn kaj vostajn monstrojn en la renkontota stelŝipo — tie ili ne povas esti! Nur malsupraj formoj de vivo estas tre diversaj; ju plu alte, des pli ili similas unu al alia. Paleontologio montras al ni, en kiajn malmolajn kadrojn enmetis la evoluo la superajn organismojn — rememoru pri centoj da okazoj de plena ekstera simileco ĉe superaj vertebruloj el tute malsamaj subklasoj — marsupiuloj kaj placentuloj.
— Vi venkis! — konsentis Tej Eron kun Afra kaj kun ioma fiero pri la amikino ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn.
Neatendite komencis kontraŭdiri Kari Ram, facile ruĝiĝinte pro junula sinĝenemo. Li diris, ke fremdaj estaĵoj, eĉ havante tute homan kaj belan ŝelon — korpon, — povas iĝi senfine malproksimaj de ni laŭ racio, laŭ siaj konceptoj pri la mondo kaj la vivo. Kaj, estante tiom malsamaj, ili povas iĝi kruelaj kaj teruraj malamikoj.
Tiam la biologinon ekdefendis Mut Ang.
— Nur antaŭnelonge mi pensis pri tio, — diris la estro, — kaj mi komprenis, ke sur la supera ŝtupo de evoluo povas esti nenia nekompreno inter pensantaj estaĵoj. La pensado de la homo, lia racio spegulas la leĝojn de logika evoluo de la ĉirkaŭanta mondo, de la tuta kosmo. En tiu senco la homo estas mikrokosmo. La pensado sekvas la leĝojn de la mondo, kiuj estas unuecaj ĉie. La penso, kie ajn ĝi aperu, neeviteble havos en sia bazo la matematikan kaj la dialektikan logikojn. Ne povas esti iaj «aliaj», tute malsimilaj pensomanieroj, same kiel ne povas esti homo ekster la socio kaj la naturo…
Ĝojaj ekkrioj superis la vortojn de la ŝipestro.
— Ĉu ne tro forte? — malaprobe diris Mut Ang.
— Ne, — kuraĝe kontraŭdiris Afra Devi, — oni ĉiam admiras koincidon de pensoj ĉe tuta vico da homoj. En tio estas garantio de ilia ĝusteco kaj sento de kamarada apogo… speciale se oni venas de malsamaj flankoj de la scienco…
— Ĉu vi diras pri biologio kaj sociaj sciencoj? — demandis ĝis nun silentinta Jas Tin, laŭ la kutimo aranĝinta sin en oportuna angulo de la divano.
— Jes! La plej hela en la tuta socia historio de la tera homaro estis senceda kresko de interkompreno ĉe kresko de kulturo kaj de vasteco de scioj. Ju pli alta iĝadis kulturo, des pli facile estis al diversaj popoloj kaj rasoj de la senklasa socio kompreni unu la alian, des pli hele lumis al ĉiuj la komunaj celoj de aranĝo de la vivo, neceso de unuiĝo komence de kelkaj landoj, kaj poste de la tuta planedo, de la tuta homaro. Nun, ĉe tiu nivelo de evoluo, kiu estas atingita de la Tero kaj, sendube, de tiuj, kiuj iras renkonten al ni… — Afra, silentinte iom, finis: — Pretiĝu renkonti amikojn.
— Estas tiel, — konsentis Mut Ang, — du malsamaj planedoj, atingintaj la kosmon, pli facile interkonsentos, ol du sovaĝaj popoloj de sama planedo!
— Sed kio pri neeviteblo de milito eĉ en la kosmo, pri kiu estis konvinkitaj niaj prauloj kun sufiĉe alta nivelo de kulturo? — demandis Kari Ram.