La lumanta punkto sur la ekrano estingiĝis, ekbrilis ree kaj ekpulsis kun intervaloj, plioftigante ekbrilojn, po kvar kaj du. Tiu reguleco de alternado povis esti kreita nur de la forto, sola en la tuta Universo — de la homa penso.
Ne plu restis duboj: renkonten iris stelŝipo.
Ĉi tie, en senmezura foro de la spaco, unuafoje atingita de tera ŝipo, tio povis esti nur stelŝipo de alia mondo, el planedoj de alia, malproksima stelo.
La radio de la ĉefa lokalizilo de «Teluro» same iĝis interrompa. Kari Ram sendis kelkajn signalojn de la konvencia luma kodo. Ŝajnis tute nekredebla, ke tie, antaŭe, tiuj simplaj movoj de butono kaŭzas sur ekrano de la nekonata ŝipo regulajn alternojn de ekbriloj.
La voĉo de Mut Ang en la sonigiloj de la ŝipo montris lian emocion.
— Aŭskultu ĉiuj! Renkonten iras fremda ŝipo! Ni deflankiĝas de la kurso kaj komencas urĝan bremsadon. Ĉesigu ĉiujn laborojn! Urĝa bremsado! Ĉiuj — al la lokoj de la alteriga ordo!
Oni ne devis perdi eĉ sekundon. Se la renkonta ŝipo iris kun proksimume sama rapido, kiel «Teluro», do rapido de proksimiĝo de la stelŝipoj estis proksima al la luma, atingante ducent naŭdek kvin mil kilometrojn dum sekundo. La lokalizilo disponigis al la homoj kelkajn sekundojn. Tej Eron, dum Mut Ang estis parolanta mikrofone, ion flustris al Kari. Pala pro streĉo, la junulo komprenis per duonvorto kaj faris iajn manipulojn sur la regpanelo de la lokalizilo.
— Brile! — ekkriis la estro, observante, kiel sur la kontrola ekrano la radio desegnis sagon, kurbiginte ĝin maldekstren, malantaŭen, kaj volviĝis en spiralon.
Pasis ne pli ol dek sekundoj. Sur la ekrano glitis lumanta sagsimila konturo, fleksiĝis al la dekstra flanko de la nigra rondo kaj ekturniĝis per momenta spiralo. Suspiro de faciliĝo, preskaŭ ĝemo, elŝiriĝis samtempe ĉe la homoj en la centra stirejo. Tiuj, la nekonataj, flugantaj renkonten el misteraj profundaĵoj de la kosma spaco, komprenis! Tempas!
Eksonoris alarmaj sonoriloj. Nun jam ne radio de la fremda lokalizilo, sed solida ŝipkorpo reflektiĝis sur la ĉefa ekrano. Tej Eron per fulmorapida movo malŝaltis la roboton, pilotintan la ŝipon, kaj mem donis al «Teluro» malgrandegan deflankiĝon dekstren. La sonoro eksilentis, la nigra lago de la ekrano estingiĝis. La homoj apenaŭ sukcesis rimarki luman strekon, glitintan sur la panorama lokalizilo de la dekstra flanko. La ŝipoj disiris kun neimagebla rapido kaj forkuris malproksimen.
Pasos kelkaj tagoj, antaŭ ol ili rekuniros. La momento ne estas perdita, ambaŭ stelŝipoj bremsos, turniĝos kaj laŭ kurso, kalkulita per precizaj maŝinoj, ree aliros la lokon de la renkontiĝo.
— Aŭskultu ĉiuj! Ni komencas urĝan bremsadon! Donu signalojn de preteco laŭ la sekcioj! — parolis en la mikrofonon Mut Ang.
Verdaj lumoj de preteco de la sekcioj viciĝis super la estingiĝintaj indikiloj de motoraj nombriloj. La motoroj de la ŝipo eksilentis. La tuta stelŝipo rigidiĝis en atendo. La ŝipestro ĉirkaŭrigardis la stirejon kaj senvorte kapmontris al la foteloj, samtempe ŝaltinte la roboton, kiu devis regi la bremsadon. La asistantoj vidis, kiel Mut Ang kuntiris la brovojn super skalo de la programo kaj turnis la ĉefan klemon al cifero «8».
Gluti pilolon — malaltigilon de kora aktiveco, ĵeti sin en la fotelon kaj premi ŝaltilon de la roboto estis afero de kelkaj sekundoj.
La stelŝipo senteble enpikiĝis en la vakuon de la spaco — tiel en antikveco stumbladis rajdaj animaloj, kaj iliaj rajdantoj ekflugadis trans la kapon, esperante nur al la sorto. Kaj nun la giganta ŝipo kvazaŭ baŭmis. Ĝiaj «rajdantoj» ekflugis en profundon de hidraŭlikaj foteloj kaj en facilan svenon.
En la biblioteko de «Teluro» kunvenis la tuta ŝipanaro. Nur unu deĵoranto restis ĉe la aparatoj de DES, gardantaj ligojn de komplikega elektronika aparataro de la ŝipo. «Teluro» turniĝis post la bremsado, sed jam malproksimiĝis de la loko de la renkontiĝo je pli ol dek miliardoj da kilometroj. La stelŝipo iris malrapide, kun rapido je unu dudekono de la absoluta, dum ĉiuj ĝiaj komputiloj estis senĉese kontrolantaj kaj korektantaj la kurson. Necesis ree trovi la nevideblan punkton en la neĉirkaŭprenebla kosmo kaj en ĝi jam tute mikroskopan polveron — la fremdan stelŝipon. Ok tagojn devis daŭri preskaŭ neeltenebla atendo. Se ĉiuj kalkuloj kaj konduto de la ŝipo ne montros deflankiĝon pli ol la allasebla, se tiuj, la nekonataj, same ne eraros kaj havas same perfektajn aparatojn kaj obeeman ŝipon, tiam la stelŝipoj kuniros tiom proksime, ke iĝos eble palptrovi unu la alian en la netravidebla mallumo per radioj de lokaliziloj.