— Aŭskultu ĉiuj! — ripetis Mut Ang. — La ŝipo komencas bremsadon post dek kvin minutoj. Ĉiuj, krom la deĵorantoj, kuŝu en siaj kajutoj. La unua fazo de la bremsado finiĝos je la dek-oka horo, la dua fazo, ĉe ses «g», daŭros ses diurnojn. La turno de la ŝipo okazos post la signaloj de BD — bata danĝero. Fino!
Je la dek-oka horo la ŝipestro levis sin el la fotelo, kaj, superante ordinaran doloron de bremsado en la lumbo kaj la nuko, deklaris, ke li, probable, iros dormi por tutaj ses diurnoj de la malakcelo. La tuta ŝipanaro de «Teluro» nun estis nedeŝirebla de la aparatoj: ili atendas lastajn observojn de la karbona stelo.
Tej Eron morne rigardis al la foriranta estro. Kun ĉiu perfektigo kreskis fidindeco kaj forto de kosmaj stelŝipoj. Estas malfacile eĉ kompari la potencon de «Teluro» kun tiuj ŝeletoj, vojaĝintaj laŭ maroj de la Tero, kiuj delonge ricevis nomon «ŝipoj». Sed tamen lia stelŝipo same estas ne pli ol ŝeleto en senfundaj profundaĵoj de la spaco… Estas iel pli trankvile, kiam la estro maldormas dum manovro.
Kari Ram preskaŭ saltis pro neatenditeco, aŭdinte gajan ridon de Mut Ang. Antaŭ kelkaj tagoj la tuta ŝipanaro estis maltrankviligita per informo pri subita malsano de la estro. En lian kajuton estis permesite eniri nur al la kuracisto, kaj ĉiuj nevole malaltigadis la voĉon, pasante preter la glata pordo, dense fermita, kiel dum akcidento. Tej Eron devis plenumi la tutan planitan programon — turnon de la ŝipo, novan akcelon de ĝi, por eliri el la regiono de radia premado de la karbona stelo kaj komenci pulsadon reen, al la Suno. La asistanto iris apud sia estro kaj diskrete ridetis. Evidentiĝis, ke la estro komplote kun la kuracisto intence forigis sin de la estrado, por doni al Tej Eron eblon fari la tutan operacion memstare, esperante al neniu. La asistanto neniuokaze konfesus siajn kruelajn dubojn antaŭ la turno, sed riproĉis la estron pro la maltrankvilo, kiun li faris al la tuta ŝipanaro.
Mut Ang estis ŝerce praviganta sin kaj konvinkanta Tej Eron-on pri plena sekureco de la stelŝipo en vakuo de la kosma spaco. La aparatoj ne povis erari, kvarfoja kontrolo de ĉiu kalkulo ekskludis eblon de malprecizeco. Zono de asteroidoj kaj meteorŝtonoj ĉe la stelo ne povis ekzisti en la zono de forta radia premo.
— Ĉu vi vere atendas nenion plian? — singarde demandis Kari Ram.
— Nekonsiderita hazardaĵo, certe, eblas. Sed la granda leĝo de la kosmo, nomita la leĝo de mezumo, estas por ni. Ni povas esti certaj, ke ĉi tie, en tiu malplena angulo de la kosmo, ni renkontos nenion novan. Ni revenos iomete malantaŭen kaj eniros en pulsadon laŭ la elprovita de ni direkto, rekte al la Suno, preter la Koro de la Serpento… Jam dum kelkaj tagoj ni iras al la Serpentisto. Nun estas baldaŭ!
— Sed strange: estas nek ĝojo, nek sento de bona faro, nenio, kio pravigus nian morton por la Tero por sepcent jaroj, — penseme diris Kari. — Jes, mi scias — dekmiloj da observoj, milionoj da kalkuloj, fotoj, memorregistraĵoj… Novaj enigmoj de materio malkovriĝos tie, sur la Tero… Sed kiel nevidebla kaj senpeza estas ĉio ĉi! Ĝermo de estonteco, kaj nenio pli!
— Sed kiom da lukto, penoj kaj mortoj eltenis la homaro, kaj antaŭ ĝi — trilionoj da generacioj de animaloj sur blinda vojo de historia evoluo pro tiaj ĉi ĝermoj de estonteco! — verve kontraŭdiris Tej Eron.
— Ĉio estas tiel por la racio. Sed por la sento al mi gravas nur la homo — la sola racihava forto en la kosmo, kiu povas uzi spontanean evoluon de materio, ekposedi ĝin. Sed ni, la homoj, estas tiel solecaj, senfine solecaj! Ni havas sendubajn pruvojn de ekzisto de multegaj loĝataj mondoj, sed neniu alia pensanta estaĵo ankoraŭ krucigis sian rigardon kun okuloj de homoj de la Tero! Kiom da revoj, fabeloj, libroj, kantoj, bildoj estis en antaŭsento de tiu granda evento, sed ĝi ne realiĝis! Ne realiĝis la granda, kuraĝa kaj hela revo de la homaro, naskita jam delonge, tuj kiam malaperis la religia blindeco!
— Blindeco! — enmiksiĝis Mut Ang. — Sed ĉu vi scias, kiel niaj antaŭnelongaj prauloj jam en la epoko de unua eliro en la kosmon imagis realiĝon de tiu granda revo? Milita konflikto, brutala detruo de ŝipoj, reciproka neniigo jam dum la unua renkontiĝo.
— Nepenseble! — pasie ekkriis Kari Ram kaj Tej Eron.
— Niaj modernaj verkistoj ne ŝatas verki pri la morna periodo de la fino de la kapitalismo, — kontraŭdiris Mut Ang. — Vi scias el la lerneja historio, ke nia homaro siatempe pasis tre krizan punkton de evoluo.
— Ho jes! — subtenis Kari. — Kiam jam malfermiĝis al la homoj potenco de ekposedo de materio kaj kosmo, sed la formoj de sociaj rilatoj ankoraŭ restis antaŭaj kaj evoluo de la socia konscio same postrestis de sukcesoj de la scienco.