Читаем La Koro de la Serpento полностью

La kvara vojaĝo en la kosmon… Sed li ankoraŭ neniam pensis fari tiom malproksiman salton tra spaco kaj tempo. Sepcent jaroj! Ĉe tia rapideco de la vivo, de kresko de novaj atingoj, malkovroj, ĉe tiaj horizontoj de scio, kiaj jam estis atingitaj sur la Tero! Estas malfacile kompari, sed sepcent jaroj signifis malmulton dum epokoj de antikvaj civilizoj, kiam evoluo de socio, ne spronita per scioj kaj neceso, iris nur al plua disvastiĝo de la homo, al loĝigo de ankoraŭ malplenaj teritorioj de la planedo. Tiam la tempo estis senmezura kaj ĉiuj ŝanĝiĝoj de la homaro fluis malrapide, kiel iam glaciriveroj sur insuloj de Arkto kaj Antarkto. Dum milionoj da jaroj oni serĉadis nutraĵon, mortigadis bestojn kaj unu la alian.

Jarcentoj kvazaŭ estis forfalantaj en malplenon de neagado. Kio estas unu homa vivo, kio estas cent, mil jaroj?

Preskaŭ kun teruro Mut Ang pensis: kiel estus malfacile al homoj de la antikva mondo, se ili povus scii anticipe malrapidecon de tiamaj sociaj procezoj, kompreni, ke subpremo, maljusteco kaj nearanĝiteco de la planedo daŭros ankoraŭ tiom multe da jaroj? Reveni post sepcent jaroj en Antikva Egiptujo signifus trafi en saman sklavan socion, kun eĉ pli malbona subpremo; en la miljara Ĉinujo — al samaj militoj kaj dinastioj de imperiestroj, aŭ en Eŭropo — de komenco de la religia nokto trafi al la apogeo de aŭtodafeoj de inkvizicio, al la pinto de feroca obskurantismo.

Sed nun peno rigardi en estontecon tra sep jarcentoj, saturitaj per ŝanĝoj, plibonigoj kaj ekkono, kaŭzas kapturniĝon pro avida intereso al afekciantaj okazaĵoj.

Kaj se la vera feliĉo estas moviĝo, ŝanĝo, ŝanĝiĝo, do kiu povas esti pli feliĉa, ol li kaj liaj kamaradoj? Sed tamen tio ne estas tiel simpla! La homa naturo estas dueca, same kiel la mondo, kreinta ĝin. Kune kun la strebo al eternaj ŝanĝoj ni ĉiam bedaŭras la pasintecon, pli ĝuste, tion bonan en ĝi, kion filtras la memoro, kaj kio antaŭe kreskis en imagojn pri pasintaj oraj epokoj.

Tiam oni nevole serĉis bonan en la pasinteco, revis pri ĝia ripeto, kaj nur fortaj animoj povis antaŭvidi, eksenti paŝadon de neevitebla estonta plibonigo kaj aranĝo de la homa vivo. Ekde tiam en la homa animo profunde kuŝas bedaŭro pri estinto, sopiro pri senrevena pasinteco, sento de malgajo, kaptanta nin antaŭ ruinoj kaj monumentoj de pasinta historio de la homaro. Tiu bedaŭro pri pasinteco speciale plifortiĝadis ĉe homoj maturaj, maljunaj, akumuladis malgajon ĉe pensema kaj sentema homo.

Mut Ang leviĝis de la instrumento kaj ektiris sian fortan korpon.

Jes, ĉio ĉi estas tiel kontraste kaj interese priskribita en historiaj verkoj. Kio do povas timigi la junularon de la stelŝipo en la momento, kiam ĝi faras salton en la estontecon? Ĉu soleco, manko de proksimuloj? Solecon de homo, trafinta en estontecon, multfoje pridiskutis kaj priskribis malnovaj romanoj. Solecon oni ĉiam komprenis kiel mankon de proksimuloj, parencoj, kaj tiuj proksimuloj konsistigis etan grupon da homoj, ligitaj ofte nur per pure formalaj parencaj ligoj. Sed ĉu nun, kiam estas proksima ajna el la homoj, kiam ekzistas neniaj limoj aŭ kondiĉoj, malhelpantaj al komunikado de homoj en ĉiuj anguloj de la planedo?

«Ni, la homoj de “Teluro”, perdis ĉiujn niajn proksimulojn sur la Tero. Sed tie, en la venonta estonteco, nin atendas ne malpli proksimaj, parencaj homoj, kiuj scios kaj sentos eĉ pli multe, eĉ pli intense, ol niaj samtempanoj, por ĉiam forlasitaj de ni», — jen pri kio kaj per kiaj vortoj devas paroli la estro kun la junuloj de sia ŝipanaro.

En la centra stirejo Tej Eron ŝaltis la ŝatatan de li reĝimon de vespero. Nehele lumis nur plej necesaj lampoj, kaj la granda ronda ejo ŝajnis pli komforta en la krepuska lumo. La asistanto de la estro murmuris simplan kanteton, okupiĝante pri senĉesa kontrolo de kalkuloj. La vojo de la stelŝipo estis proksima al la fino — hodiaŭ necesis turni la ŝipon en direkto de la konstelacio Serpentisto, por trairi preter la esplorita karbona stelo. Plu proksimiĝi al ĝi iĝis danĝere. La radia premo komencas kreski tiom, ke ĉe subluma rapido de la ŝipo ĝi povas fari teruran, nekorekteblan baton.

Eksentinte ies ĉeeston malantaŭ la dorso, Tej Eron turnis sin.

Mut Ang kliniĝis super la ŝultro de la asistanto, legante sumigitajn indikojn de la aparatoj en kvadrataj fenestretoj de la malsupra vico. Tej Eron demande rigardis al sia estro, kaj tiu kapjesis. Obeante al apenaŭ rimarkebla movo de la fingroj de la asistanto, laŭ la tuta ŝipo eksonis signaloj de atento kaj normaj metalaj vortoj:

— Aŭskultu ĉiuj!

Mut Ang alŝovis al si la mikrofonon, sciante, ke en ĉiuj ejoj de la stelŝipo homoj rigidiĝis, nevole turninte la vizaĝojn al la maskitaj aperturoj de la sonigiloj: homo ankoraŭ ne malkutimiĝis rigardi en direkto de sono, kiam li deziras esti speciale atenta.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Бич Божий
Бич Божий

Империя теряет свои земли. В Аквитании хозяйничают готы. В Испании – свевы и аланы. Вандалы Гусирекса прибрали к рукам римские провинции в Африке, грозя Вечному Городу продовольственной блокадой. И в довершение всех бед правитель гуннов Аттила бросает вызов римскому императору. Божественный Валентиниан не в силах противостоять претензиям варвара. Охваченный паникой Рим уже готов сдаться на милость гуннов, и только всесильный временщик Аэций не теряет присутствия духа. Он надеется спасти остатки империи, стравив вождей варваров между собою. И пусть Европа утонет в крови, зато Великий Рим будет стоять вечно.

Владимир Гергиевич Бугунов , Евгений Замятин , Михаил Григорьевич Казовский , Сергей Владимирович Шведов , Сергей Шведов

Приключения / Современная русская и зарубежная проза / Научная Фантастика / Историческая литература / Исторические приключения