— La estro bone parolis al ni pri mortigaj krizoj de superaj civilizoj. Ni ĉiuj konas pereintajn planedojn, kie la vivo estis neniigita pro tio, ke homoj sur ili ne sukcesis venki militan atoman danĝeron, krei novan socion laŭ sciencaj leĝoj kaj por ĉiam meti finon al avido de ekstermo, elŝiri tiun serpentan koron! Ni scias, ke nia planedo apenaŭ sukcesis eviti tian sorton. Se ne aperus en Rusio la unua socialisma ŝtato, metinta la komencon al la grandaj ŝanĝiĝoj en la vivo de la planedo, ekflorus faŝismo, kaj kun ĝi — murdaj nukleaj militoj! Sed se ili tie, — la juna astronavigaciisto almontris la flankon, de kie estis atendata la fremda stelŝipo, — se ili ankoraŭ ne pasis la danĝeran pinton?
— Tio estas ekskludita, Kari, — trankvile respondis Mut Ang. — Eblas ia analogio en iĝado de superaj formoj de vivo kaj de superaj formoj de socio. La homo povis evolui nur en relative stabilaj, longe ekzistantaj favoraj kondiĉoj de la ĉirkaŭanta naturo. Tio ne signifas, ke ŝanĝoj tute malestis, male — ili estis eĉ sufiĉe abruptaj, sed nur rilate de la homo, sed ne de la naturo entute. Katastrofoj, grandaj ŝokoj ne permesus evolui al supera pensanta estaĵo. Same la supera formo de socio, kiu povis venki la kosmon, konstrui stelŝipojn, penetri en senfundajn profundaĵojn de la spaco, povis doni ĉion ĉi nur post tutplaneda stabiliĝo de vivkondiĉoj de la homaro, kaj, certe, sen katastrofaj militoj de la kapitalismo… Ne, tiuj, kiuj venas al renkontiĝo kun ni, same pasis la krizan punkton, same suferadis kaj pereadis, ĝis konstruis veran, saĝan socion!
— Al mi ŝajnas, ke estas ia spontanea saĝeco en historioj de civilizoj de diversaj planedoj, — diris kun ekbrulintaj okuloj Tej Eron. — Homaro ne povas konkeri la kosmon, antaŭ ol ĝi atingos la superan vivon, sen militoj, kun alta responso de ĉiu homo pri ĉiuj siaj kunfratoj!
— Farinte leviĝon sur la superan ŝtupon de la komunisma socio, la homaro ricevis kosman forton, kaj ĝi povis ricevi ĝin nur sur tiu vojo, alia ne ekzistas! — ekkriis Kari. — Kaj ne ekzistas por ajna alia homaro, se ni nomu tiel superajn formojn de organizita, pensanta vivo.
— Ni, niaj ŝipoj, estas manoj de la homaro de la Tero, etenditaj al steloj, — serioze diris Mut Ang, — kaj tiuj manoj estas puraj! Sed tio ne povas esti nur nia specialaĵo! Baldaŭ ni tuŝos saman puran kaj potencan manon!
La junularo ne eltenis kaj per admiraj krioj renkontis la konkludon de la estro. Sed ankaŭ la pli aĝaj, atingintaj maturan diskretecon de sentoj, ĉirkaŭis Mut Ang-on kun malkaŝa emocio.
Parto 2
Ie antaŭe, plu en monstra distanco, estis fluganta renkonten ŝipo el planedo de fremda kaj fora stelo. Kaj homoj de la Tero unuafoje dum miliardoj da jaroj da evoluo de vivo sur sia planedo devis tuŝi aliajn… same homojn. Estis nemirinde, ke la astronaŭtoj, malgraŭ ĉiuj penoj reteni sin, febre agitiĝis. Foriri por ripozo, resti sola kun si mem en varmega malpacienco de atendo ŝajnis neeble. Sed Mut Ang, kalkulinte la tempon de renkontiĝo de la stelŝipoj, ordonis al Svet Sim doni al ĉiuj trankviligan kuracilon.
— Ni, — firme respondadis li al protestoj, — devas renkonti niajn kunfratojn en la plej bona stato de animo kaj korpo. Nin atendas ankoraŭ grandega laboro: ni devos kompreni ilin kaj sukcesi rakonti pri ni. Preni ilian scion. Kaj doni la nian! — Mut Ang kuntiris la brovojn. — Ankoraŭ neniam mi tiel timis mian malkapablon, nekompetentecon. — La maltrankvilo ŝanĝis la ordinare trankvilan vizaĝon de la ŝipestro, la fingroj de la kunpremitaj manoj blankiĝis.
La astronaŭtoj, eble, nur nun eksentis, kian responson metis sur ĉiujn la senekzempla renkontiĝo. Ili sen kontraŭdiroj prenis la pilolojn kaj disiris.
Mut Ang lasis nur Kari-n, poste iom hezitis, ĉirkaŭrigardante la fortan figuron de Tej Eron, kaj per gesto invitis ankaŭ lin en la stirejon. Kun laca suspiro la estro etendiĝis en la fotelo, klinis la kapon kaj fermis la vizaĝon per la manoj.
Tej kaj Kari silentis, timante rompi la mediton de la estro. La stelŝipo iris tre malrapide, pasante ducent mil kilometrojn dum horo, — per tiel nomata tanĝa rapido, uzata ĉe eniro en Roŝ-an zonon de iu astro. Robotoj, regantaj la ŝipon, tenis ĝin sur zorgeme kalkulita revena kurso. Estis tempo por apero de radio de la lokalizilo de la fremda ŝipo, kaj tio, ke ĝi ne aperis, igis Tej Eron-on kun ĉi minuto maltrankviliĝi pli forte.
Mut Ang rektiĝis kun gaja kaj samtempe iomete malgaja rideto, bone konata al ĉiu ŝipano.
«Venu, ho fora amik', al la kara sojlo…»
Tej kuntiris la brovojn, fiksrigardante en senluman nigron de la antaŭa ekrano. La kanteto de la estro ŝajnis al li nekonvena en tia serioza momento. Sed Kari subkaptis la eĉ pli gajan rekantaĵon, ruzete rigardante al la morna asistanto.
— Provu svingi nian radion, Kari, — subite diris Mut Ang, interrompante sin, — po du gradoj ĉiuflanken kaj kruce!
Tej facile ruĝiĝis. Li ne povis trovi la simplan rimedon, sed pense riproĉis la estron!