“Bona batalo, amiko. ” Ili atendis ĝis Doroteo vekiĝis la sekvan matenon. La malgrandan knabinon multe timigis vidi la grandan amason da vilaj vulpoj, sed la Stana Lignohak plene informis ŝin pri ĉio. al ŝi. Ŝi dankis lin pro savi ilin kaj sidiĝis por manĝi, kaj post tio ili rekomencis marŝi. Tiun saman matenon la Fia Sorĉistino iris al la pordo de sia kastelo kaj elrigardis per sia unu okulo povis tre malproksimen vidi. Ŝi vidis ĉiujn siajn lupojn mortaj, kaj la fremdulojn ankoraŭ marŝantaj tra ŝia lando. Tio des pli kolerigis ŝin, kaj ŝi dufoje blovis sian arĝentan faj filon. Tuj granda aro da sovaĝaj korvoj flugis al ŝi, su fiĉaj por senlumigi la ĉielon. Kaj la Fia Sorĉistino diris al la Korvoreĝo:
“Flugu tuj al la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj disŝiru ilin. ” La sovaĝaj korvoj flugis kiel unu arego cele Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn. Kiam la malgranda knabino vidis ilin venantaj ŝi timis. Sed la Birdotimigilo diris,
“Jen mia batalo, do kuŝiĝu apud mi kaj vi ne spertos damaĝon. ” Do ĉiuj kuŝis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris kun la brakoj etenditaj. Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis, kiel ĉiam okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne kuraĝis pliproksimiĝi. Sed la Korvoreĝo diris,
“Estas nur pajla homo. Mi elpikos liajn okulojn. ” La Korvoreĝo flugis kontraŭ la Birdotimigilon, kiu kaptis ĝin per la kapo kaj tordis ĝian kolon ĝis ĝi mortis. Kaj post tio alia korvo flugis kontraŭ lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaŭ ĝian kolon. Kvardek korvoj venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis kolon, ĝis fine ĉiuj kuŝis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj akompanantoj ke ili leviĝu, kaj ili rekomencis marŝi. Kiam la Fia Sorĉistino denove elrigardis kaj vidis ĉiujn siajn korvojn kuŝantajn en amaso, ŝi furiozegis, kaj trifoje blovis sian arĝentan fajfilon. Tuj aŭdiĝis laŭta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis flugante cele ŝin.
“Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin! ”ordonis la Sorĉistino, kaj la abeloj turnis sin kaj rapide flugis ĝis la loko kie marŝadis Doroteo kaj ŝiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin venantaj kaj la Birdotimigilo jam decidis kion fari.