Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra la aero ĝis ili ili estis flugantaj super tereno dense kovrita de akraj rokoj. Tie ili faligis la povran Hakiston, kiu falis longan distancon al la rokoj, kaj tie li kuŝis tiom disbatita kaj kavetigita ke li ne povis movi sin nek ĝemi. Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj fingroj ili eltiris la tutan pajlaĵaron el liaj vestoj kaj kapo. Ili kunrulis liajn ĉapelon kaj botojn kaj vestaĵojn kaj ĵetis ilin inter la plejsuprajn branĉojn de alta arbo. La ceteraj Simioj ĵetis pecojn de dika ŝnurego ĉirkaŭ la Leonon kaj multfoje vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, ĝis li ne kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin kaj for flugis portante lin al la kastelo de la Sorĉistino, kie ili metis li en korteton ĉirkaŭ kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne povos eskapi. Sed Doroteon ili tute ne damaĝis. Ŝi staris, kun Toto en la brakoj, rigardante la malfeliĉan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke baldaŭ estos ŝia vico. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al ŝi, etendante siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia malbela vizaĝo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona Sorĉistino sur ŝia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili ne tuŝu ŝin.
“Ni ne aŭdacu atenci ĉi knabineton, ”li diris al ili, “ĉar ŝin protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli forta ol la Potenco de Malbono. Ni nur povas porti ŝin al la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj lasi ŝin tie. ” Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj rapide portis ŝin tra la aero ĝis ili atingis la kastelon, kie ili demetis ŝin sur la antaŭan sojlon. Post tio la estro diris al la Sorĉistino,
“Ni obeis vin laŭeble. La Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via korteto. La malgrandan knabinon ni ne aŭdacas damaĝi, nek la hundon kiun ŝi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin nun finiĝis kaj vi neniam revidos nin. ” Kaj ĉiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante, flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu estis videblaj. La Fian Sorĉistinon surprizis kaj ĉagrenis vidi la markon sur la frunto de Doroteo, ĉar ŝi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek ŝi mem aŭdacos iel ajn damaĝi la knabinon. Ŝi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj vidante la Arĝentajn Ŝuojn, ŝi komencis tremi pro timo, ĉar ŝi sciis pri la potenca sorĉo kiu apartenas al ili. Unue la Sorĉistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde ŝi rigardis en la okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaŭ ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun provizas la Arĝentaj Ŝuoj al ŝi. Do la Fia Sorĉistino kaŝe ridis kaj pensis, “Mi ankoraŭ povas sklavigi ŝin, ĉar ŝi ne scias uzi sian potencon. ”Ŝi diris al Doroteo, krude kaj severe,
“Venu kun mi; kaj atentu obei kion ajn mi ordonos, ĉar se ne, mi detruos vin same kiel mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon. ” Doroteo sekvis ŝin tra multaj el la belaj ĉambroj en la kastelo ĝis ili atingis la kuirejon, kie la Sorĉistino ordonis ke ŝi purigu la potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la fajron. Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente labori; ĉar ŝin feliĉigis ke la Fia Sorĉistino decidis ne mortigi ŝin. Dum Doroteo diligente laboradis la Sorĉistino planis iri en la korteton kaj jungi la Malkuraĝan Leonon kiel ĉevalon; amuzos ŝin, ŝi certis, devigi lin tiri ŝian ĉaron kien ajn ŝi volos iri. Sed dum ŝi malfermis la pordon la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ŝin tiom feroce ke la Sorĉistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la pordon.
“Se mi ne povos jungi vin, ”diris la Sorĉistino al la Leono, parolante inter la bariloj de la pordo, “mi povos malsatigi vin. Vi manĝos nenion ĝis vi obeos min. ” Do post tiam ŝi ne portis manĝon al la enkarcerigita Leono; sed ĉiutage ŝi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis,