Читаем La Mirinda Sorĉisto de Oz полностью

“Kaj mi reiros al Kansas, ”kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. “Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaŭ! ” Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj adiaŭis ilin. La Palpbrumoj tre bedaŭris ke ili foriros, kaj ili jam tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj a Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj a la Leono po oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton, inkrustitan per diamantoj; kaj al la Birtotimigilo ili donis orkapan marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis arĝentan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj. Ĉiu el a marŝontoj bele parolis responde al a kunvenintaj Palpbrumoj, kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu e ili ĝis iliaj brakoj doloris. Doroteo iris al a ŝranko de la Sorĉistino por plenigi sian korbon per manĝaĵoj por a longa marŝado, kaj tie ŝi vidis la Oran Ĉapon. Ŝi metis ĝin sur sian propran kapon kaj trovis ke ĝi estas precize ĝustegranda por ŝi. Ŝi nenion sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed ŝi vidis ke ĝi estas bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian sunkufon en la korbo. Tiam, preparite por a marŝado, ili ekmarŝis cele a la Smeraldan Urbon; kaj a Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu. kun si.

Ĉapitro XIV

La Flugantaj Simioj

Memoru kene ekzistis vojoeĉ ne vojeto —inter la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marŝantoj iris serĉi la Sorĉistinon ŝi vidis ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidential ili perdiĝis en la grandaj kampoj. Ili plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno —escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

“Se ni su fiĉe marŝos, ”diris Doroteo, “ni atigos iun lokon, mi certas. ” Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

“Certe ni perdis la vojon, ”li diris, “kaj se ni ne retrovos ĝin su fiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon. ”

“Nek mi mian koron, ”deklaris la Stana Lignohakisto.

“Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe. ”

“Komprenu, ”diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, “mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon. ” Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis siajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preter flugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.

“Eble ni alvoku la Kampomusojn, ”ŝi proponis. plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno —escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

“Se ni su fiĉe marŝos, ”diris Doroteo, “ni atingos iun lokon, mi certas. ” Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

“Certe ni perdis la vojon, ”li diris, “kaj se ni ne retrovos ĝin su fiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon. ”

“Nek mi mian koron, ”deklaris la Stana Lignohakisto. “Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe. ”

“Komprenu, ”diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, “mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon. ” Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis siajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preter flugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.

“Eble ni alvoku la Kampomusojn, ”ŝi proponis.

“Verŝajne ili povos diri al ni la vojon al la Smeralda Urbo. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги