“Mirige! ”krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaŭ ŝi. Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan ĉambron kaj prenis la okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj ŝlosis ilin, same kiel antaŭe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciiĝis per la Pordogardisto ke ili degeligis la Fian Sorĉistinon de la Okcidento ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de Oz. La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraŭ gardis la pordon, sed li tuj enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj kondukis ĉiun el ili al ties antaŭa ĉambro, por ke ili ripozu ĝis la Potenca Oz pretos akcepti ilin. La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorĉistinon; sed Oz ne respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorĉisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj teda, kaj fine ilin ĉagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin.
Do la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi ilin, kaj trovi ĉu aŭ ne li plenumos sian promeson. Kiam la Sorĉisto aŭdis tiun komunikaĵon li timegis kaj sendis ordonon ke ili venu al la Tronĉambro je kvar minutoj post la naŭa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin. La kvar veturintoj maldormis tiunokte, ĉar ĉiu pripensis la donacon kiun Oz laŭ sia promeso donos. Doroteo endormiĝis nur unufoje, kaj sonĝis ke ŝi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al ŝi sian ĝojon ke la knabineto denove estas hejme. Akurate je la naŭa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili ĉiuj eniris la Tronĉambron de la Potenca Oz. Kompreneble ĉiu el ili anticipis vidi la Sorĉiston en la formo kiun li antaŭe havis, kaj ĉiun multe surprizis kiam ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis tute neniun en la ĉambro. Ili restis proksime al la pordo kaj eĉ pli proksime unu al la alia, ĉar la silento en la malplena ĉambro timigis pli ol ĉiu formo de Oz kiun ili antaŭe vidis. Baldaŭ ili aŭdis Voĉon, kiu ŝajnis veni el loko ie proksima al la supro de la granda kupolo, kaj ĝi diris, solene.
“Mi estas Oz, la Granda kaj la Terura. Kial vi serĉas min? ” Ili rerigardis al ĉiu parto de la ĉambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo diris, “Kie vi estas? ”
“Mi estas ĉie, ”respondis la Voĉo, “sed por la okuloj de ordinaraj mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun sidiĝos sur mian tronon, por ke vi konversaciu kun mi. ” Vere, la Voĉo ŝajnis ĝuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili marŝis tien kaj staris en vico dum Doroteo diris:
“Oz, ni venis por peti la plenumiĝon de la promeso. ”
“De kiu promeso? ”demandis Oz.
“Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorĉistino estos detruita, ”diris la knabino.
“Kaj vi promesis doni al mi cerbon, ”diris la Birdotimigilo.
“Kaj vi promesis doni al mi koron, ”diris la Stana Lignohakisto.
“Kaj vi promesis doni al mi kuraĝon, ”diris la Malkuraĝa Leono.
“Ĉu la Fia Sorĉistino vere estas detruita? ”demandis la Voĉo, kaj Doroteo kredis ke ĝi iomete tremas.
“Jes, ”ŝi respondis, “mi degeligis ŝin per sitelo da akvo. ”
“Nu! ”diris la Voĉo, “tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaŭ, ĉar mi bezonas tempon por pripensi la aferon. ”
“Vi jam havis multan tempon, ”diris la Stana Lignohakisto, kolere.
“Ni rifuzas atendi eĉ unu tagon pli, ”diris la Birdotimigilo.
“Plenumu viajn promesojn! ”krietis Doroteo. La Leono opiniis ke taŭgos timigi la Sorĉiston, do li laŭte muĝis plenvoĉe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum ĝi brue falis ili rigardis tien, kaj la sekvan momenton ĉiu el ili vere miris. Ĉar ili vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano antaŭe kaŝis, malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena vizaĝo, kiu ŝajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana Lignohakisto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj kriis, “Kiu vi estas? ”
“Mi estas Oz, la Granda kaj Terura, ”diris la vireto, per tremoplena voĉo, “sed ne batu min —mi petegas! — kaj mi faros kion ajn vi volos. ” Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj ĉagrenite.
Mi kredis ke Oz estas granda Kapo, ”diris Doroteo.
“Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo, ”diris la Birdotimigilo.
“Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto, ”diris la Stana Lignohakisto.
“Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro, ”kriis la Leono.
“Ne; vi ĉiuj eraris, ”diris la malgranda viro humile.
“Mi nur ŝajnigis tion. ”
“Ŝajnigis! ”kriis Doroteo. “Ĉu vi ne estas granda Sorĉisto? ”
“Ĉit, karulino, ”li diris; “ne tiom laŭte parolu, ĉar oni aŭdos vin —kaj mi estus ruinita. Oni supozas ke mi estas Granda Sorĉisto. ”
“Sed vi ja estas, ĉu ne? ”