“Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorĉistinoj, ĉar kvankam mi mem havas tute nenian magian potencon mi baldaŭ trovis ke la Sorĉistinoj vere kapablas fari mirindaĵojn. Kvar Sorĉistinoj ekzistis en ĉi tiu lando, kaj ili regis la popolojn kiuj loĝas en la Nordo kaj Sudo kaj Oriento kaj Okcidento. Feliĉe, la Sorĉistinoj de la Nordo kaj Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne damaĝos min; sed la Sorĉistinoj de la Oriento kaj Okcidento estis terure fiaj, kaj se ili ne kredus ke mi estas pli potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi vivis konstante timante ilin dum multaj jaroj; do vi povas kompreni kiom mi ĝojis kiam mi informiĝis ke via domo falis sur la Fian Sorĉistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi volonte promesus ĉion ajn por ke vi neniigu la alian Sorĉistinon; sed mi devas honte diri ke nun, post ŝia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn. ”
“Laŭ mia opinio vi estas tre malbona persono, ”diris Doroteo.
“Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi konfesas ke mi estas tre malkompetenta Sorĉisto. ”
“Ĉu vi ne povas doni al mi cerbon? ”demandis la Birdotimigilo.
“Vi ne bezonas ĝin. Vi lernas ion novan ĉiutage. Bebo havas cerbon, sed ĝi malmulton scias. Nur sperto donas scion, kaj u pli longe vi vivos, des pli multe vi nepre spertos. ”
“Eble, ”diris la Birdotimigilo, “sed mi restos tre malfeliĉa se vi ne donos al mi cerbon. ” La falsa sorĉisto atente rigardis lin.
“Nu, li diris, ĝemante, “mi ne estas lerta magiisto, kiel mi diris; sed se vi vens al mi morgaŭ matene, mi plenigos vian kapon per cerbo. Tamen mi ne povas instrui vin uzi ĝin; vi devos mem eltrovi tion. ”
“Ho, dankon —dankon! ”kriis la Birdotimigilo. Mi eltrovos metodon uzi ĝin, tute certe! ”
“Sed kion pri mia kuraĝo? ”demandis la Leono maltrankvile.
“Vi havas multan kuraĝon, mi certas, ”respondis Oz.
“Vi nur bezonas mem fidon. Ekzistas neniu vivanto kiu ne timas kiam ĉeestas danĝero. Vera kuraĝo signifas fronti danĝeron kiam oni timas, kaj tian kuraĝon vi am havas abunde. ” Eble, tamen malgraŭe mi timas, ”diris la Leono.
“Mi estos tre malfeliĉa krom se vi ne donos al mi tian kuraĝon kiu forgesigas pri timo. ”
“Nu, bone; mi donos al vi tian kuraĝon morgaŭ, ” respondis Oz.
“Kion pri mia koro? ”demandis la Stana Lignohakisto.
“Nu, rilate al tio, ”respondis Oz, “laŭ mi vi malpravas pro via deziro havi koron. Koro plejofte malfeliĉigas. Plej bone estus ke vi komprenu ke al vi tre bonsorte mankas koro. ”
“Pri tio vi kaj mi malsimile opinias, ”diris la Stana Lignohakisto. “Laŭ mia prefero, mi akceptos ĉian malfeliĉfeliĉon senproteste, se vi donos al mi koron. ”
“Bone, ”respondis Oz humile. “Venu al mi morgaŭ kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti Sorĉisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi. ”
“Kaj nun, ”diris Doroteo, “kiel mi reiros al Kansas? ”
“Ni devos pripensi tion, ”respondis la malgranda viro. “Lasu min konsideri la problemon dum du aŭ tri tagoj kaj mi klopodos elpensi manieron transporti vin super la dezerton. Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi loĝos en la Palaco mia popolo servos vin kaj plenumos vian eĉ plej malgrandan deziron. Nur unu aferon mi petas rekompence pro mia helpo —tia, kia ĝi estas. Vi devos respekti mian sekreton kaj diri al neniu ke mi estas ĉarlatano. ” Ili konsentis diri nenion pri tio kion ili estis trovintaj, kaj reiris al siaj ĉambroj tre gaje. Eĉ Doroteo havis esperon ke
“La Granda kaj Terura Ĉarlatano”, tiel ŝi nomis lin, trovos metodon resendi ŝin al Kansas, kaj se li faros tion ŝi volonte pardonos al li ĉion.
Ĉapitro XVI
La magia arto de la Granda Ĉarlatano
Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj:
“Gratulu min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos kiaj estas aliaj homoj. ”
“Mi ĉiam ŝatis vin kia vi estas, ”diris Doroteo simple.
“Vi fablas ŝatante Birdotimigilon, ”li respondis.
“Sed certe vi pli alte estimos min kiam vi aŭdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia nova cerbo. ”La Birdotimigilo diris adiaŭ al ili per feliĉa voĉo kaj iris al la Tronoĉambro, kie li frapis sur la pordon.
“Envenu, ”diris Oz.
La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la fenestro, profunde pensanta.
“Mi venis por mia cerbo, ”komentis la Birdotimigilo, iom malkviete.
“Ho, jes, sidiĝu en tiu seĝo, mi petas, ”respondis Oz. “Mi bezonas forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi meti vian cerbon en la ĝustan lokon. ”
“Nepardonpetinde, ”diris la Birdotimigilo. “Volonte vi deprenu mian kapon, se ĝi estos pli bona kiam vi resurmetos ĝin. ” Do la Sorĉisto mal fiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio li eniris la malantaŭan ĉambron kaj prenis malgrandan ceramikan poteton da brano, en kiun li metis ankaŭ pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte ĝin, li metis ĝin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni ĝin. Kiam li finis re fiksi la kapon de la Birdotimigilo sur lian kapon li diris al li,