“Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara homo. ”
“Eĉ pli, ”diris la Birdotimigilo, per doloroplena voĉo, “vi estas ĉarlatano. ”
“Ĝuste tiel! ”deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn kvazaŭ la akuzo plaĉis al li; “Mi estas ĉarlatano. ”
“Sed ve! ”diris la Stana Lignohakisto, “do kiel mi akiros mian koron? ”
“Kaj mi mian kuraĝon? ”demandis la Leono.
“Kaj mi mian cerbon? ”ploris la Birdotimigilo, viŝante la larmojn el siaj okuloj per la maniko de sia jako.
“Miaj karaj amikoj, ”diris Oz, “bonvolu ne paroli pri tiaj malgravaĵoj. Konsideru min, kaj mian malfeliĉan situacion pro mia malmaskiĝo. ”
“Ĉu neniu alia scias pri via ĉarlataneco? ”demandis Doroteo.
“Neniu scias, escepte de vi kvar —kaj mi mem, ” respondis Oz. “Mi trompis ĉiun dum tiom da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciiĝos. Mi eraregis kiam mi decidis permesi ke vi eniru la Tronoĉambron. Kutime mi rifuzas vidi eĉ miajn regatojn, kaj tial ili kredas min terura. ”
“Sed, mi ne komprenas, ”diris Doroteo, konfuzite.
“Kiel vi povis aspekti granda Kapo al mi? ”
“Tio estis nur trompo, ”respondis Oz. “Bonvolu sekvi min, kaj mi klarigos ĉion al vi. ” Li kondukis ilin en malgrandan ĉambron malantaŭ la Tronoĉambro, kaj ili ĉiuj sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kuŝis la Granda Kapo, fabrikita el multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge surpentrita vizaĝo.
“Mi pendigis tion de la plafono per drato, ”diris Oz; Doroteo.
“Sed kion pri la voĉo? ”ŝi demandis.
“Nu, mi estas ventroparolisto, ”diris la vireto, “kaj mi povas ĵeti la sonon de mia voĉo al kiu ajn loko laŭvole; tial vi kredis ke ĝi venas el la Kapo. Jen la aliaj aferoj kiujn mi uzis por trompi vin. ”Li montris al la Birdotimigilo la robon kaj la maskon kiujn li surhavis kiam li aspektis bela Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto estis nur aro da haŭtoj kunkudritaj, kun lignaĵoj kiuj elpremis la flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la Pseŭdosorĉisto ankaŭ pendigis tion de la plafono. Efektive ĝi estis globo de kotono, sed kiam oleo estis surverŝita la globo brulis feroce.
“Vere, ”diris la Birdotimigilo, “vi hontu ke vi estas tia ĉarlatano. ”
“Mi hontas — nepre mi hontas, ”respondis la malgranda viro malgaje; “sed mi povis fari nenion alian. Bonvolu sidiĝi, troviĝas multaj seĝoj; kaj mi rakontos al vi mian historion. ” Do ili sidiĝis kaj aŭskultis dum li rakontis ĉi tiel:
“Mi naskiĝis en Omaha —”
“Sed, tio estas ne malproksime de Kansas! ”kriis Doroteo, ekscitite.
“Vi pravas; sed pli malproksime de ĉi tie, ”li diris, malgaje skuante sian kapon je ŝi. “Kiam mi plenkreskis mi fariĝis ventroparolisto, kaj trejnis min tre lerta majstro. Mi povas imiti ĉian birdon kaj beston. ”Li miaŭis tiel precize kiel katido ke Toton ekatentis kaj ekrigardis ĉiudirekten por trovi kie ŝi estas. “Post iom da tempo, ” pludiris Oz, “tio tedis min, do mi fariĝis balonisto. ”
“Kio estas tio? ”demandis Doroteo.
“Persono kiu supreniras en balono ĉe cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon, ”li klarigis.
“Ho, ”ŝi diris; “mi scias. ”
“Nu, unu tagon mi supreniris en balono kaj la ŝnuroj interimplikiĝis tiel ke mi ne povis malsupreniri. Ĝi flugis super la nubojn, tiom alten ke aer fluo kaptis ĝin kaj forportis ĝin multajn, multajn kilometrojn. Dum tago kaj nokto mi veturis tra la aero, kaj e la mateno de la dua tago mi vekiĝis kaj trovis ke la balono flosas super nekonata bela lando.
“Ĝi surteriĝis iom post iom, kaj mi tute ne suferis pro ĝi. Sed mi trovis min inter fremda popolo, kiu, vidinte min veni el la nuboj, kredis ke mi estas granda Sorĉisto. Kompreneble, mi lasis ke ili kredu tion, ĉar ili timis min, kaj promesis fari kion ajn mi volas. ”
“Simple por amuzi min, kaj doni okupatecon al tiuj bonuloj, mi ordonis ke ili konstruu ĉi tiun Urbon, kaj mian palacon; kaj ili faris ĉion volonte kaj bone. Kaj mi ekpensis, ĉar la lando estis tiel verda kaj bela, ke mi nomos ĝin la Smeralda Urbo, kaj por ke la nomo pli bone taŭgu mi metis verdajn okulvitrojn sur ĉiujn personojn, tiel ke ili vidis ĉion verda. ”
“Sed ĉu ne estas ĉio ĉi tie verda? ”demandis Doroteo.
“Ne pli ol en ĉiu alia urbo, ”respondis Oz; “sed kiam vi surhavas verdajn okulvitrojn, nu kompreneble ĉio vidata aspektas verda. La Smeralda Urbo estis konstruita antaŭ tre multaj jaroj, ĉar mi estis junulo kiam la balono portis min ĉi tien, kaj mi estas tre maljuna viro nun. Sed mia popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la okuloj de tiom longe ke la plej multaj el ili kredas ke ĝi vere estas Smeralda Urbo, kaj certe ĝi ja estas bela loko, abundas juveloj kaj valoraj metaloj, kaj ĉio bona por feliĉigi onin. Mi ame regas la popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam ĉi tiu Palaco estis konstruita mi enfermas min kaj rifuzis vidi iun ajn el ili.