Читаем La Mirinda Sorĉisto de Oz полностью

“Mia avo estis tiutempe la Reĝo de la Flugantaj Simioj kiuj loĝis en la arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis ŝercojn pli ol bonan manĝon. Unu tagon, tuj antaŭ la geedziĝo, mia avo flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marŝantan apud la rivero. Li estis vestita per riĉa kostumo el palruĝa silko kaj purpura veluro, kaj mia avo decidis petoladi. Je lia ordono la bando malsupren flugis kaj kaptis Kelalan, portis lin per siaj brakoj ĝis ili estis is super la mezo de la rivero, kaj faligis lin en la akvon.

“Elnaĝu, bela knabo, ”kriis mia avo, “konstatu ĉu la akvo makulis viajn vestojn! ”Kelala estis tro saĝa por ne do li naĝis, kaj li neniel aplombis pro sia bona fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj naĝis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li ŝi trovis ke liaj silkaĵoj kaj veluraĵoj estis tute ruinigitaj de la rivero. ne naĝi, kaj li tute ne estis tro dolortita de sia bona fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj naĝis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li ŝi trovis ke liaj silkaĵoj kaj veluraĵoj estis tute ruinigitaj de la rivero.

“La princino tre koleris, kaj ŝi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Ŝi venigis ĉiujn Flugantajn Simiojn antaŭ sin, kaj ŝi diris unue ke iliaj flugiloj estu kunligitaj kaj ke ili estus traktitaj kiel ili traktis Kelalan, ili estus faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis, ĉar li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos ligitaj; kaj Kelala ankaŭ afable parolis favore pri ili; do Gajelet fine nuligis la punon, kondiĉe ke la Flugantaj Simioj por ĉiam plenumu trifoje la ordonojn de la posedanto de la Ora Ĉapo. Tiu Ĉapo estis farita kiel edziĝa donaco al Kelala, kaj laŭdire ĝi kostis al la princino duonon de ŝia regno. Kompreneble mia avo kaj ĉiuj aliaj Simioj tuj akceptis la postulon, kaj tial ni estas trifoje sklavoj de la posedantoj de la Ora Ĉapo, negrave kiu estas tiu posedanto. ”

“Kaj kio okazis al ili? ”demandis Doroteo, kiun tre interesis la rakonto.

“Ĉar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Ĉapo, ”respondis la Simio, “li la unua faris al ni siajn ordonojn. Ĉar lia novedzino ne toleris vidi nin, li vokis nin ĉiujn al si en la arbaro post la geedziĝo kaj ordonis ke ni ĉiam restu kie ŝi neniam revidos Flugantan Simion, kaj ni volonte obeis lin, ĉar ni ĉiuj timis ŝin. ”

“Neniun alian taskon ni devis fari ĝis la Oran Ĉapon akiris la manoj de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la Palpbrumojn, kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la Ora Ĉapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin. ” Dum la Simireĝo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaŭ ili. Ŝi miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al ŝi plaĉis ke la flugo finiĝis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaŭ la pordegon de la Urbo, la Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj post tio li for flugis rapide, sekvate de sia tuta bando.

“Ni tre bone veturis, ”diris la malgranda knabino.

“Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj, ”respondis la Leono. “Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Ĉapon! ”

Ĉapitro XV

Ili malmaskas Ozon, la Teruran

Tiam la kvar veturintoj marŝis al la granda pordego de la Smeralda Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado ĝin malfermis la sama Pordogardisto kiun ili antaŭe renkontis.

“Kion! Ĉu vi revenis? ”li demandis, surprizite.

“Ĉu vi ne vidas nin? ”demandis la Birdotimigilo.

“Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorĉistinon de la Okcidento. ”

“Ni ja vizitis ŝin, ”diris la Birdotimigilo.

“Kaj ŝi lasis vin foriri? ”demandis la viro, miroplene.

“Ŝi ne povis malpermesi, ĉar ŝi estas degeligita, ” klarigis la Birdotimigilo.

“Degeligita! Nu, jen tre plaĉa informo, ”diris la viro.

“Kiu degeligis ŝin? ”

“Doroteo, ”diris la Leono solene.

Перейти на страницу:

Похожие книги