Читаем La Mirinda Sorĉisto de Oz полностью

“Elprenu mian pajlon kaj disŝutu ĝin sur la malgrandan knabinon kaj la hundon kaj la leonon, ”li diris al la Hakisto, “tiel la abeloj ne povos piki ilin. ” Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kuŝis apud la Leono tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin. La abeloj venis kaj trovis pikebla nur la Hakiston, do ili flugis kontraŭ lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi la Hakiston. Kaj ĉar abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj rompiĝis, tiel finiĝis la nigraj abeloj, kaj ili kuŝis dise en densa amaso ĉirkaŭ la Hakisto, kvazaŭ amasetoj da fajnaj karberoj. Post tio Doroteo kaj la Leono stariĝis, kaj la knabino helpis la Stanan Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, ĝis li estis tiel bona kiel antaŭe. Do ili rekomencis sian marŝadon. La Fia Sorĉistino tiom koleris kiam ŝi vidis siajn nigrajn abelojn en amasetoj kvazaŭ fajnaj karberoj ke ŝi bategis la teron per piedo kaj distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio ŝi alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al ili akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj detruu ilin. La Palpbrumoj ne estis kuraĝa popolo, sed ili devis obei ordonojn; do ili marŝis ĝis ili proksimiĝis al Doroteo. Tiam la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timiĝis ke ili retrokuris kiel eble plej rapide. Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia Sorĉistino forte batis ilin per rimeno, kaj resendis ilin al ilia laboro, kaj post tio ŝi sidiĝis por pripensi kion sekve fari. Ŝi ne povis kompreni kiel fiaskis ĉiuj ŝiaj planoj por detrui la fremdulojn; sed ŝi estis potenca Sorĉistino, kiel ankaŭ fia sorĉistino, do ŝi baldaŭ faris decidon pri kion fari. Estis, en ŝia ŝranko, Ora Ĉapo, ĉirkaŭ kiu estis cirklo da diamantoj kaj rubenoj ĉirkaŭantaj ĝin. Tiu Ora Ĉapo havis ŝorĉokapablon. Kiu ajn posedis ĝin povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos ĉiun ordonon kiun la posedanto faros al ili. Sed neniu persono rajtis komandi tiujn strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam dufoje la Fia Sorĉistino estis uzinta la sorĉon de la Ĉapo. La unua fojo estis kiam ŝi sklavigis la Palpbrumojn por si, kaj postenigis sin kiel la regantinon de ilia lando. La Flugantaj Simioj helpis ŝin efektivigi tion. La dua fojo estis kiam ŝi batalis kontraŭ la Potencan Ozon mem, kaj forpelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj Simioj ankaŭ helpis ŝin efektivigi tion. Nur unu fojon pli ŝi povos uzi ĉi tiun Oran Ĉapon, kaj pro tio ŝi ne volis fari tion antaŭ ol eluzi ĉiujn siajn aliajn rimedojn. Sed nun ŝiaj ferocaj vulpoj kaj ŝiaj sovaĝaj korvoj kaj ŝiaj pikantaj abeloj mortis, kaj ŝiajn sklavojn fortimigis la Malkuraĝa Leono, kaj ŝi komprenis ke ekzistas nun nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj ŝiajn amikojn. Do la Fia Sorĉistino prenis la Oran Ĉapon el sia ŝranko kaj metis ĝin sur sian kapkapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo ŝi diris, malrapide,

“Ep-pe, pep-pe, kak-ke! ” Post tio ŝi staris per nur la dekstra piedo kaj diris,

“Hil-lo, hol-lo, hal-lo! ” Post tio ŝi staris per am-baŭ piedoj kaj ŝi laŭtavoĉe kriis,

“Ziz-zi, zuz-zi, zik! ” Nun la sorĉo komencis funkcii. La ĉielo senlumiĝis, kaj malaltatona zuma sono estis aŭdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj flugiloj; multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis el la senluma ĉielo montrante la Fian Sorĉistinon ĉirkaŭatan de amaso da simioj, el kiuj ĉiu havis paron da gigantaj kaj potencaj flugiloj sur siaj ŝultroj. Unu, multe pli granda ol la aliaj, ŝajne estis ilia estro. Li flugis apud la Sorĉistinon kaj diris,

“Vi alvokis nin la trian kaj lastan fojon. Kion vi ordonas? ”

“Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu ĉiujn escepte de la Leono, ”diris la Fia Sorĉistino.

“Portu tiun beston al mi, ĉar mi planas jungi lin kiel ĉevalon, kaj laborigi lin. ”

“Viaj ordonoj estos obeitaj, ”diris la estro; kaj post tio kun tre multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj for flugis al la loko kie marŝas Doroteo kaj ŝiaj amikoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги