Irinte Zamenhof al Mosko laŭ patra ordono por akceli siajn kuracistajn studojn, la destino volis, ke post du jaroj li devis reveni al sia naskiĝlando, ĉar la financaj rimedoj ne sufiĉis por vivtenadi sin en la rusa ĉefurbo. Sekve, li devis daŭrigi siajn studojn en la Varsovia Univcrsitato.
Tiel, en kontakto kun sia nacia kaj tbmilia medio, li scntis sin denove kaptita de intensa entuziasmo, kiu vckis eĉ pli impete la malnovan ideon krei la revitan lingvon, kiu frate servu por la uzado de ĉiuj popoloj sur la Tero. Tiam li konstatis, kc tio sendube reprezentis sian vivon, siajn revojn plej purajn kaj sian idealon plej perfektan!
Intertempe, laŭ saĝa agado kaj neklarigebla decido de la elkamiĝintaj spiritaj mentoroj, la patro de Zamenhof, timante la racian malckvilibron de la juna filo, jam detruis ĉiujn liajn kajerojn, manuskriptojn kaj notojn, kiuj ankoraŭ povus helpi lin en la rekonstruo aŭ restrukturigo de la planita lingvo.
Ramatis:
Car Ludoviko posedis tre bonan memoron, la detruo de liaj notkajeroj alportis al li avantaĝon, kiun nur poste oni povis taksi.La patro detruis multajn superfluajn aferojn, kiuj, poste reviziitaj, nur kaŭzus malfacilaĵojn al la juna studento por forigi erarojn kaj eviti la tenton de senutila utiligo. Krome, la neceso de Ludoviko mense rekonstrui la detruitajn verkojn, favoris la aperon de novaj rezonadoj kaj plej geniaj filologiaj malkovroj! Danke al sia bona memoro, li sukcesis rekonstrui plej precize multajn elementojn esencajn por sia laboro, ĉar kutime dum niaj rememorigoj, ni identigas la ĉefajn temojn de la pasinteco, dum la superfluaĵo restas forgesita en la cerba meandro.
Tiam li definitive sindonis al la forto de sia mesia idealo. Dum pli ol ses jaroj li izoliĝis de la publiko kaj sindediĉis al intensa laboro kaj evitis eĉ la plej necesajn sociajn rilatojn, la distraĵojn aŭ iujn ajn malŝparojn de utilaj horoj en eksteraj medioj. La detruo de liaj kajeroj deturnis lian atenton de multaj detaloj kaj senutilaj elementoj, kiuj tiel ne embarasis la laboron plenumitan dum la sekvaj ses jaroj.
Submetante sin al laciga laboro taksi la distordojn, malutilojn aŭ deformojn, kiujn la "teorio" de la lingvoj povus kaŭzi kiam aplikata en la praktika vivo de la mondo, li korektis, anstataŭis formulojn, alĝustigis kaj provis vortojn, komparante ilin laŭ ĉiuj eblaj tonoj de la homa voĉo.
Konsiderante tiun heroan sindediĉon, la Transmondo vibris pro ĝojo.
Emociiĝis la laboremaj kaj bonfaraj instancoj, kiuj senĉese inspiris la spiriton de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj oni faris fervorajn aŭgurojn por plej baldaŭa spirita feliĉo sur la Tero, danke al la benita donaco de internacia lingvo. Multaj ĝojaj manifestacioj okazis en la nukleoj, departementoj kaj institucioj de Esperanto situantaj en la Astrala mondo kaj ĉirkaŭaj al via terglobo. Danke al la persisto kaj gcnio de la juna Zamenhof, la homo fine posedis la dian parol-ligilon de frata kompreno, faciligante la vojon por la baldaŭa alveno de telepatio kiel ankaŭ por integriĝi al la Evangelio de Jesuo. Ĉar Esperanto estis tiel forte kaj saĝe strukturita, ĝia sukceso kaj integreco superis la antaŭvidojn mem de ĝiaj mentoroj de la Transmondo!
Ramatis:
Post la diplomiĝo, kiel 26-jara kuracisto, Zamenhof komencis sian misian profesion, necesan por sia vivtenado, ĉar intertempe li edziĝis kun Klara Zilbcrnik. Lia bopatro financis la eldonon de lia unua gramatiko esperantista, kun la dekses fundamentaj reguloj de la lingvo kaj kromc helpa vortaro kun ĉirkaŭ mil vortoj, la teksto de "Patro Nia" kaj kelkaj versoj.Ĉi-tiu homo tiel nobla kunigis al sia genio grandaniman koron, ĉar dum sia kuracista profesio ne postulis monon de la familianoj de pacientoj, kiuj mortis kaj ankaŭ de tiuj, kiujn li ne sukcesis kuraci aŭ liberigi de la sufero. Kvankam li estis eldonisto de siaj esperantistaj verkoj, li ĉiam rezignis siajn rajtojn asertante, ke "internacia lingvo ne bezonas posedanton, ĉar ĝi estas komuna propraĵo". Vere temis pri spirito je tre alta nivelo en la Spaco, ĉar Zamenhof, dum antaŭaj vivoj kaj en la plenumo de aliaj bonfaraj taskoj en la kampo lingva kaj filozofia, jam estis lasinta en via terglobo aliajn faskojn de lumo!