Ramatis:
Sendube Zamenhof estis genia spirito kapabla realigi sur la Tero iun ajn alian mision similan al tiu, kiu koncernis la aperon de Esperanto. Pro tio li sin dediĉis frue al la superaj celoj difinitaj de siaj spiritaj mentoroj! Estante ege observema, kvalito, kiu eĉ pliperfektiĝis sub la patra disciplino, I i baldaŭ konstatis, ke la ĉefaj malfacilaĵoj por frata parolkompreno inter la homoj, kuŝis precipe en la uzado de grandega vortaro daŭre kreskanta kaj ĉiam pli elĉerpiga.Tiam, dum la momentoj de liaj plej profundaj konsideroj, la spiritaj mentoroj povis inspiri al li la ideon profiti la afiksojn kaj transformi ilin en inicajn bazojn de neŭtrala lingvo, pli facile memorigeblajn, kiuj fariĝos fiksaj elementoj kaj dezirata garantio por la kreado de aliaj nepre necesaj vortoj.
Sufiĉe klarvida pro la kono de multenombraj malfacilaĵoj en la fremdaj lingvoj, kiujn li lernis kun sia patro, Zamenhof pene sindediĉis al la laboro, perceptante la laŭdindan kaj genian proceson por kontentige redukti la vastan kvanton da komunaj vortoj tro multe utiligitaj en ĉiu idiomo. Pristudante la afiksojn jam ekzistantajn en la ĉefaj parolataj lingvoj, li sukcesis tiam starigi la "afiksan sistemon", kiu estas unu el la plej valoraj gloroj de Esperanto, submentante ĝin al la disciplino de la dekses fundamentaj reguloj. Multfoje, dum siaj meditadoj, li povis observi, ke la angla lingvo jam prezentas apartan fiksan sistemon pere de certaj fundamentaj reguloj kaj tio helpis lin en la kunmeto de Esperanto, kio poste rezultis en ia simileco inter la reguloj de ambaŭ lingvoj.
Ramatis:
Preskaŭ dudekjara, Zamenhof ricevis entuziasman aprobon de siaj liceaj kolegoj prezentante sian projekton de helpa lingvo, kiun li nomis "nobla kaŭzo", certigante, ke temis pri longedaŭra kaj valora pliboniĝo por la homaro. Tamen, simile al tio kio kutime okazas al la homoj, kiuj sin oferas por la realigo de pli bona mondo, ankaŭ li baldaŭ restis sola kun siaj entuziasmoj kaj noblaj ideoj. Li ne nur suferis la sarkasmojn kaj la konsekvencojn de alies skeptikecoj, sed ankaŭ fortan kontraŭstaron de tiuj, kiuj nutris nekonfeseblajn interesojn en la konfuza kadro de sia patrujo. Multfoje li senkuraĝiĝis kaj nur la persista asisto de la Ĉielo, kiu superrigardis lian doman mision, malpermesis al li redukti siajn klopodojn kaj lasi sin deprimi antaŭ la granda skeptikeco kaj homa ironio. Preskaŭ la mondo devis rezigni pri ĉi-tiu grandioza lingva pliboniĝo, kiu, estonte, fariĝos unu el la plej fortaj ligiloj por la homa interfratiĝa revo!Krome, doloriga fakto devigis lin perdi sian ĝojan entuziasmon, ĝuste kiam li jam antaŭvidis la unuan esperantistan sukceson danke al sia fera volo. La patro de Zamenhof - kiu ankoraŭ trudis sian severan aŭtoritaton al la filo - sub la influo de aliaj pedagogoj kaj familiaj amikoj kaj pro timo, ke la juna dudekjara studento malsaniĝu pro troa laboro au mense perturbiĝu kompromitante siajn kuracistajn studojn, postulis la definitivan forlason de la temerara projekto elpensi neŭtralan internacian lingvon! La juna Ludoviko, kvankam konsideris, ke sia vera vivo-celo fundamente konsistis je tiu idealo, revita ek de la infan-aĝo, ankoraŭfoje montriĝis obeema pro sia karaktero honesta kaj humila. Li akceptis la patran devigon kaj
forlasis siajn notojn pri la neŭtrala lingvo, kiuj restis kelkatempe forgesitaj.
Ramatis:
Ofte, kio por vi signifas malhelpon aŭ senrajtan intervenon de I'destino por malfaciligi altajn celojn kaj idealojn, povas konsistigi krean elementon aŭ "sanktan fajron" de noblaj spiritaj realigoj, kiuj tiom helpas la homaron kaj feliĉigas la homojn. Dum la juna Zamenhof, en la laboro por atingi sian grandan idealon, estis rekuraĝigita, post siaj ĉiutagaj elreviĝoj, de la patrina dolĉeco, oni stimulis, pere de lia severa patro, liajn intelektajn kapablojn kaj tiel alĝustiĝis la praktikaj kaj nepre necesaj elementoj por firmigi la saĝon kaj logikon, kiuj ankoraŭ estas la plej valoraj garantioj por la sukceso de Esperanto.