Ramatis:
Ĉiuj homoj kiuj akceptas la fakton de la reenkarniĝo, kaj ne nur la spiritistoj, estas la plej selekte afmaj, ĉar en la certeco, ke la rasoj estas provizoraj kondiĉoj kaj la sama spirito povis aparteni al ĉiuj rasoj en antaŭaj vivoj, ili pli facile simpatias al la internacia lingvo. Ĉar Spiritismo estas reenkarniĝa doktrino kaj ĝiaj adeptoj estas pli dediĉitaj kaj objektivaj en sia agado favore al klara spiritualismo, ili tre multe afinas al Esperanto, lingvo por ĉiuj homoj el ĉiuj klasoj. Tiel kiel homo interesita pri sia spirita renoviĝo turnas siajn simpatiojn al la nobla kaj ama lingvaĵo de la Evangelio de Jesuo, kiu harmoniigas lin kun la plej altaj vibraj zonoj, same la persono kun universalaj sentoj renkontas en Esperanto la taŭgan mekanismon por sia nobla, emocia entuziasmo. Ĉio en la vivo submetiĝas al la konata leĝo de vibra responlo, kiu disciplinas la impulsan ritmon de simpatio aŭ antipatio, kiu manifestiĝas en la evoluaj vivrilatoj. Laŭ ĉi-tiu neperfortebla sidera leĝo, an la homoj amas sin per modela kor-inklino de reciproka spirita nutrado, aŭ ili malamas sin sub la agado de la propraj malboniĝantaj energioj. Ekzistas homoj, kiuj ekskluzive ŝatas lumon por doni ekspansion al sia interna ĝojo, dum aliaj preferas tenebron kiel ŝatatan medion por siaj emocioj.Dum kolibrio preferas sun-lumon por satiĝi je fiorparfumo, vesperto atendas malluman nokton por realigi siajn makabrajn bankedojn. Tiel okazas ankaŭ kun la homa lingvo: dum persono maldeca, diboĉa kaj volupta ŝatas vulgarajn esprimojn por montri sian perversan internan preferon, animoj edukitaj kaj spritemaj ne nur sentas abomenon pri maldeca anekdoto, malnobla babilado kaj senrespekta malico, sed ankaŭ preferas la uzadon de korekta kaj nobla lingvo. Dume ekzistas idiomoj similaj al filigranoj de sonora arto, kiuj lasas en la aero senton de supera poezio, aliaj nur prezentiĝas sub formo de kruda ĵargono, tipa de malsuperaj rasoj, kies konfuziĝo de kunpuŝiĝantaj vortoj plej aspektas kiel ŝtonetoj ĵetitaj en cementitajn kavernojn!
Pro tio Esperanto, kodigita por interpreti la homajn pensojn en harmonio kun altnivela universala ideo, estas lingvo elektita de la spiritistoj, kiuj ankaŭ revas pri pli bona mondo. Evidente ni aludas la "universalismajn" adeptojn de Spiritismo, kiuj konsideras la Trian Revelacion kiel dian renovigan fermenton aŭ eĉ kiel plibonigantan teknikon, sed neniam kiel sektan doktrinon transformitan en novan religian verukon sur la korpo de Kristo, kiu estas universala!
ZAMENHOF KAJ ESPERANTO.
(Klarigoj de Ramatis).
Ramatis:
Sufiĉas por vi iom pripensi por konstati, ke la spirito de Zamenhof reenkarniĝis sur la Tero ekzakte en la psikologia klimato plej favora al la alveno de Esperanto. En la epoko de lia naskiĝo, meze de la XIX-a jarcento, lia patrujo estis scenejo de tioma konfuziĝo de idiomoj, ke oni povus juĝi tiun landon veran praktikan eksperimenton de lingva internacieco. Krom multaj dialektoj parolataj en la malgranda Litovio, ne nur superregis tie kvar ĉefaj lingvoj inter si diferencaj, kiel ankaŭ estis diversaj la religiaj kredoj de ĝiaj enloĝantoj. Pro la agresema nekompreno eĉ inter la familioj, ĉar iliaj plej intimaj membroj tiom diverĝis rilate kredon kaj parolon, okazis sennombraj konfliktoj, kiuj incitis antikvajn malamojn kaj kulminis en sangaj luktoj. Temis pri eta stranga mondo nutrita per celoj kontraŭdiraj kaj suflĉe kapricaj, konsistanta el malmultaj homoj, kiuj malamis kaj batalis inter si, pro la fakto, ke ili ne sufiĉe alkonformiĝis pere de ia komuna nacia lingvo.Kreskis suspekto kaj disvastiĝis sarkasmo inter ĉiuj, ĉar se en sama lando, kun homoj el sama raso kaj kompreniĝantaj per sama idiomo, oni ne povas eviti konfliktojn kaj krimojn rezultantajn el malsama religia kredo, imagu kio okazis en Litovio en la epoko de la naskiĝo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiam tic ekzistis kvar ĉefaj lingvoj, kiuj nur servis por starigi antipatiojn kaj malordojn inter samlandanoj.