Ramatis:
La esperantistaj institucioj situantaj en la ĉefaj astralaj komunumoj ĉirkan via mondo, konkretigis sian idioman laboron tiamaniere, ke Esperanto posedu la spiritan inspiron de ĉiuj popoloj sen veki ian ajn rasan antipation. Konsiderante la estontan dekadencon de la eŭropa influo kaj la konstantan migradon de eŭropanoj al Ameriko, pligrandiĝas la demografiaj regionoj kaj oni plimulte praktikas la radikojn de lingvoj hispana, portugala kaj eĉ kelkajn derivaĵojn de la angla; tio en komercaj, sociaj kaj artaj rilatoj, kiel ankaŭ en la sfero de la pens-maniero pli emocia de la latin lingvo. Tiam, senprokraste, la fleksebleco, la riĉeco de esprimo kaj la belsoneco de la lingvoj latinidaj tre multe influos la aliajn landojn de la mondo, kiuj, iom post iom, akceptos iliajn allogajn fundamentojn. Jen la kialo de la granda zorgo de Zamenhof plifirmigi Esperanton surbaze de latinaj radikoj, kiuj estonte fariĝos ponto, ligilo kaj unuiga fermento de la kontinentoj, kiuj postvivos la katastrofon de la "fino de l'tempoj", kiam la elektitoj je la "dekstra flanko" de Kristo estos ankaŭ tiuj, kiuj jam inklinas por la interŝanĝo pere dc la universala idiomo.Ramatis:
La plej evidenta pruvo de la nobleco kaj pureeo de la inteneoj de Zamenhof, sen iaj ajn simpatioj aŭ personaj preferoj, konsistas en tio, ke kvankam superregas en Esperanto la latinaj radikoj, la bazoj de slava lingvo estas pli reduktitaj, malgraŭ la fakto, ke temas ĝuste pri lia lingvo.Ĉi-tiu lia sinteno, inspirita de la Ĉielo, estis vera konsekrado de lia laboro, ĉar kiu definis en la lingvo la regulojn kaj latinajn bazojn , nome "Zamenhof", estis slava kuracisto!
Li entute plenumis la mision, kiun li akeeptis en la Spaeo, kiam li ankoraŭ estis elkamiĝinta, devontigante sin forigi el la idiomo la radikojn de sia propra lingvo. Tiel li akiris la konfidon de la mondo pro sia nobla sinteno de rezigno, kiu dekomenee jam protektis lin kontraŭ la malieaj kritikoj de tiuj, kiuj povus juĝi lin partiano protektanta sian idiomon. Kiel ni jam diris antaŭe, malantaŭ ĉiuj aferoj kaj homaj agoj, ĉiam ekzistas forto, kiu eenzuras aŭ stimulas la homajn farojn, dekomenee donante al ili bonan aŭ malbonan senton, sukeeson aŭ frustracion. Kiam
nevidebla inspiro rilatas al spirito de rezigno, kiu deziras labori por alies bono, kiel en la kazo de Zamenhof, tiam la sukeeso kaj la gloro de la laboro ankaŭ definitive firmiĝas.
Pro tio la sublima aspekto de la misio de Jesuo, kiu kvankam hebre- origina, oferis sian vivon dum korŝira martiriĝo, por favori ĉiujn aliajn popolojn fremdajn al sia patrujo. Ankaŭ Zamenhof kapablis profiti ĉi-tiun dian inspiron kaj rezigni la lingvajn bazojn de sia patrujo kodigante Esperanton per la plimulto de latinaj radikoj jam akeeptitaj de aliaj popoloj. Laŭgrade kiel Esperanto disvastiĝos kaj la homoj ekkomprenos ĝian intemaeian mekanismon kaj ĝian latinan inican belecon, ankaŭ kreskos la dankemo por la slava raso, glora lulilo de tiu mirinda homo.
La mondo jam ne kaŝas sian admiron por la slava popolo en kies sino naskiĝis tiu, kiu elpensis la plej benitan parolmekanismon de kompreniĝo inter la homoj de bona volo.
Ramatis:
Kiel mi jam klarigis al vi en antaŭa verko, la proksima vertikaligo de la Tera akso provokos diversajn modifojn geologiajn kaj geografiajn en la terkrusto, kaŭzante moviĝon de la oeeanaj akvoj, kiuj, iom post iom, invados difinitajn marbordojn detruante tradieiajn plaĝojn.