Sub ĉi-tiu spirita teamo staras volo aŭ "rega penso", kiu kunordigas la fratan parol- celon de Esperanto en la sino de la Dia Menso, konsiderante ĝian gravecon kiel mesaĝon de internacia kompreno inter la Ter-loĝantoj. Estante supera al ĉiu ajn alia surtera lingvo, ekzistas en la parol-intimeco de Esperanto ia "psika fundamento", kiu kunordigas ĝian centran harmonion kaj ĝian inteman armaturon kiel fortikaj ŝtal-kolonoj subtenantaj plej diversajn fragmentojn de arkitekturaj stiloj. Troviĝas en Esperanto selektema kvalito simila al tio kio okazas en Homeopatio, kiam certaj malsanuloj montriĝas tre evidente selektemaj por ĝiaj infinitezimaj dozoj kaj tuj resaniĝas. Ĉi-tiu dispozicio de esperantista selektemo estas la kialo, pro kio ĝiaj studantoj kaj interpretantoj estas tiuj, kiuj sin elektas por kulturi la lingvon, kun la ĉefa motivo plejofta de psika simpatio kaj neceso de ilia spirita evoluo. Verdire, la homoj sindediĉas al nobla, frata kaj internacia idiomo ĝuste ĉar ili jam prezentas ian afinecon kun ĝia spirito de parola supereco destinita al kunfratiĝo inter la popoloj.
Tiel kiel la muzika sentebleco de rafinitaj aŭskultantoj instigas ilin al kulturado de la sonora kaj nobla stilo de la grandaj komponistoj, ankaŭ la spirita kvalito de Esperanto postulas, ke ĝiaj studantoj jam eliminis de la animo krudecon kaj egoismon, kiuj malhelpis la fratan repaciĝon inter ĉiuj estaĵoj.
Ramatis:
Oni devas konsideri tion kiel gravan psikologian faktoron, ĉar evidente homo kruela, fanatika kaj egoista ne harmonias kun la frata jugo de Esperanto, kiu estas vehiklo de internaciaj rilatoj kaj ne ekskluziva esprimo de patrujoj aŭ de izolitaj popoloj. Homoj sen inklino al solidareco kaj kunfratiĝo inter rasoj kaj popoloj kaj kiuj restas ligitaj al naciismaj ekstremismoj, ne malŝparus sian tempon en la kulturo de lingvo neŭtrala kaj internacia. Esperanto, lingvo, kiu distingiĝas per la esenco kaj simpleco, povas esti parolata klare kaj logike en la plej pompaj temploj de luksa religio, kiel en la plej humilaj spiritaj laboroj.Ĝia parol-esprimo povas esti facile uzata same inter nababoj, kiel en la kabano de malriĉa kamparano. Garantiata de la psika ligilo kun la spirita superrigardo de la ĉielo, Esperanto ne degeneras kiam parolata en lokoj forlasitaj, nek fariĝas bombasta sur la lipoj de kleruloj kaj potenculoj. Sufiĉas frata karaktero por ke ĝi tuj fariĝu utila kaj valora inter homoj animkoraj, ĉar ĝia intimeco gardas ion similan al la jarmila unueco de la Evangelio de Jesuo.
Ramatis
: La simileco inter la Evangelio kaj Esperanto devenas de la fakto, ke ankaŭ Esperanto estas parol-kodo preciza kaj egala por ĉiuj homoj.Ĝia kvalito estas esence am-esprima, ĉar selektema por personoj bonkarakteraj, kiuj simpatias kun movadoj universalaj. Ĝia mcsia mesaĝo estas super la orgojlaj rasaj baroj kaj troigaj patriotismoj. Temas pri mirinda multiplikanto de interfratiĝa parol-frekvenco inter ĉiuj popoloj de la Tero, kontribuante al mildigo de rasismaj sentoj pere de sama lingva kompreno.
Plie, oni malkovras ian similecon de Esperanto kun la Evangclio de Jesuo, ĉar temas pri frata lingvo adresita al la homaro, sed simpla, neŭtrala, facile lernebla, pura en la elparolo kaj ekzakta en la esprimo.
En ĝia intima esenco travidiĝas iom de la sufero, humileco kaj amemo de Zamenhof, kiu penetris ĝin per sia vera sankteco kaj fortigis ĝian spiritan unuecon. Kiam en via mondo konkretiĝos la feliĉa revo de unu popolo kaj unu lingvo, vi komprenos pli bone, ke Esperanto ne estas nur vehiklo de parolkompreno inter homoj spirite evoluintaj, sed vere filologia doktrino de universala selekto.
Ĉi-tiu kompreno ankoraŭ ne estas ĝenerala, ĉar la gusto kaj prefero por universala lingvo nur povas identigi animojn inklinajn al frata amo inter la homoj, ĉar tiranoj, egocentruloj kaj diktatoroj - kaj multaj ekzistas en via mondo - nur respektas kaj sindediĉas fanatike al naciismo de sia raso. Tial, ili rifuzas praktiki lingvon, kiu devigas al frata interkompreno ekster iliaj etmensaj interesoj kaj ekskluzivismo de patrujo kaj raso, aŭ ekster ilia surtera parencaro.
Sendube por ili estas eĉ peza tempo-perdo lerni lingvon, kies precipa funkcio estas instigi ilin favore al aliuloj. Ne estas fremda al vi, ke totalismaj registaroj de la Tero, drakonaj diktatoroj kaj malamikoj de spirita emancipiĝo, malpermesis la uzon de Esperanto en siaj landoj, kiel Hitlero en Germanujo kaj Stalino en Rusujo.