Ĉi-lastan oni povas atingi nur per elparolo de vokalo. Pro tio la konsonantoj, per si mem, ne signifas eksterigon de homa lingvo; ĉi-tiun oni atingas nur per trafa unuiĝo de konsonantoj kun vokaloj. La konsonantoj ne prezentas agrablajn tonojn sonorajn kaj flekseblajn, sed nur sekajn bruojn, sonojn sufokitajn kaj tranĉitajn, kiuj nur harmonias al agrabla sonmesaĝo, kiam ili estas taŭge apogitaj sur la simpleeo kaj flueco de vokaloj. Krome oni devas konsideri la diferencojn, kiuj ekzistas inter la diversaj konsonantoj.
Ramatis:
Ekzistas profunda diferenco de prononco, kombinado, spira alĝustigo aŭ grada tono inter K kaj M. Dum K formiĝas precipe en la gorĝo, laŭ guturala seka tono, vi povas sperti la elparolon tro nazalan de M, aŭ la anhelantan tonon de F. Estas do klare ke, dum la lingva proeeso de ĉiu popolo, pli granda kvanto da konsonantoj en la respektivaj grupoj, postulas ankaŭ pli aŭ malpli da konsumo de vitalaj energioj, variante laŭ la proporeio de ĉiu konsonanta grupiĝo kaj ankaŭ laŭ la postulo de fizionomiaj kaj lipaj movoj kaj fonetismaj karakterizoj.Estas tioma la influo de la supereeo de konsonantoj, ke dum laŭt-voĉa parolado super-ŝarĝita de konsonantoj, eĉ se farita de eminenta oratoro, ili provokas nepereepteblajn movojn kaj leĝerajn fizionomiajn tordiĝojn en kelkaj aŭskultantoj, ĉar ekzistas perfekta ligo kaj rilato inter la homaj orelo kaj lipoj. Ekzistas personoj, kiuj nur povas aŭskulti eertajn vortojn, frazojn aŭ melodiojn, movante la lipojn, kvazaŭ devige reproduktante per ili la viglan impulson de la aŭskultita vorto. Multaj ĉarlatanaj resanigistoj, magiistoj aŭ "miraklaj homoj", kiuj per siaj vortoj utiligas tiun sekreton, starigas paralizulojn, malstreĉas rigidajn muskolojn aŭ transformas senkuraĝulon en heroon.
La lingvo provokas sennombrajn energiajn movojn en la homa organismo, kvankam tion la ordinara homo ne perceptas.
Tio pravigas la specialan kaj apartan atenton, kiun la sideraj majstroj dediĉis al la fiziologia kaj etera problemo de la Esperanto-prononco, kiel ankaŭ al modifoj enkondukendaj por pli malpli granda kuniĝo de konsonantoj kombinitaj kun vokaloj. Per nia spirita vidado, ni notas eĉ kiam la litero H mem, tre multe aspiraciita de germanoj, produktas diferencajn energiajn modifojn se elparolita de hispano, kvazaŭ simile al G!
Tio pruvas sendube, ke por krei intemacian idiomon kiel Esperanton, la sideraj membroj devis pliprofundigi la studojn per ekstrema zorgo por kontroli ĉujn fiziologiajn modifojn, kiuj okazus en la fonetisma aparato de
LA SPIRITO DE ESPERANTO
(Klarigoj de Ramatis)
Ramatis:
Ni aludis la intiman esencon de Esperanto aŭ ĝian inteman faktoron, konsekvenco de spirita direkta agado, kiu de longa tempo disciplinas ĝin. En la konkretigo de Esperanto interferis multaj elkamiĝintaj animoj, kiuj estas agantaj en ĝia intimeco, laŭ metoda kaj harmonia plano, por doni al la Tero internacian idiomon logikan kaj definitivan.Ekzistis pro tio vera "spirita ligo", kiu donis al la lingvo unuecon kaj evoluan direkton, tiel kiel la molekula kohero de via fizika korpo dependas de la regado de via spirito.