LA MANTROJ KAJ LA LINGVO ESPERANTO
(Klarigoj de Ramatis)
Ramatis:
Sendube la "mantroj" tiel familiaraj al joganoj, estas sanktaj idiomaj elementoj, kiuj, pro la harmonio de silaboj aŭ literoj - kiam elparolataj en sia inica pureco - vekas en la psiko kaj en la fizika organismon de la homo, neordinaran energiismon kreante statojn de liberigo kaj spirita eŭforio. La mantraj vortoj posedas grandan ago-povon en la kampo eterastrala. Ili akcelas, harmoniigas aŭ plivastigas la funkciojn de la "ĉakroj" de la etera duoblaĵo ĉar, agante ĉe la perispirita surfaco ili helpas la akordigon de la spirito kun la manifestiĝoj de la fizika vivo kaj faciligas la korektan efikon de la penso sur la cerba sistemo.Ne gravas diri, ke Esperanto estas nur fonetika, ĉar ĝiaj vortoj estas ankaŭ belsonaj kombinadoj de literoj, kiuj sonas en pura kaj harmonia tono. Ĝi estas vibra parol-ensemblo, kiu postulas noblan homan inspiron kaj plej perfektan adaptadon de ideoj por reprodukti la interfratiĝajn dezirojn de la homa animo. Ĝi ne estas nur lingvo de momenta interpreto, sed mesaĝo de potenca spirita alproksimiĝo inter la homoj.
Tial ĝi posedas en sia intimeco ekstcrordinaran esoteran forton, kiun vi malfacile renkontus en la idiomo plej komplcksa aŭ en la plej severa religia lingvo. Oni eĉ ne povas alvoki la naturon de iu sankta lingvo uzata de templanoj aŭ inicitoj por starigi ĝin super Esperanton, ĉar ĉi-lasta ne limiĝas interpreti la dezirojn de religiaj grupoj aŭ de adeptoj de elektitaj spiritaj filozofioj, sed turnas sin senkondiĉe al la tuta homaro.
Ramatis
: Car lingvo kaj skribo de la popoloj strikte rilatas al ilia kulturo kaj spirita progreso, ne gravas scii ĉu iu aŭ alia lingvo estas mantra pro sia esotera profundeco aŭ ĉu ĝi ne estas tia, ĉar supraĵa aŭ nur fonetika. La Aztekoj posedis ordinarajn vortojn, kiuj estis eksterordinaraj mantroj, eĉ superaj al plej potencaj mantraj efikoj de la nuntempa esotera scienco. Sed tio ne dependis de la fakto, ke ilia lingvo estis pli esotera kaj malpli fonetika. La karaktero, la forto kaj la spirita tenereco de tiu popolo konsistigis la noblan fundamenton de ĝiaj vortoj, kiuj akiris potencon danke al trejnado por atingi superajn kvalitojn kaj al ama religiemo antaŭ la Kreinto de la Mondoj.Esperanto, kiel filologia doktrino destinita reveli la pensojn kaj sentimentojn de estonta homaro vibranta je amsento kaj plena de spirita paco, ankaŭ enigos en la idiomon la noblan mantran spiriton, kiu troviĝas kaŝita sub ĝia fonetika esprimo. Oni ne konstruas mantrojn laŭ scienca malvarmo nek laŭ esoteraj kapricoj de simplaj vort-adaptiĝoj, kiuj poste veku kaŝitajn aŭ spiritajn efikojn, ĉar ili povos ne agordi kun la animo de tiuj vortoj. Verdire estas la vortoj mem, kiuj konfirmiĝas pro sia elstara uzado
kaj tiel kreas mantrojn, ĉar transformiĝas en veraj parol-ŝlosiloj.
Tiam ĉi-lastaj kunvokas eterajn energiojn aŭ produktas protektantajn astralajn figurojn asociante ideojn, kiuj vekas psikajn fortojn en ĝiaj adeptoj kaj transformas la vortojn en potencajn mantrajn vekilojn. Cu vi jam pripensis la grandiozan mantron de la vorto "Kristo" penetrita de la memorinda sinofero de Jesuo el Nazareto? Kiam vi elparolos ĝin dum profunda meditado, ĉu hazarde vi sentas, ke via animo vibras en stato de kosma atendo dum la ĝojo kaj la espero kompletigas vian spiritan ĝuon? La kristanoj, kiuj lasis sin masakri cn la romiaj cirkoj, per la simpla eksklamacio "Ave Kristo" allogis fortojn tiel potencajn, ke multaj elkamiĝis anestiziitaj de tiuspeca energio.
Estante la lingvo parolata kaj skribita ĉefa faktoro, kiu ebligas al la homoj manifestadi inter si la inteligentan kulturon, sciencon kaj idealon, estas evidente, ke ju pli alta la progreso, des pli granda estas la koeficiento de esoteraj fortoj aperantaj en ilia lingvo.
Ekzistas kaŝita potenca forto en la vorto, kiu saĝe elparolata povas konstrui kiel ankaŭ detrui; ekzistas ankaŭ en la vorto ia muzikeco, kiu progresive aganta povas atingi la atoman intimecon de la materio kaj modifi ĝian internan koheron.