Ramatis:
Esperanto naskiĝis emancipita; la ĉefa instanco, kiu protektas kaj superrigardas ĝin sur la Tero ne estis starigita por liberigi ĝin de supozitaj denaskaj difektoj, sed precipe por eviti la superfluaĵojn, kiujn pro nescio, oni enkondukus eventuale en la lingvon. Ne temas pri lingvo laŭ la gusto de homaj kapricoj au simpatioj, sed gi aperis en via mondo kaj aktivas en la homaro kiel jam emancipita filologia evangelio kaj ne nur kiel ensemblo de vortoj konkurantaj kun la idioma malŝparemo jam ekzistanta inter la diversaj surteraj rasoj. Ĝi estas idiomo kohera kaj fundamente profunda, destinita al sankta celo unuigi la homojn per la parolo kaj pro tio ĝi meritas la plej altan respekton kaj religian amemon de ĉiuj estaĵoj.Ramatis:
Tiel ni esprimas nin, ĉar ĉiu religia agado precipe celas "religi" la kreitaĵojn al la superaj principoj. Esperanto sendube reflektas en sia vorta posedaĵo la plej sanajn inklinojn al religiemo, ĉar, krom sia naturo ekskluzive lingva, ĝi estas filologia doktrino tiel racia, ke ĝiaj vortoj povas esti akceptitaj kiel etikaj principoj, kiuj instigas la homojn al universala interfratiĝo.La principo pri Amo, imanenta en ĉiuj estaĵoj, identiĝas ankaŭ en Esperanto kiel karesema kaj religia vivopulsado, ĉar ĝia parol-mekanismo perfekte adaptiĝas al pensa diverseco de miliardoj da homoj, kiuj nuntempe konsistigas la surteran homaron.
Ĉi-tiu adaptiĝo, kiu en ĉiu ajn geografia latitudo de la planedo okazas pere de la sonora vibrado de unusola elparolo, identigas la saman fratan diapazonon kaj eliminas la emociajn barojn produktitajn de la diferencoj de lingvoj naciaj. La saman ĝojon, kiun komune sentas la homoj en fremda lando kiam aŭdas amikan kaj familian vorton en sia patra idiomo, donos Esperanto, kiu, per sia neŭtrala mekanismo parola, harmoniigas la plej kontraŭajn fizikajn figurojn kaj interpretas la pensojn de ĉiuj rasoj kaj popoloj. Nediskuteble, ĝi akcelas la spiritan kunfandiĝon inter la homoj, ĉar eliminas la reciprokan malkonfidon tre komunan inter fremduloj disigitaj per malsamaj idiomoj. Samtempe ĝi plivivigas la komunikeblecon kaj pliigas la reciprokan ĝojon. Eĉ se oni aldonos al Esperanto novajn vortojn, laŭ la evoluaj homaj postuloj, ĝi ne suferos misformojn ĉar, verdire, ĝi ne estas nova idiomo, sed sendube "idioma doktrino universala".
Ramatis:
Ni ne kredas je iuj ajn novaĵoj aŭ radikalaj modifoj de Esperanto.Ni apenaŭ imagas kelkajn elektojn de apartaj vortoj, kiuj prezentu pli bonan sonoran nuancon aŭ alteflugan ritmon en poezio aŭ scienca uzo ekskluziva de teknika terminologio. Sed ĉio tio estas aferoj jam pristuditaj en la Spaco, kiuj ne intervenos en la bazan kaj ĝeneralan mekanismon de la idiomo, kaj ankaŭ ne posedos la forton por modifi ĝiajn fundamentajn principojn jam sankciitajn de la komuna uzado.
Ramatis:
La rolo de Esperanto ne estas drakone forigi la diversajn idiomojn, kiuj kontentigas la necesojn de ĉiu raso aŭ popolo. Estonte, danke al iompostioma spirita perfektiĝo, la homoj faligos ĉiujn naciismajn barojn kaj vivos en distriktoj superrigardataj de unusola registaro kaj pro tio ili utiligos ununuran internacian lingvon, kiel okazas en Marso kaj en aliaj progresintaj planedoj. Sendube la destino de Esperanto estas fariĝi en la estonteco lingvo parolata de ĉiuj popoloj sur la Tero kaj pro tio neniu alia lingvo povos superi ĝin laŭ origino kaj disvastiĝo. Ĝi jam ricevis la necesan sankcion por sia estonte kompleta sukceso, kiel verdire determinis la Sideraj Mentoroj de la Tero.Ĝia prononco estas klara kaj doktrine akceptebla en ĉiuj geografiaj klimatoj kaj por ĉiuj psikologiaj karakteroj. Oni aldonu, ke ĝia elparolo estas nek tro malfermita, nek tro fermita kaj ĉi-tiu "mezvojo" sufiĉe faciligas la adaptiĝon de ĉiuj popoloj kaj rasoj al tiu agrabla mez-tono de la voĉo.
Esperanto ankoraŭ fariĝos absoluta leĝo inter ĉiuj surteraj popoloj kaj definitiva normo en ĉiuj mondo-partoj. Ĝi rememoras la sanktan lingvon, ekskluzivan de la sacerdotoj, kiuj praktikas ĝin dum siaj religiaj ritoj, en ĉiuj landoj, sen ke ĝi misformiĝu kaj estu rifuzita.