Ĝiaj reguloj kaj ĝiaj radikoj fiksaj, idiomaj kaj simplaj antaŭ-anoncas ankaŭ la spiritan simplecon de la estonta vivo de la terloĝanto. Neniu alia lingvo, tiel precize kaj sen deformiĝoj, povos plenumi la postulon de sama fonetika elparolo en iu ajn medio de la homaj rilatoj. La klara efiko de ĝiaj finaĵoj, kiuj indikas ĉu la vorto estas substantivo, adjektivo aŭ verbo en siaj tri tempoj, igas Esperanton lingvo ideala por kontentigi la ampleksajn rilatojn kaj psikologiajn postulojn daŭre kreskantajn sur la Tero. La neevitebla proceso de telcpatia interkompreno - kiu estonte estos natura konsekvenco de la homa evoluo kaj de pli granda afineco inter la homoj - konsideras la ŝparemon de Esperanto-vortoj kiel veran preparan kurson.
Tiel, dum oni pretendas krei internaciajn lingvojn superŝarĝitajn de vortoj, mense elĉerpigajn pro la memorigo de tiom da terminoj, la bazo de Esperanto saĝe konsistas el ĉirkaŭ mil vortoj facilaj kaj adapteblaj al la mult-flanka moderna pens- maniero. Ili ne bezonas helpon de fremdaj idiomoj kun posta sekvo dc superflaĵoj aŭ enkonduko de malsimpatiaj ncologismoj.
Kvankam, por kontentigi la teknikan aŭ sciencan terminologion, oni aldonu al Esperanto novajn vortojn, kiuj meritas sian anekson al la idiomo, ili ne ĝenos ĝian ĉefan funkcion, ĉar ili ne influos ĝiajn bazojn kaj neŝanĝeblajn regulojn absolute imunajn al vorta saturado.
Cetere tio estus ne-evitebla en iu ajn internacia idiomo, kies komenca bazo jam konsistus el pli ol 12.000 vortoj, survoje al sama saturado de la komplikaj Iingvoj. La nuntempe homa tendenco estas la sintezo kaj sekve la malpliigo de ekster-temaj oratoraĵoj por utiligi nur vort-ŝlosilojn facile kompreneblajn pro la asociiĝo de ideoj kaj pro la telepatia adaptiĝo ĉiam pli konfirmita de la parol-tradicio.
Ramatis:
La komplikeco kaj dinamismo de la surtera vivo en la nuna XX-a jarcento ebligas al vi sperti dum kvin jaroj, tion kion viaj prapatroj ne povis travivi dum jarcento. Tio devigas nin redukti kaj elimini de la homa lingvo ĉion, kio estu malpli grava kaj facile subkomprenebla utiligante mallongigojn kaj "vort-ŝlosilojn", kiuj esprimu multajn ideojn sen limigi aŭ oferi ilin en iaspeca buŝa stenografio. Kvankam reduktinte la vortokvanton, oni ne perdas la abundon de ideoj kiuj, per tiu sistemo fariĝas resumitaj en la parolo kaj skribo. Kiel banalan ekzemplon, vi vidas ĉiumomente la disvastigadon en via socio de la kutimo mallongigi la titolojn de publikaj departementoj, registaraj instancoj kaj komerc-industriaj entreprenoj, jam uzante nur unu siglon aŭ ŝlosilon konsistantan el la ĉefaj literoj de kompanio aŭ administra fako.Tiuj mallongigoj ne nur evitas malŝparon de vortoj kaj tempo-perdon en longaj priskriboj, sed evoluas la menson survoje al telepatio, ĉar la ekzakta ideo de iu esprimo estas konfirmita de la asociiĝo de aliaj suplementaj ideoj.
Ramatis:
Kiam oni prononcas tiujn mallongigojn aŭ parolkonvenciojn okazas telepatia vekiĝo kaj tiam la ideoj rapide asociigas sen neceso utiligi multajn vortojn por esprimi kion oni deziras. Difinitaj ĵargonaj vortoj, kiuj poste oficialiĝis en la vortaroj, nur estas pitoreskaj kaj gajaj interpretoj aŭ eĉ sintezaj rimedoj, kiuj anstataŭas longajn kaj komplikajn esprimojn por kompletigi kolekton da ideoj kiuj, per unusola originala vorto, povas difini la tutan intencon.Ramatis:
Evidente, se iom post iom reduktiĝas la kvanto da vortoj por esprimi multajn pensojn, tio dependas de la fakto, ke la nuntempa homo facile kaj inteligente komprenas, pere de tiuj mallongigoj aŭ sintezaj parol-ŝlosiloj, tion, kio antaŭe postulis longan transsendon parolan kaj skriban. Tion ni ŝuldas al natura intuicia sentemo telepatia de la homaro atom-jarcenta, kies mensa disvolviĝo, sub Ia influo de metodoj dc la moderna pedagogio, j am sukcese anstataŭis la malnovan proceson parkerigi kaj elĉerpe ripeti grandan vorto-kvanton.Pro tio la homa vortaro inklinas malgrandiĝi laŭ kvanto por gajni laŭ kvalito, riĉiĝante per tiu bonefika proceso, kiu starigas interesajn parol-kodojn. Ĉi-lastaj pli bone kontentigas la senĉesan evoluan dinamismon de la moderna vivo anstataŭ postuli, por la penso-transsendo, ĉiam pli grandan vortokvanton, kio kondukus la surteran lingvon al neevitebla saturado kaj konfuzo.