Eĉ se la homaro adoptus, kiel universalan vehiklon de la vorto nacian lingvon, prenitan de la plej evoluinta planeda raso, ankoraŭ estus necese, ke ĉiuj popoloj spontanee akceptu idiomon fremdan al sia patrujo, obeeme lasante sin submeti al eksterlanda parol-jugo, kio estas ne cbla en via mondo! Krome, por ne vundi la patriotajn dignojn, la dezirata neŭtrala lingvo devus esti konstruita per iom da vortoj de ĉiu popolo aŭ de la diversaj ekzistantaj lingvoj, por tiam fariĝi parol-mekanismo adaptita al la intemacia gusto. Sed multaj jarcentoj estus necesaj por ke ĉi-tiu duba kaj heterogena "kuiraĵo" transformiĝu en la revitan akordon por la tuta homaro. Estos tre malfacila la sukceso de idiomo, produkto de ekstravaganca ideo miksi manplenon da vortoj de ĉiu popolo por formi "parol-koktelon", kiu kontentigu ĉiujn rasajn bezonojn kaj krome posedu tian filologian kemiaĵon, kiu evitu praktiki ian ajn nacian malrespekton por alia raso. Konsiderante la batalemon de homoj kaj nacioj, kiuj kolizias pro vantemo, ambicio, orgojlo, kaprico kaj stultaj naciismoj, vi povas taksi kiom malfacile estus harmoniigi tiom da pensuloj kaj patriotoj, tiel ekscite naciistaj kaj neniam universalistaj, por ke ili interkonsentu akcepti la ekskluzivan uzadon de fremda idiomo, nur ĉar ĝi posedas iom da vortoj de ilia propra lingvo. Jen, kial la lingvo Esperanto estas la plej preferata kaj praktikata de tiuj, kiuj jam eksperimentas la unuajn paŝojn survoje al al tutmonda kunfratiĝo kaj spirita alproksimiĝo. Ĝi afinas precipe kun homoj, kiuj kvankam religiaj aŭ ne, estas malinklinaj al izolaj rasismoj, naciismoj kaj patriotismoj. La neŭtrala karaktero de Esperanto kaj la manko en ĝi de rasismaj kaj naciismaj principoj, igas ĝin ne ofenda por la patriotaj sentoj de la popoloj. Fakte, ĝi ne nur estas originala internacia lingvo konsistanta el selektitaj vortoj de la ĉefaj plej gravaj lingvoj, sed ĝi baziĝas sur la idiomaj radikoj, el kiuj ĝuste originis ĉiuj lingvoj de la mondo. La precipaj radikoj de Esperanto devenas de la hindoeŭropa trunko, malavara nesto de ĉiuj plej signifaj lingvoj, kiuj tiel konsistigas la idioman fonton aŭ la primitivajn bazojn, kiuj utilas al Esperanto.
Ramatis:
Latino, krom deveni de lingvo-trunko komuna al arjaj idiomoj, aperas kiel ĉefa rilat-vehiklo inter la kelta kaj la greka en afineco kun la aktuala civilizacio, ĉar ankaŭ ĉi-tiu originas de la primitivaj blankaj popolgrupoj de Azio kaj Eŭropo, kiuj formis la hindo-ĝermanan aŭ hindo-eŭropan familion. Jen kial Zamenhof ricevis de la ĉielo la mision plifirmigi la internaciajn bazojn de Esperanto sur du trionoj da latinaj radikoj, triono da ĝermanaj kaj la resto sur aliaj jam agnoskitaj lingvoj. Tiel ankaŭ la kleruloj, idoj de tiuj arjanoj, kiuj principe estis la posedantoj de la nobla kaj sankta lingvo sanskrita, daŭrigos interesiĝi pri Esperanto kun la celo, ke ĝi fariĝu la frata internacia idiomo de la tria jarmilo, sukcese identigante la saman spiritan sopiron de la tuta homaro.Ramatis:
Laŭ la sama pens-maniero, ni kredas ke ne estus pravigebla la uzo de bovo-ĉaro sur la asfaltitaj ŝoseoj de la XXa jarcento, tio estas cn epoko kie regas la uzo de rapida aŭtomobilo, kiu pli bone kontentigas la postulojn de transporto en la grandurboj. Cetere estas tre peniga la lernado de latino kaj malfacila la asimilado de ĝia komplika gramatiko plenplena de reguloj. Kvankam latino sukcesis kaj servis la homaron dum la pasinteco, nuntempe ĝiaj vortoj ne bone taŭgas por esprimi la avangardajn, dinamikajn kaj tute novajn ideojn, kiuj ĝermis en la XX-a jarcento kiel efiko de la scienca, arta kaj filozofia progreso de via mondo. Uzante pitoreskan esprimon, ni diros, ke latina lingvo bezonus esti "brosita", refandita kaj plastigita por tiam fariĝi fleksebla mekanismo, rapida en la prononco kaj tre ekzakta en la skriba kaj parola sinkroneco, ĉar en sia origina formo, ĝi prokrastus la interpretadon de la kreskanta multobleco de pensoj dum la atoma erao. Sed supozante ĉi-tiun reformon realigebla, latino fariĝus stranga, deformita kaj veruk-hava, postulante apartajn studojn kun la celo determini la motivojn de la neoportunaj modifoj en ĝin enkondukitaj, multaj el kiuj estus eĉ nekonvenaj por la lingvo.