Sendube, ankoraŭ aperos aliaj klopodoj por kunmeti iun novan internacian idiomon, eble kiel frukton de nekaŝebla naciismo, en kiu superregu la vortoj apartenantaj al la nacieco aŭ simpatio de ĝiaj aŭtoroj, eĉ klopodante superi la logikecon de la Esperanto-radikoj. Ĉiam ekzistos adeptoj por novaj lingvoj aŭ idiomaj provoj kun celo intemacia. Tamen, pro la kreskanta progreso kaj senĉesa disvastigo de Esperanto, jam sufiĉe favorata pro la facileco ofer-donita al eĉ la plej simpla popolo lerni ĝin en kelkaj monatoj, tiuj lingvaj movadoj kristaliĝos en formo de dialektoj, kvankam kun vidcblaj intencoj de mtemacieco. Ili povos kontentigi kelkajn inicajn grupojn kaj ankaŭ altiri la simpation de kelkaj studemaj popoloj, sed estos ankoraŭ nesufiĉaj por plenumi la multflankajn postulojn de ĉiuj popoloj sur la Tero.
Ramatis:
Tion konsiderante, sanskrito estus la idiomo plej taŭga, ĉar krom esti konata de pli ol 2.500 jaroj kaj ankoraŭ konservita en la sanktaj hinduaj skriboj, ĝi venas de la azia branĉo de la arjaj lingvoj.Temas pri la antikva sankta lingvo de la bramanoj, kiu du mil jaroj antaŭ Kristo, servis al la vedoj kaj de kiu devenis la cigana, la palia, la hindustana kaj multaj dialektoj kaj lingvoj ankoraŭ nuntempe parolataj.
Koncerne la atlantan lingvon, memoru, ke Atlantido situis trans la Herkulaj kolonoj, post la legendaj "oraj pordegoj", el kies civilizacio ankoraŭ ekzistis restaĵoj inter la egiptoj, aztekoj, inkaoj kaj en la atika regiono. Kvankam la atlantida estis tre grava popolo en la pasinteco, dum la lastaj tempoj dc sia ekzisto gi multe degenerigis sian idiomon pro sia morala kaj kultura dekadenco. Sendube la lingvo reflektas la moralan, mensan kaj spiritan statojn de la kolektiva animo kaj pro tio ĝi dekadencas kiam la popoloj aŭ la rasoj, kiuj parolas ĝin, degeneras.
Sekve, la restarigo de atlanta lingvo implikus la konjugadon de idiomaj valoroj, kiuj jam dekadencis kaj eksmodiĝis, ĉar nekapablaj respeguli la mensan kaj psikologian etoson de la modernaj popoloj.
La homo de la XX-a jarcento bezonas pli kaj pli lingvon, kiu povu interpreti fidinde kaj vort-sinteze lian nuntempan pli rapidan pens-manieron.
Tiu lingvo devas esti iaspeca panorama parol-rimedo, kiu grupigu grandan ideo- kvanton per reduktitaj grafikaj aŭ sonoraj esprimoj.
La vortaro de la atlanta lingvo, kvankam pasintece servis al popolo kun certa spirita kaj mensa progreso, estas nesufiĉa por plenumi la abundon da ideoj kaj kvalitoj de la modernaj pensmanieroj. Kiel kruda ekzemplo, imagu homon, kiu riftizas aviadilon por fotografi la panoramon de iu regiono, preferante supren grimpi tegmentojn de domoj, po-parte penadi kaj poste kunmeti la ĝeneralan bildon. Esperanto, en la nuna jarcento, estas kiel flug-maŝino je la servo de popola interŝanĝo: rapida, fleksebla kaj facila. Temas pri parol-mekanismo, kiu sukcese kontentigas la mensan dinamikon de la moderna homaro. Ĝi evitas al la homo tro grandan nombron da vortoj por registri ĉiun ideon kaj fakton, ĉar gi ampleksas multajn heterogenajn pensojn per inteligentaj vort-ŝlosiloj.
Ramatis:
En la XX-a jarcento, la penso-rapideco de la homaro multe superas ĝian kapablon utiligi ĉiujn necesajn vortojn por esprimi ĉiujn pensitajn ideojn. La sukceso de internacia idiomo ne dependas de la cbleco posedi specifan kaj taŭgan vorton por esprimi ĉiun ideon naskiĝintan en la cerbo, kio fakte garantias la sukceson de iu ajn intemacia lingvo, sed de la uzo de afiksoj adaptitaj al la fundamentaj radikoj de lingvo simpla kaj fleksebla kiel Esperanto, kiu pli bone solvas la kreskantan rapidecon de la pensado de la modema homo.Konforme al la simbolismo de la atoma jarcento, Esperanto estas efektive la lingvo, kiu plej bone adaptiĝas al la vivo de via homaro.