La disvolviĝo de la homa menso survoje al telepatio, efektive pruviĝas en tiu limigo de mult-vorteco aŭ de troa babilado, ĉar la homo jam perceptis, ke la kreanta menso pli bone evoluas en la silento de l'animo.
Fakte, proporcie kiel reduktiĝas la mensa tumulto, tipa de agoj koleraj kaj nekontentaj de la komuna homo, reduktigas ankaŭ la vorto-kvanto, kiun li bezonas por sin esprimi kaj sekve li fariĝas malpli superflua kaj pli ekzakta. Tiam, antaŭ ol paroli, li pripensos kaj meditos kaj nur prezentos sinteze la konkludojn, mense ellaboritajn, utiligante minimuman kvanton da vortoj por esti komprenata.
Ne estos por vi malfacile konstati, ke la malsuperaj rasoj aŭ la popoloj karaktere plej malfortaj, estas la plej babilemaj kaj petolemaj en la parolo. Eĉ la virinoj, kun granda parol-aktiveco, kiam akiras pli sagacan klerecon kaj psikologian disvolvigon, limigas la kutiman malŝparemon de vortoj kaj farigas plej ekvilibraj en sia parol- maniero. En la kolektivaj domaĉoj kaj barak-urboj svarmas homoj instinktaj, senbridaj kaj koleremaj, kies krianta babilado kaj kutima disputemo pruvas kion ni ĵus diris. En la tragedioj de antikva teatro la gestadoj kaj tondraj krioj estis artaj fundamentoj dum ĝiaj aktoroj sin dediĉis al interŝanĝo de senbridaj vortoj.
Ili troigis siajn grimacojn, ĉar nur tiel ili povus kortuŝi publikon ankoraŭ ne maturan por spirita kompreno. Kontraŭe, por la nuntempaj artistoj sufiĉas rapida brilo de l'rigardo aŭ ne perceptebla fizionomia gesto por reliefigi de ekstere la naturon de sia interna penso.
Kelkfoje la simpla rigardo de heroino de moderna teatro enhavas interpreton de sufer-poemo, facile komprenebla por la psika sagaco de inteligenta publiko XX- jarcenta, evitante la torenton da kverelemaj vortoj iam devigaj por esprimi pli fortajn sentojn kaj pasiojn.
Ramatis:
Konvenas, ke vi ne alvenu al tro ekstremaj konkludoj, ĉar se tiel estus, mutuloj fariĝus la plej saĝaj en la mondo. Pro tio, sen ke vi devu konkludi, ke ĉiuj lakonaj homoj estas intelekte superaj, tamen ne forgesu ke, ĝenerale, saĝuloj estas vort-ŝparemaj.Pro tio la joganoj kaj orientaj majstroj, kiuj jam sukcesis regi la formojn de la materia mondo kaj kapablas vibradi kun la "Kosma Konscienco" de la Kreinto, ĉar ili jam venkis la "Majan" (Granda Iluzio), estas ŝparemaj en sia parolo kaj ne homoj kriemaj aŭ malavaraj pri vortoj.
Ili estas avaraj tiel pri vortoj kiel pri gestoj, ĉar ili vivas laŭ periodaj votoj de silento en kies stato de mensa sereneco ili vekas la potencajn internajn fortojn de la spirito, por pli poste fariĝi sublimaj instruantoj de homoj kaj gvidantoj de disĉiploj serĉantaj la veron.
Ili parolas per unusilabaj vortoj kaj estas pli bone komprenataj pere de klara kaj esprim-plena rigardo. Ili rememoras al ni Jesuon, kiu fikse rigardis serene siajn kontraŭdirantojn kaj ekzekutistojn, dume liaj plej sublimaj kaj eternaj instruoj postlasitaj al la homaro resumiĝis je duon-dekduo da vortoj, kiel la dia maksimo "Amu la proksimulon kiel vin mem". Tiuj orientaj progresemaj mensoj, per sia majesta silento, konfirmas al ni ke, laŭgrade kiel la spirito evoluas al superaj statoj, gi reduktas sian ekscesan esprim-manieron, ĉar adoptante "ĝustan pensadon" sin dediĉas ankaŭ al "ĝusta paroladon".
La pripensado kaj meditado antaŭ ol paroli, sufiĉe laŭdataj per la malnova proverbo "La silento estas oro", demonstras progreson, ĉar ju pli la homaro spirite evoluas, des pli ĝi pensas kaj malpli parolas. Laŭgrade kiel la homo spirite perfektiĝas, ankaŭ seninteresiĝas pri la mondo de l'formoj kaj de ĝiaj eksteraj rilatoj, ĉar li vivas pli intime kun la spirita esenco de la Kreinto.
Tiam lia lingvo fariĝas ĉiam pli resumita kaj sinteza por servi al la interkompreno de personoj pli pripensemaj kaj introspektaj. Sendube do, nur Esperanto kun sia kvalita vortaro modera, sed profunde adaptebla en ĝia uzado kaj idioma mekanismo, povos efektive kontentigi tiun senĉesan psikologian kaj evoluan postulon de la surtera homaro en la senco ke, multobligante la pensojn, oni devas ankaŭ redukti la vortokvanton.