Por kunmeti universalan lingvon, la logiko sugestas, ke ĝi estu eŭfonia, simpla kaj gramatike facila kun elektita kvanto da vortoj perfekte internaciaj laŭ prononco kaj skribo. Sendube estas ankoraŭ Esperanto la nura idiomo kapabla plenumi tiajn postulojn, ĉar krom esti klara en sia vorta kunmetiĝo, facile lemebla kaj simpla laŭ prononco kaj ortografio, ĝi estas absolute neŭtrala laŭ sia idioma origino.
Ramatis:
Kvankam la abato Schleyer, kreinto de "Volapuk" pretendis doni al ĝi universalan aŭ internacian aspekton, ne sukcesis pro la fakto, ke li ne kapablis igi ĝin idiomo facila kaj komprenebla por ĉiuj popoloj, precipe por tiuj malpli kleraj. "Volapuk", krom ne oferi ŝancon de rapida lernado kiel Esperanto, ne posedis la kvaliton de simpleco. Por certaj tipoj de rasoj kaj ilia parol-maniero, "Volapuk" estis malfacile lernebla pro sia kompleksa vortaro de reduktitaj vortoj. Kontraŭe Esperanto, simile al la Evangelio de Jesuo, doktrino de sento kaj universala aplikado, estas tre facile lernebla, ĉar, estante limigita al siaj 16 reguloj, ne prezentas la problemon de esceptoj nek de gramatikaj malregulecoj. Temas pri tre klara idiomo estonte uzata de milionoj da homoj kun rudimenta klereco, por kiuj sufiĉos apenaŭ iom da saĝo kaj mensa kunlaboro.Pro la fakto, ke ĉiu litero de Esperanto ekzakte korespondas al unu sono kaj ĉi- lasta kongruas kun ĉiu skribita litero, tiu lingvo evitas la kompleksan laboron eldoni prononc-vortaron. Tion oni jam faris por multaj lingvoj plej uzataj, sed ili postulas, ke oni elparolu difinitajn grupojn de silaboj en maniero tre malsama ol ties legado au skribado. La radikoj, kiuj konsistigas la spinon de Esperanto, havas internacian karakteron kaj identiĝas kun ĉiuj ĉefaj lingvoj de la mondo.
Por la lernado de Esperanto eĉ ne necesas koni aliajn lingvojn vivantajn au mortintajn, ĉar gi estas idiomo neŭtrala, emancipita kaj fleksebla. Ĝi estas idiomo ideala por kontentigi la parolajn postulojn de la moderna homo kiu, proporcie al plimultigo de siaj pensoj, malfacile povas traduki ilin per la kompleksaj surteraj lingvoj kiuj, malgraŭ la kvanto de siaj vortoj, ne posedas la mirindan kvaliton de la parola sintezo de Esperanto. Tiu lingvo ludos gravan rolon dum la venonta jarmilo, kiel baza lingvo de ĉiuj lernejoj kaj popoloj. Estonte ĝi fariĝos definitiva parol- vehiklo por la psika kaj emocia kompreno inter la homoj, kiel jam antaŭvidite de la ĉielo. Nuntempe ĝi signifas la antaŭ-preparon de la vera lingvo de la terloĝanto kiu, estonte, laŭ antauvido de la mondaj mentoroj, facile praktikos la telepatian interŝanĝon, kiel kronon de ĉiuj lingvaj eksperimentadoj.
Ramatis:
La esperantistaj mentoroj de la plej gravaj astralaj komunumoj estas intime ligitaj al la diversaj surteraj rasoj kaj kunlaboras kun la enkarniĝintoj por la enkonduko de la idiomo de la estonta terloĝanto.Kvankam oni entreprenas surtere aliajn laŭdindajn samspecajn klopodojn, aI ili mankas la intima unueco per kiu la cielo sigelis Esperanton kiel lingvon por definitiva uzado sur la Tero. Eĉ se tiuj provoj devas esti akceptitaj kiel laŭdindaj projektoj de homa interfratiĝo, oni devas konsideri ke, kelkfoje, ili nur respegulas timidajn sintenojn de kelkaj homaj grupoj ankoraŭ ne kapablaj realigi definitivan programon adresitan al la tuta homaro.
La spiritaj aŭtoritatoj respondecaj pri la apero de Esperanto, klarigas, ke la internaciaj idiomoj, kies disvastiĝo sur la Tero frakasis, reprezentas respektindajn prov-balonojn konstruitajn de animoj dignaj kaj inspiritaj de laŭdindaj sentoj de frateco. Kompreneble ili sentis sin tuŝitaj de la voĉo de la Ĉielo, kiu senĉese laboras por la unuigo de la homaro, kiu plej rapide spirite progresos, kiam ĝi sukcesos utiligi unusolan lingvon.