Sed kiom da jarmiloj estis necesaj por ke la mirindaj sideraj teknikistoj en la pratempo povu plani kaj krei tiujn manojn! Kiom da sideraj dcpartementoj laboris sub la karesa rigardo de miloj da spiritoj ligitaj al la Dia Menso, nur por ke la terloganto profitu nuntempe de la benoj de ĉi-tiuj valoraj manoj! Kiel konsekvenco, vi povas taksi la malfacilan genezon de internacia lingvo kiel Esperanto, kiu estis celo de plej sindonaj zorgoj kaj klopodoj de la sidera plano por ke, atinginte la XX-an jarcenton, vi posedu la necesajn voĉ-kordojn por sukcese artikulacii ĝin! Oni aldonu ankoraŭ, ke Esperanto, krom sia fonetika simpleco, estas idiomo, kiu enhavas la inican mesaĝon de universala amo. Pro tio ĝi devas intensigi la harmonion de rilatoj kaj pacaj komprenoj inter la terloĝantoj same kiel la Evangelio, per la spirita interna vojo, kaj ankaŭ plenumi 1a mision veki la spiritan homon por la revelacio de lia anĝela konscienco.
Same kiel estis necesaj multaj jarmiloj por ke rigida naĝilo de fiŝo atingu la admirindan esprimon de homaj manoj, estis ankaŭ necesa longa tempo por ke la unuaj krioj artikulaciitaj de la kavernaj primatoj, estu disvolvitaj kaj transformitaj en la mirindan parol-organon, kiu nuntempe fleksiĝas laŭ la muzikeco kaj ĝusteco de Esperanto. Sendube, nur nun la tcrano prezentas en sia fonetisma aparato la taŭgajn kondiĉojn por adaptiĝi al la lingvo Esperanto, kiu reprezentas unu el la plej avangardaj filologiaj konkeroj celanta fratecon kaj intemacian kompreniĝon.
Kvankam Esperanto estas simpla idiomo, la ter-loĝanto ne povus lemi ĝin subite, sen antaŭe kapabli facile artikulacii siajn voĉajn kordojn lerte reguligante ilin laŭ sia pulma spirado. Esperanto estas la genia kupolo de grandioza lingva konstruaĵo de kompreno inter la tuta homaro. Ĝia fundamento estis starigita antaŭ nenombreblaj jarmiloj, kiam la troglodito heroe strebis por artikulacii la unuan originalan vorton de surtera lingvo. Zamenhof, elektita en la ĉielo por transpreni la gloran patrecon de Esperanto surtere, estis la sublima artisto, kiu materiigis per grafikaj signoj kaj parol- sonoj, ĉi tiun noblan esperon pri kompleta kompreniĝo inter la homoj.
Ramatis:
Eĉ la plej rudimenta dialekto parolata en via materia mondo meritis zorgan studadon kaj atenton flanke de kompetentaj lingvistoj de la spirita sfero. La homa lingvo ne estas simpla produkto de hazardaj cirkonstancoj, sed rezulto de la lingvo de multaj psikaj temperamentoj, kiuj antaŭ la enkarniĝo, jam artikulaciis ĝin en la mensa kaj astrala plano kaj kiuj pli poste kaj laŭ la oportuneco, povis materiigi ĝin pere de karna laringo. Eĉ la senesprima krio de animalo estas efiko de la kolektiva psikismo, kiu direktas ĝian specion kaj stimulas la eksperimentojn kaj fenomenojn, kiuj rilatas al la medio.