Ramatis:
Nur nun Esperanto atingas sian plej gravan fazon kaj ankaŭ la plej promes-plenan. Nenia alia idiomo povos anstataŭi ĝin kaj nenia estonta klopodo povos superi ĝian genian mekanismon, ĉar gi estis science ellaborita de animo tre sperta en la lingva kampo, kiel estas la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Li ĉiam estis unu el la plej avangardaj lingvistoj, kiuj enkarniĝis en via mondo kaj havis la okazon staĝi en aliaj pli evoluintaj mondoj, kie li studis la fundamentajn kaj definitivajn bazojn por la sukceso de universala idiomo sur la Tero. Dum antaŭaj enkamiĝoj li vivis en lando hebrea, en Grekujo kaj en la Tibera valo de Italujo kun la celo, iom post iom, interligi la fundamcntajn elementojn kaj eltrovi la necesan terminologion, kiu pli poste utilus por la definitiva konkretigo de Esperanto. Pro la konsidero, kiun ĝuis Esperanto flanke de la sciencistoj de la XX-a jarcento, ĝia pretervivado tra la tempo kaj la senĉesa aliĝo de novaj kaj entuziasmaj adeptoj al ĝia mirinda kaj saĝa mekanismo, oni konstatis, ke temas pri nobla supera realigo, ĉar ĝi jam venkis la teruran kolizion de la superevoluinta logiko kaj racio de la atoma erao. Krom rezisti al la plej senindulgaj modernaj postuloj - kiuj jam detruis la plej solidajn kaj jarcentajn tabuojn, dogmojn kaj tradiciajn kredojn - Esperanto progresas kaj dissemiĝas sur la terglobo etendante sian fratan vortaron al ĉiuj popoloj kaj imponante pro la grandeco de siaj neŝanĝeblaj postulatoj!Ramatis:
Oni ŝuldas la lingvan perfektecon de Esperanto precipe al la fakto, ke ĝin realigis cerbo tiel amika al logiko kaj scienco, kiel estis la mirinda kaj saĝa rezonado de Kardec en la kodigo de Spiritismo. Kelkaj renomaj sciencistoj de via mondo jam agnoskas, ke Esperanto estas ĉefverko de logiko kaj simpleco, kies signifo, en la lingva kampo, estas tiel grava kiel la malkovro de la atoma energio en la scienca kampo. Ĝia reduktita gramatiko, sen la reguloj, kiuj tiom lacigas la menson de la studanto, igas Esperanton kvintesenco de racieco kaj monumento de lerteco kaj inteligento, kiu eĉ pligrandiĝas per ĝia fonetika ortografio kaj sintakso surprize simpla. Ĝi posedas ĉion necesan por adaptiĝi al la imperativoj de Ia dinamika jarcento en kiu vi vivas, kie ĉiuj hastas, la tempo ne sufiĉas por la homa kompreno kaj la pensoj devas esti resumitaj en malmultaj vortoj. La studanto de Esperanto ne devas lacigi sian menson por rememori malnovajn kaj komplikajn gramatikajn regulojn inter labirinto de grafikaj akcentadoj kaj ortografiaj refoimoj, kiuj postulas grandan zorgon por esprimi la penson sen riski kritikojn. Li renkontas en Esperanto klaran kaj regulan sistemon, kiu igas ĝin mirinda kaj magia multobligilo de vortoj, laŭ plej alloga simpleco. Ĝi estas unu el la plej avangardaj vortmekanismoj je dispono de la modema homo, ĉar sufiĉas funkciigi la facilajn kaj konatajn klavojn de ĝiaj neŝanĝeblaj bazoj por tuj atingi, simile al kio okazas en la modernaj kalkulmaŝinoj, la deziratajn rezultatojn sen cerbe laciĝi.Kvankam Esperanto estas tiom simpla kaj facila, nur en la XX-a jarcento la homoj montriĝis mense kaj cerbe dinamikaj por povi ĝin artikulacii kaj kompreni klare kaj sukcese, konsiderante, ke ĝi ne nur estas idiomo inteligente prilaborita de genia homo, sed vere sintezo rezultanta el miljara progreso de la homa parol-maniero ĝis via nuna tempo.