La esperantistaj mentoroj klopodas por ke la elkarniĝintoj diktu mediumajn verkojn en Esperanto pri ĉiuj temoj, kiuj donu al la surtera homo plibonigojn sciencajn, artajn kaj precipe moralajn. La kompleta disvastigo de la internacia idiomo malfermos novajn panoramojn en la interŝanĝo kaj kompreno de la elkarniĝintoj mem, kiuj pli facile povos lemi la lingvon en la Spaco kaj ligiĝi, en pli vasta laboro, kun ĉiuj popoloj. Ĉi-tiu estas unu el la motivoj, kiuj plej pravigas la ekziston de la departemento de "Observado kaj Protekto", ĉar ĝia dorna tasko estas forigi, de la doktrina rondo esperantista, ĉiujn elkarniĝintajn aŭ enkarniĝintajn spiritojn, kiuj eventuale pretendas ridindigi, malfaciligi aŭ detrui la disvastigon kaj la sukceson de Esperanto. Evidente la tenebraj organizaĵoj celas bagateligi la noblajn intencojn de Esperanto, utiligante la rimedojn plej ruzajn kaj la mistifikojn plej nepercepteblajn!
Ne nur ili klopodas falsi la bazojn de Esperanto kaj bremsi ĝian senĉesan progreson, kiel ankaŭ provas subfosi la kuraĝon de ĝiaj entuziasmaj defendantoj. Kelkfoje la tenebraj spiritoj inspiris la kunmeton de aliaj artefaritaj idiomoj kaj sugestis la netaŭgecon dc la lingvaj kunfandiĝoj, kaj ili nur semas mokadon kaj celas estonte seniluziigi pri la definitiva sukceso de Esperanto. Sed la departemcnto de observado kaj protekto posedas vastan reton de aliĝintoj distribuita sur ĉiuj zonoj ligitaj al la Terknisto. Kelkaj membroj de tiu departemento libervole submetiĝas al la agresemaj fluidoj de la regionoj kie situas la organizaĵoj de malbono, kun la celo ekkoni kaj anticipe enketi pri la programo kaj la intencoj de tiuj senskrupulaj malamikoj. Samtempe, ĉi tiu departemento aliĝas al aliaj kun sama celo, kiuj apartenas al la ceteraj esperantistaj institucioj ekzistantaj en la Astralo, el kies reciproka kunlaborado rezultas efika scrvo en skipo.
Mi komprenas, ke vi prave miras pro miaj raportoj pri Esperanto, kio ankaŭ okazus al mi, se mi ankoraŭ estus enkarniĝinta. Mi scias, ke estas malfacile kaj eĉ strange kredi, ke la disvastigo de neŭtrala lingvo sur la Tero - kio por multaj havas malgravan valoron - postulu tiajn zorgojn kaj atenton, krom lacigan programon, kiu originis antaŭ multaj jarcentoj.
Sed la ĉefa surtera miskompreno konsistas en konsideri la sukceson de Esperanto kiel ekskluzivan frukton de la laboro de Zamenhof. Ne estas ja penseble, ke unusola vivo povu ampleksi la pasintecon, la estontecon kaj ĉiujn psikajn kaj mensajn detalojn de la surtera homaro, cele al kunmeto de idiomo, kiu estas kvintesenco de ekzakteco kaj de lingva plibonigo, perfekte alĝustigita al ĉiuj psikologiaj eventoj. Tamen Zamenhof estis ĝuste la lasta homa figuro aganta en la fizika mondo, tuj post la jarcenta eksperimentado de la granda plano en la astrala sfero, kiam la homaro proksimiĝas al sia profeta spirita selektado. Pro tio, homoj kiel Zamenhof, Kardec kaj aliaj misiistoj de kolektivaj spiritaj renovigoj, kvankam tre saĝaj, estis ankaŭ tre humilaj. En la profundo de siaj animoj, ili ankoraŭ rememoras esti simplaj instrumentoj por pli altaj planoj, ellaboritaj dum jarcentoj kaj en kiuj partoprenas miloj da aliaj kunlaborantoj. Ĉiukaze, la lukto inter bono kaj malbono en la medio de la astrala mondo estas eĉ pli intensa ol sur la Tero, ĉar ĝi okazas en la sino de libera energio, kiu nekredeble rapide respondas al ĉiuj niaj intencoj kaj celoj. La diablaj kolektivoj, kiuj loĝas en la mallumaj zonoj, ankaŭ posedas sian programon de agado kaj disciplinita ofensivo, ĉar ili estas ruze direktitaj de tenebraj spiritoj. Ne povante invadi kaj domini la anĝelajn zonojn, ili firme sindediĉas ekskluzive al regado de la mondo de la sensoj, kiu estas la Tero. Sekve ili venĝas, kontraŭstarante ĉiujn projektojn kaj iniciatojn, kiuj celas liberigi la surteran homon de la katenoj de malsuperaj instinktoj. Kaj Esperanto, internacia lingvo de frata alproksimiĝo kaj alta psika nivelo, estas do unu el la movadoj sufiĉe celitaj de ĉi-tiuj spiritoj ribelemaj al la Bono. Ili kontraŭstaras la progreson de lingvo, kiu ne nur akcelas la interŝanĝon kaj la spiritan kulturon inter la homoj, sed ankaŭ helpas la interŝanĝon kaj komprcnon inter la surteraj nacioj, kiuj tiom militeme ekcitiĝas, ĉar ili ne povas harmonii pere de siaj antagonismaj idiomoj. Pro tio estas logika la ekzisto de "Departemento de observado kaj protekto" en la Esperanto- Akademio, destinita nuligi la kalumniajn kampanjojn kaj la sarkasmojn de la detruantoj de la esperantista ideo. Pro tiu sama motivo, la departemento bezonas multenombran grupon de kuraĝaj kaj heroaj animoj, kiuj penetru ĝis la plej profundaj mallumaj zonoj kaj antaŭvidu multajn ruzajn projektojn de tiuj spiritoj de l'tenebro.
LA MISIO DE ESPERANTO SUR LA TERO
(Klarigoj de Ramatispri la temo pritraktita de Atanagildo)