Ramatis:
Mi ĉiam plenumas la sanktan devon resti je via dispono por klarigi temojn de granda graveco por la animo, ĉar estas tempo, por la tera civitano, koni la kialon de sia ekzisto kaj ankaŭ la gradon de sia spirita respondeco kun la vivo kreita de Dio. Pro tio demandu kaj mi kontentigos vin pri tio, kio estos gusta kaj konvena por pli bona kompreno de viaj spiritoj.Ramatis:
Efektive en via mondo la etimologio havas la funkcion pristudi la originon kaj la motivon de la ekzisto de ĉiu vorto kaj ĝia signifo; sed evidente gi specife rilatas al la materia karaktero de la vorto kaj ĝia sono. Tamen la spiritaj teknikistoj precipe zorgas la spiritan fundamenton de la vorto, tio estas ĝian radikan profundecon, kie kaŝiĝas la intima forto de la vorto mem. Kiam vi diras "Vorto", "Logoso" aŭ "Parolo", efektive vi nomas la Leĝon, la Spiriton de Ia kreitaĵoj aŭ la originan ideon de la vivo, kiu restas kaŝita en tiu eldiro. La biblia esprimo "La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter la homor implicas la ideon, ke la Spirito enkorpiĝis en formo videbla por la homaj sensoj. Ekestis pro tio la neceso realigi en la Transmondo studon, kiu ŝajnas nekomprenebla por via intelekto de enkamiĝintoj, sed kiu estas profunde scienca, rekte rilatas al la "spirito" de ĉiu vorto kaj etendiĝas al la lingvo en kiu gi partoprenas.