Estas tiel grava la harmonio de la spiraj akordoj dum la elparolo de la tradiciaj orientaj "mantroj", ke dum la trancoj efektivigitaj de kelkaj hinduaj fakiroj, kia ajn nekonformeco inter la spir-kontrolo kaj la pens-agado kaj elparolo de la mantroj, sufiĉas por senlumigi la konscian mens-kontrolon de la fakiroj, kiun ili pretendas praktiki de malproksime en stato de astrala libcrigo. La spira prokrasto dum la elparolo de certaj vokalaj grupoj de iu ajn kompleksa idiomo, kreas toksan situacion aŭ intermitan karbonizadon. Sekve, la oksigena malfruo, kiu akumulas karbon- dioksidon, perturbas la sangocirkuladon, vualas kaj reduktas la funkcion de la "laringa ĉakro "kaj densigas la magnetismon de la perispirito. Tiam, la spirito ne plu povas perfekte regi sian fonetisman sistemon kaj ĝia parolo hezitas kaj oni povas eĉ percepti rapidajn fenomenojn de nerva balbutado.
La perfekta konversacio postulas ekzaktan sinkronecon de la spiraj movoj kun la formado de ĉiu eldirita vorto, kiel okazas kun la kantistoj.
Ili bezonas eduki la voĉon kaj posedi tre bonan kontrolon de siaj pulmoj por konservi perfektan ckvilibron de la laringa ĉakro, kiu atente troviĝas inter la agoj "pensi" kaj "kanti". La fizionomiaj grimacoj de multaj vilaĝanoj estas produkto de la difekta aŭtomatismo de iliaj dialektoj neregulaj kaj malharmoniaj en la prononco, tiagrade, ke certaj aziaj vortoj kongestas la fizionomion de siaj parolantoj. Tiuj kiuj jam konas la terapeŭtikan efikon de joga spirado en la homa organismo, plej facile komprenas la motivon de la ekstrema zorgo de la sideraj teknikistoj por atingi la agordon inter la psiko kaj la fizika organa kampo. Tio okazis multe antaŭ ol Zamenhof materiigis Esperanton sur la Tero, alfrontante la sarkasmon de la aroganta kaj skeptika tiea civitano. Kvankam vi laŭdas la teknikan kaj sciencan homan konkeron, vi devas konsenti, ke en la kampo de lingvo la perfekta parolo postulas ankaŭ ke ĝi kuniĝu kun la riĉeco de la psika harmonio de parolanto, kaj pri tio Jesuo estis unu el la plej belaj
ekzemploj.
La Esperanto-idiomo, elektata kaj propra de la animoj posedantaj noblajn fratajn sentojn, ne povas esti stranga kaj mirakla donaco subite donita de la Ĉielo al via senzorga homaro. Ĝi estis idealigita en la Transmondo kaj poste modlita en la karma mondo sub la rekta kontrolo de la okulta registaro de la Tero, kiam la homo montris sin kapabla kompreni ĝin racie kaj emocie. Ek de multaj jarmiloj la diaj mentoroj de la surtera vivo laboris por la efektivigo de la bonvena evento de "homa voĉo", kiam la plej primitiva artikulacio de la animala voĉo ankoraŭ postulis akuratan antaŭplanon por sia sukceso en la materio.
Estas evidente, ke same kiel la preĝo trankviligas la kolektivan psikan medion, vortaro irita, kruda kaj ofenda perturbas eĉ la metabolon de la nervoj kaj de la hepato kreante situaciojn de melankolio kaj afliktiĝo. Kiel pruvo de la efiko de la vortoj, mi rimarkis, ke la preĝo antaŭ la manĝoj kreas ian vibran harmonion psiko-fizikan en la medio, sub formo de milda parol-terapio. Ĝi, krom liveri la psikan serenecon kapablan bremsi la mensan tumulton kaj konservi agrablan emocian sintenon, kvietigas la mekanismon kiu produktas la hepatajn sukojn kaj faciligas la digestajn procezojn. Jen la motivo, pro kio la psiko-fizika departemento de la Akademio de nia metropolo akurate esploris la efikon, kiun difinitaj literoj produktas sur diversaj grupoj de vokaloj, kiam ili subprcmas kaj perturbas la parolan ritmon kaj kunigas nekonvenajn sonojn. Ĉilastaj reflektiĝas poste en la etera duoblo kaj en la movado de la laringa ĉakro provokante modifon en la vitala fluido, ŝanĝon en la sanga kaj limfa rapideco kaj ankaŭ modifon de la defenda laboro de la glandoj supre-renaj, la akcelon de la hepata veziko kaj ankoraŭ kelkajn aliajn fiziologiajn statojn ne antaŭviditajn kaj ne konatajn de la komuna medicino. Ekzistas granda diferenco de psika akceptemo inter la krianta kaj konfuza dialekto de neklera vilaĝano kaj poemo deklamita de eminenta poeto, kiu elparolas harmonian kunmetaĵon de vortoj kun serena kaj kristala muzikeco. Kaj verdire Esperanto estas lingvo, kiu limigas la parol-rapidon, ĉar ĝi ne tro akcelas vortojn postulante ilian fidelan alĝustigon al sia klara kaj agrabla prononco.