Ĝi transprenis la severan teknikan respondecon adapti la fizikajn artikulaciojn de Esperanto al vizaĝa modelo de la "selektita" homo de la tria jarmilo, kiu estos la profetita civitano rezultanta el la proksima spirita selektado, "dekstre" de Kristo. Tiu civitano devos havigi al si la rajton de idiomo severa kaj hannonia, kies artikulacio ne stigmatizu la serenecon de lia vizaĝo, nek provoku troigajn penojn kaj cirkajn grimacojn, kiel ankoraŭ okazas en kelkaj dialektoj kaj surteraj degeneritaj Iingvoj. Sendube estas facile rimarki, ke angoroj, nekontentecoj, suferoj, frustracioj kaj malvirtoj multe perturbas la harmonion de la homa vizaĝo kaj stampas ĝin per sulkoj kaj cikatroj, kiuj estas la stigmatoj produktitaj de malsaneca menso.
La koler-eksplodoj ne nur kongestas la okulojn kaj tremigas la lipojn, sed helpas por ke la plej bela fizionomio fariĝu malamika sub la influo de agresemaj pensoj. Aliflanke, kiam la spiritaj kvalitoj superregas la animalajn pasiojn, mirindaj sereneco kaj beleco penetras la homan vizaĝon! Ekzistas enorma diferenco en la serafa fizionomio de Francisko de Asizo, la mistika vizaĝo de Jesuo kaj la trankvila mieno de Budho, se komparitaj kun la kongesta kaj malsaneca fizionomio de Kaligulo, la diboĉa vizaĝo de Mesalina, la burleska de Nero aŭ la brutala mieno de Ĝinĝis-Ĥano. Jen la kialo, ĉar esperantista departemento, kiu respondecas pri la psikaj kaj fizikaj rilatoj de la internacia idiomo, specialiĝis por doni al Esperanto artikulacion je minimuma peno kaj sen perturbi la afablecon de la fizionomia homa esprimo. Tio estis tre necesa konsiderante, ke temas pri lingvo je supera spirita ordo, esence elektebla por la animoj sindonantaj al la interfratiĝo de ĉiuj popoloj. Resume, estas tasko de ĉi-tiu sektoro de la esperantista laboro en la spaco, eviti la ridindajn grimacojn kaj la fizionomiajn agitiĝojn en la uzado de Esperanto. Ĉi- lastaj estas tre komunaj dum la artikulacioj de kelkaj dialektoj de popoloj neŭrozaj kaj tro emociaj, kies konfuza parol-bruo, kuniĝinta al prodigemo de gestoj kaj ridindaj parol-esprimoj, perfekte kongruas kun iliaj barbaraj idiomoj.
En sama lando, eksterordinare ŝanĝiĝas la parol-esprimo de ĝiaj loĝantoj; ekzemple en Francujo kaj Italujo estas tre granda la diferenco de muzikeco kaj delikateco de parol-esprimo se vi komparas ĝin al la ĵargonoj, derivitaj de la samaj idiomoj, parolataj de simplaj kamparanoj. La estonta homaro trovos en Esperanto la idealan mekanismon por parole interpreti siajn noblajn pensojn, sen postuli fizionomiajn ŝanĝojn aŭ spirajn penadojn malordajn kaj intermitajn. Danke al forigo de la malfacilaĵoj propraj al superfluaj grupoj de konsonantoj, kiuj ankoraŭ kauzas abomenajn parolajn malakordojn en multaj surteraj lingvoj, la esperantisto ne plirapidigas nek akcelas la mekanismon de sia lingvo, sed parolas per aparta sonoreco kaj esprima klareco.
En la astrala psiko-fizika departemento de la Akademio, en edifa kunlaborado kun la fonetisma departemento, estis ekzamenitaj la plej malfortaj spiraj akordoj kaj la minimumaj sonoj por atingi la kunmetadon de la ĝenerala prononco de la idiomo. La teknikistoj kontrolis ĉiujn precipajn sonorajn efektojn, kiuj produktiĝas dum la pli-malplia adaptado de la konsonantoj al la vokalaj grupoj. Ili esploris ankaŭ ĉiujn modifojn, kiujn difinitaj literoj kaj sonoj kaŭzas en la produktado de hormonoj de la sistemo de endokrinaj glandoj kaj en aliaj organaj sistemoj. Okaze de mia enkarniĝo en Egiptujo kaj Hindujo, mi jam lernis, ke la forta mensa enkorpigo de la prononco de izolitaj literoj, aŭ de vortoj saĝe grupigitaj, influas la rapidecon de la sanga kurento kaj produktas ankaŭ delikatajn diferencojn en la temperaturo mem de la fizika korpo. La malnova scienco de "mantroj" aŭ de la ekzercado de magiaj vortoj, tre populara inter la orientanoj, estis komplete analizita kaj diserigita en ĉi-tiu psiko-fizika departemento de la Akademio. Tie oni klopodis koni ĉiujn vibrajn modifojn de la lingva sonoreco, kiuj povus naskiĝi en la koloroj kaj magnetismo de la homa aŭro en kombinado kun la sistemo da "laringaj ĉakroj " kaj ĝiaj rilatoj kun la kromaj funkcioj de la perispirito.