Tamen mi povas doni al vi ideon pri ĝiaj ĉefaj funkcioj, konforme al via kompren- kapablo, raportante la organizadon de ĝiaj departementoj, kiuj estas jenaj:
I
- Historia Departemento: Temas pri la akademia departemento, kiu tre zorge okupiĝas pri la studado de ĉiuj dialektoj kaj primitivaj lingvoj parolataj ek de Lemurio kaj Atlantido, inkluzive de la sanktaj idiomoj de la sacerdotaj klasoj de ĉiuj tempoj, precipe emfazante sanskriton, kiu grandparte pretervivis. Ĝi sin dediĉis aparte al la ekzameno de la arjaj trunko-lingvoj kaj longe pristudadis la latinon kun la celo kontroli la ekzaktan naturon de ĝiaj idiomaj radikoj kaj selekti la fundamentajn temojn plej taŭgajn por plifirmigi la neŝanĝeblajn bazojn de la lingvo Esperanto. Pere de siaj instruantoj, ĉi-tiu departemento inspiris Zamenhof por ke li far ► sian genian elekton sur raciaj bazoj latinaj.Danke al sia persista kaj historia laboro en la studado de temoj kaj vortoj, kiuj asociiĝis por evidentigi la psikologion de la rasoj, ĉi-tiu esperantista fako povis multe helpi la "psikofizikan" departementon, kiu respondecas pri la psika dozado de Esperanto en ĉiuj popoloj simpatiaj al la internacia lingvo. Esperanto, kiel neŭtrala idiomo destinita servi la tutan homaron, bezonis psikan selektan aŭron, ankoraŭ ne kompreneblan por viaj sensoj, sed kapabla internacie adapti ĝin al ĉiuj popoloj kreante simpatiajn emanaĵojn kun la psika karaktero de ĉiu homa raso, kiu akceptas Esperanton kiel sian duan lingvon.
Kelkfoje, tradukistoĵ de unu I ingvo al alia, tiel miskomprenas, ke ili ŝanĝas la intiman ideon de kelkaj vortoj, ĉar ili ne povas asimili la ekzaktan penson de la aŭtoro, kiu estas komprenebla nur pere de la psika karaktero komuna al ĉiu raso. Ekzistas kazoj en kiuj la samaj eksklamacioj, kiuj esprimas ĝojon ĉe kelkaj popoloj, en aliaj landoj nur taŭgas por interpreti psikajn statojn de timo aŭ maltrankvilo!
Pro tio necesas kunlaboro inter la historia kaj la psikofizika departementoj de Esperanto por ne perforti la rasajn tradiciojn kiam oni uzas la intemacian lingvon. Prezentiĝis la neceso harmoniigi la funkcion de la Esperanto-vortoj kun la psika karaktero de ĉiuj popoloj por eviti la miskomprenojn komunajn al kelkaj idiomoj, kiam la sama vorto povas signi antagonismajn ideojn en la kulturo de alia popolo.
II
- Fonetisma Departamento: Ĝi estas la fako, kiu plej multe zorgas la sonoron de Esperanto, ĉar ĝi precipe sindediĉis al la studado de la spiraj akordoj kaj iliaj interrilatoj kun la voĉkordoj, kiuj respondecas pri la natura mekanismo de la homa fonetismo. Ĉi-tiu departemento transprenis la plej inteligentajn decidojn kaj plenkompletajn eksperimentojn por eviti, ke la prononco de Esperanto degeneru en efiko aŭ malbona kutimo pure nazala, aŭ fariĝu tro seka kaj sensenta aŭ eble guturala.Multe antaŭ ol Zamenhof verkis Esperanton sur la terglobo, la teknikistoj de ĉi-tiu fonetisma departemento jam pristudis la prononcon de la ĉefaj surteraj popoloj kaj rasoj ekzamenante literon post litero, vorton post vorto kaj frazon post frazo kun la celo koni ĉiujn pozitivajn efikojn kaj modifojn, kiuj estontece okazos pere de la kombinado de vortoj artikulaciitaj en la lingvo Esperanto. Ĝis hodiaŭ, ili pristudas la probablajn efikojn kiuj, en la tria jarmilo, okazos en la voĉ-kordoj de la popoloj kaj rasoj pretervivintaj la proksiman spiritan selektadon de la "tempojfino", kiam Esperanto estos lingvo sankciita de la homaro. La eksperimentoj kaj esploroj de tiuj geniaj teknikistoj temis precipe pri la "laringa ĉakro", tio estas la centro de eteraj fortoj, situanta fronte al la fizika gorĝo, tre proksime al "faringa plekso" (nerva), je alteco de ses milimetroj supre de la konata "etera duopo", kiu ligas la perispiriton al la fizika korpo dum la enkarniĝo de la spirito. La laringa ĉakro kiun vi jam devus koni kaj la hinduoj nomas "vishuddha", estas la etera centro respondeca pri la voĉaj aktivecoj kaj ankaŭ pri la funkcioj de la "tiroida timuso". Ĝi estas tiel grava kaj valora por la homa voĉo, ke dum la puberiĝo, ĝi reguligas la voĉon de gejunuloj inter la infan-aĝo kaj la plenkreska. Ĝi estas tre aktiva kaj brilanta en la grandaj kantistoj, famaj poetinoj kaj oratoroj tre konataj pro ilia elokvento. Ĝia funkcio estas tre grava por la sukceso kaj interkomunikado de Esperanto. Ĝia koloro estas hel-lazura kun nuanco milde lila, kio donas al ĝi delikatan viol-tonon, sed ĝia ĝenerala aspekto, kiam en bona funkcia stato, rememoras la nuancon de bela lun- radio kuŝanta sur mar' trankvila. Pli malfrue, je mia surprizo, mi povis konstati, ke tiu ĉakro konsistas el dekses "radioj" aŭ "petaloj", kiuj, laŭ saĝa koincido, perfekte interligiĝas kaj akordas kun la dekses fundamentaj "reguloj"de la internacia mekanismo de Esperanto, evidentigante la plej kuriozan kaj profetan inteirilaton voĉan, idioman kaj fonetikan.