Atanagildo:
Oni notas en la konstruaĵo la inspiron de la genia arkitekto, kiu kapablis ne nur stampi en ĝin la severan stilon, la masivon kaj la grekan arkitekturan stnikturon, sed harmonie akordi gin kun la linioj dinamikaj, delikataj kaj forglitaj de la modernaj konstruaĵoj. Al la majesta konstruaĵo kondukas longa kaj larĝa avenuo, kiu ekiras de la metropola centro kaj finiĝas ekzakte antaŭ la granda portalo de la Akademio. Ĝi aspektas kiel vasta kurejo el topaz-kolora porcelano, kies reflektoj hel-flavaj brilegas inter la densaj bedoj de luma silk-verda vegetalaro. ĉi-tiuj bordas la avenuon formante ĉarman vivantan kadron de mildaj karminaj nuancoj. La grandega portalo de la konstruaĵo kondukas al vasta ŝtuparplaceto el koloro lazur-cindra vitreca, ĉirkaŭita de agrabla ŝtuparo skulptita en tono roz-lila, kiu formas allogan kadron kicl bazo de luksa monumento. Sur vasta ŝtupar-placeto, kiu plej aspektas kiel mirinda polurita salono inter verdaj frondoj, stariĝas sep sveltaj kolonoj, skulptitaj per frisoj el bareliefo, subtenantaj la gigantan tegmenton faritan el ununura peco.Ĉi-lasta estas grandega slabo cl roz-kolora vitro kristala kaj tre klara, kie sun-lumo evidentigas ĉiujn internajn kaj fascinantajn reliefojn, kies nekredebla filigrano mirigus la plej genian surteran oraĵiston! La brodaĵoj reflektiĝas sur la polurita pavimo el milda cindra koloro, kiu transformiĝas en fascinantan spegulon reflektante siajn reliefojn kaj la kolorojn de la giganta supra verando. Kiam la brizo movas la astralajn fluidojn, kiuj penetras en la medion, multobliĝas la lilaj reflektoj kaj la nuancoj rozaj kaj salm- koloraj. Ili akordas kun la delikataj tonoj lazur-ĉielaj, kiuj plej aspektas kiel polvo dc blankeco irizita de la suno kaj ŝvebanta ĉirkaŭ la alabastraj kolonoj. La portalo majcsta, sed sen la troigoj de senutila pompo, situas en la centro dc la alabastra fasado kaj, pli antaŭe, paralele viciĝas la sep kolonoj, kiuj subtenas la mirindan slabon el roza kristalo, kiu kovras la frontan arcon. Super la portalo, kiun daŭre envolvas bunta aŭreolo, staras laŭlonge filigrana friso el arabeskoj kaj fajnaj girlandoj laŭ du safiraj nuancoj, hela kaj malhela. Pli malsupre, sur la grandioza fasado de la portalo, troviĝas la esperantista blazono de la Akademio de la Metropolo de la Granda Koro. Temas pri belaspekta kruco tajlita en la plej bela lazuro, kiun mi iam vidis. En la kuniĝo de la du brakoj staras granda roz-kolora koro kun ter-globo en la centro, kies oceanoj estas smerald-koloraj kaj la kontinentoj hel-verdaj kontraste kun la malhel- verdo de la ter-reliefoj. La tuto de ĉi-tiu alloga blazono elstariĝas sur fono de luma aŭro, kiu mildc evidentigas la konturojn de la ĉiel-lazura kruco polarizante ĝin per arĝenta tono kaj elradiante dolĉajn rebrilojn kontraŭ la alabastra koloro de la akademiaj muroj. Sur la ekvatoro de ĉi-tiu terglobo staras hel-viola zono enkadrigita en du arĝentaj frisoj. Sur la zono, per senmakulaj blankaj literoj altreliefaj, oni legas la frazon tiel konatan de la surteraj esperantistoj: "Esperanto estas la Evangelio de la lingvoj". Pli poste mi trovis aliajn similajn frazojn en la studejoj kaj labor-salonoj de la Akademio, interkiuj mi notis precipe jenan maksimon: "Esperanto estas la parolsimfonio de la Spirito, pere de la homa instrumentalo".
La sveltaj kolonoj estas travideblaj kaj pinte maldikaj, sed larĝaj je la bazo. lli staras sur sep kusenoj el marmora astrala substanco. Ĉiuj estas lume trapenetritaj kaj evidentigas siajn graciajn volutojn kaj internajn reliefojn. Ĉi-tiuj lante supreniras ĝis kiam la frondoj povas maldensiĝi sur la sulkoj de fajnaj brodaĵoj, kitij formas kapricajn baledojn produktitajn de la spiraloj ĉirkaŭ la supraj kapiteloj.
Ĉi-tiuj alabastraj kolonoj fariĝas tre vivaj ankaŭ dumtage kun la volutoj kaj filigranoj interne suprenirantaj en formo de topazaj kordonoj kun folioj roz-lilaj, elvokante la ĉarmajn orkideojn kaj la ravajn vegetalajn parazitojn de la brazilaj arbaroj.
Danke al tekniko, kies klarigo ne eblas, la tuta esperantista konstruaĵo estas daŭre mergita en dclikata aŭro de smeralda lumo, kiu ŝuldiĝas al energidona koncentrado ĉirkaŭ ĝia helkrema kupolo. Ĉi-tiu estas bonega kaptilo de sun-lumo, kiun ĝi kanaligas internen de la centra turo sub formo de balzamaj emanaĵoj kaj de tie radias kaj distribuas al ĝiaj sep aloj. Same kiel okazas dumnokte kun la volbo de la metropola templo, la kupolo de la Akademio similas al vastega kaj luma lampŝirmilo, kiu ornamas la okcidentan regionon kiel alloga fonto de polarizita lumo. Tiu-ĉi lumo fandiĝas kun la luma aŭro de la najbaraj konstruaĵoj, mirinde kontribuante por doni ĉielan helecon al florplena universitata kvartalo. La EsperantoAkademio memorigas la figuron de majesta palaco materiigita per la magio de potenca orienta geniulo, kiu scipovis kunigi, en ĝia konstruado, la amemon de sanktulo kaj la genion de saĝulo.