Atanagildo:
La Esperanto-Akademio de nia metropolo dividiĝas en diversaj departementoj destinitaj al laboroj kaj specialigitaj studoj, kunlige kun aliaj esperantistaj institucioj kaj asocioj ekzistantaj en la ĉefaj komunumoj dc elkarniĝintaj spiritoj apartenantaj al aliaj rasoj, ankaŭ interesitaj pri la studado de Esperanto. En la multaspektaj astralaj laboroj celantaj la surteran disvastigon de la lingvo Esperanto kunvenas miloj da teknikistoj, filozofoj, sciencistoj kaj historiistoj, kiuj, post konvena preparado, renaskiĝos en la diversaj surteraj rasoj, sindone agante por Ia progreso de la nobla internacia lingvo.Enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj aktive laboras por la sukceso de la internacieco de la lingvo, jen akcelante la disvastigon de la parola mekanismo, jen partoprenante en frataj movadoj de elstara spiriteco, kiuj faciligu la kristanan renoviĝon de la surtera civitano. Verdire la "misio Esperanto" ankoraŭ ne finiĝis ĉar, paralele al progreso mensa, arta, scienca kaj religia de la surtera homo, aperos ankaŭ novaj nuancoj de parola beleco, kiujn nur la esperantista idiomo kapablos traduki pere de la altaj inspiroj de siaj sideraj mentoroj.
Konforme al la naturo de la mensaj kaj emociaj emanaĵoj de la estaĵoj tie ĉeestantaj en agordo kun la plenumataj laboroj, la medio, luma kaj kolorplena, modifiĝas kaj influiĝas vibre. Kvankam daŭre persistas ununura lum-nuanco aŭ aparta koloro kiel brila fono de la Akademia medio, en ĉiu alo oni povas distingi kolor-tonon malsaman kaj konvenan al ĝia ĉefa funkcio. Temas pri nuanco, kiu elstaras super la luma kaj kolorplena konstanta fono de la tuta institucio. ankaŭ la centra turo de la konstruaĵo posedas la eksterordinaran kapablon absorbi ĉiujn kolor-nuancojn, kiuj devenas de la flankaj apartamentoj, kaj poste fandi ilin en unusolan lum-kvanton el belega sidera koloro, kies allogon ne eblas priskribi per la limigita homa esprim-maniero. Ĉi-tiu mirinda fenomeno devenas de procedo, kiun la teknikistoj de nia metropolo uzas por kunigi la vibrajn kampojn de ĉiuj medioj de studo kaj laboro. Tiel ili transformiĝas en unusolan vibran modelon kiel nura amema kaj energi-dona amplekso, kiu kunigos la mensajn kaj emociajn aspirojn de ĉiuj esperantistaj laboristoj. Ĉi-tiu fandiĝo de koloroj kaj psika sinteno de la animoj, kiuj tie studas kaj laboras, konsistigas la "lokan aŭron", tio estas la fundamenta "psika temo", kiu distingas la funkcion kaj edukan karakteron de la Esperanto-Akademio inter la aliaj akademiaj institucioj apartenantaj al la universitata kvartalo de la metropolo de la Granda Koro. Post kelka tempo mi povis pli bone kompreni ĉitiun mirindan fandiĝon de koloroj kaj pensoj de la laboremaj elkarniĝintaj esperantistoj. Ĝi okazas kunlige kun la tuta majesta medio de la Akademio, ĉar ĝi signifas ankaŭ valoran psikan provon kapablan ame penetrigi la aŭron mem per la sublima interfratiĝa mesaĝo de Esperanto.
Atanagildo:
Mi konscias, ke mi ne sukcesus komprenigi al vi detale ĉi-tiun temon, ĉar en nia metropolo la tekniko pri agado kaj pritrakto de la astrala substanco, kiu ĉirkaŭas nin, ne havas analogion kun la agado en la kampoj de arto, scienco arkitekturo de la materia mondo.