Ramatis:
Ĉu vi ne perceptis, ke la laboro de la esperantistoj tre similas al la laboro iniciatita de la apostoloj okaze de ilia ofer-misio por la disvastigo de la Evangelio de Jesuo? Plejparte ili estas homoj ne profitemaj, ĉar ili abnegacie laboras kaj dediĉas siajn vivojn en la obstina kaj kuraĝa klopodo prezenti la idealon de Esperanto. Kelkaj ne nur utiligas por tio sian valoran tempon, kiel ankaŭ sian monon sen profitaj celoj. La esperantistaj verkoj, plej disvastigitaj en via mondo, naskiĝis el donacoj kaj individuaj klopodoj, signitaj per oferemo, fortigitaj per heroa spirito kaj pura deziro dissemadi neŭtralan kaj fratigan idiomon!Pere de ĉi-tiu nobla kaj sindona disvastigo restas vivanta kaj aktuala la krista revo pri konkordo, espero kaj parola fratiĝo inter ĉiuj homoj!
Rememorante la heroan laboron de la unuaj kristanoj, multaj el kiuj reenkarnĝis kiel novaj apostoloj de Esperanto, mi devas diri al vi, ke ĉi-tiu movado estas imuna kontraŭ ia ajn senkuraĝiĝo, kaŭstikeco, malprofito aŭ sinofero. Ĝiaj disvastigantoj estas regitaj per arda aspiro kaj obstina fido, kiu efektive kapablas translokigi montojn kaj terurajn obstaklojn por la kompleta sukceso de tiel merit- plena verko. Iliaj animoj, trejnitaj en la pasinteco, ĉiam ĉeestis kaj alkutimiĝis al la aperoj de la grandaj spiritaj realigoj favore al la homaro, heroe sin oferante por la gloro de arto, scienco, religio kaj spirita moralo.
Esperanto devas konkretigi la idealon de Zamenhof, ĉar tiuj, kiuj hodiaŭ disvastigas ĝin koste de heroaĵoj, sinoferoj kaj malprofitoj, estas la samaj, kiu pasintece jam disvastigis aliajn bonfarajn ideojn kaj atingis la idealigitan celon, ĉar ĉion ili faris abnegacie favore al Bono kaj frata Amo.
Ramatis:
Estas pardoninde, ke estante ankoraŭ en la materio, vi ne povu taksi la sciencan aspekton kaj la avangardan Iaboron postulitajn por perfektigi kaj disvastigi intemacian lingvon inter la homaj kontraŭdiroj kaj interesoj tiom malsamaj en la sino de egocentraj popoloj.Temas pri afero pli grava ol simpla parol-formo por la homaj rilatoj.
Ĝi estas misio realigenda en la surtera medio, ankoraŭ katenita al la animalaj pasioj, kiu ne kapablas komprcni la intiman esencon de Esperanto, kiu, krom idioma esprimo, estas progresema, spirita kaj frata mesaĝo adresita al ĉiuj popoloj. Ĉar la Ter-loĝanto kapablas percepti la eksterajn aspektojn de la materiaj fenomenoj nur per kvin sensoj, li ankoraŭ kredas, ke la tuta homa progreso estas simpla "verko de la Naturo", tiel kiel la kreado de lingvo devas esti nur frukto de la progreso de la enkarniĝintoj. La vivo kaj ĝia mirinda metamorfozo, signifas por la homo nur disciplinitan produkton de "hazardo" aŭ la rezulton de magia tuŝo de la "dia providenco", kiu ĉiam devas esti je dispono de la homaj deziroj. La terloĝantoj ignoras, ke en la mondo ne videbla por la homaj sensoj, la komisiitoj de Dio sindone laboris dum pluraj jarmiloj nur por tiam atingi tre malgrandajn sukcesojn kaj poste enkonduki ilin en la scenejon de la surteraj formoj. Kiom da klopodoj kaj senĉesaj laboroj estis necesaj en la pasintaj jarcentoj por krei favoran medion kaj psikologian momenton por Neŭtono malkovri la gravitan leĝon, post simpla falo de pomo, aŭ por Kolumbo, povi kuraĝe riski la serĉ-esploron de landoj trans la mistera oceano! Por multaj enkarniĝintoj ĉio tio nur temas pri kelkaj spontaneaj interligoj de ĉeneroj science klarigeblaj aŭ pri simplaj naturaj koincidoj aŭ hazardoj. La homoj ĉiam vidis fali pomojn ĉiutage; aliaj ĉiam forveturis maren por negoci, sen malkovri ion gravan. Tamen Neŭtono kaj Kolumbo malkovris leĝojn kaj landojn, kiuj revoluciis la popolojn kaj la ideojn de la Malnova Mondo. Same, vi malfacile povos taksi la kvanton da klopodoj, rezonadoj kaj eksperimentoj, kiujn la astralaj lingvaj teknikistoj uzis por ke, dum ĉi-tiu jarcento de pli granda mensa kompreno, naskiĝu en la cerbo de Lazaro Ludoviko Zamenhof la ideo kunmeti idiomon internacian kaj benitan kiel estas Esperanto.
Evidente ŝajnas al vi, ke okazis ekscesa prokrasto en la astralaj mondoj por plenumi la banalan taskon disvastigi fratan idiomon en la fizikan mondon, kiu eĉ tiel, estas preferata nur de homa malplimulto.
Tamen, la normala fenomeno de glano, kiu transformiĝas en kverkon - kvankam tio postulas centon da jaroj - dependis de multaj jarmiloj da inteligenta eksperimentado, kiujn la supozita kaj mirakla Naturo utiligis por transformi ŝtonon en vegetalon.