Ramatis:
Cu eble la Evangelio ne estas kodo de tiel simplaj kristanaj leĝoj ellaborita antaŭ preskaŭ dumil jaroj? Tamen, kvankam vi jam vivas en la XX-a jarcento, la terano ankoraŭ sentas sin spirite nematura kaj nekapabla definitive integriĝi en la postulatoj de ĉi-tiu mesaĝo tiel sublima! Kiom da jarmiloj jam forpasis kaj kiom da antaŭuloj de Jesuo jam trairis la Teron preparante ĝin por ke la homo sukcesu asimili la evangeliajn maksimojn tiel bonfarajn! Pro tio ne ckzistas motivoj por ke vi subtaksu la spiritan laboron de la Transmondo rilate al Esperanto, nur ĉar gi estas idiomo facila kaj simpla. Evidente, ĝi ne posedas la malkoncizan kvanton da vortoj kutimaj en la lingvoj de la plej progresemaj nacioj de via mondo, ĉar verdire Esperanto estas portanto de pli bona parol-esprimo bazita sur miljaraj eksperimentoj. E1 tiu konsidero naskiĝis la granda kvanto da studoj, enketoj kaj esploroj, kiuj aldonigis al la vasta laboro de esperantistaj spiritoj de ĉiuj astralaj komunumoj ĉirkaŭ la Tero. Fakte ĝi ne temas pri simpla dialekto, nek pri lingvo propra de iu popolo aŭ raso, sed pri intemacia kaj neŭtrala lingvo altigita al kategorio de parola doktrino kapabla akceli la spiriton de kunfratigo inter la surtera homaro. La ideo de internacia lingvo ne aperis subite inter vi kiel natura rezultado de la evoluo de la surtera homaro, ĉar ĝi estas tiel malnova kiel la homo. Kiel jam dirite, kiam la primato ankoraŭ eksperimentis siajn unuajn vortojn en formo de sen-esprimaj krioj, la mentoroj de la terglobo jam pristudis en la Transmondo la antaŭ-preparojn por neŭtrala intemacia lingvo, kiu povus efike kontentigi meznombre la superan hom-tipon, produkto de la alveno de la sesa formiĝanta patrina-raso, kaj la antaŭlasta sur planedo Tero.Ramatis:
Tiel inter la sideraj mentoroj de la terglobo kiel ankaŭ inter la surteraj enkarniĝintoj, ĉiam restados netuŝitaj la disciplino kaj la inica plano respondeca pri la rigora plenumo de la frataj kaj intemaciaj principoj de Esperanto. Same kiel la rondoj sciencaj, filozofiaj kaj eĉ religiaj organizas siajn kongresojn kaj intemaciajn movadojn por ŝirmi kaj konservi siajn fundamentajn postulatojn kaj la realigojn sub sia respondeco, ankaŭ similaj kongresoj, cetere jam kutimaj inter la esperantistoj, estos daŭre organizitaj por ke la lingvo restu imuna kontraŭ ia ajn influo aŭ difekto rezultanta de dialektoj kaj heterogenaj idiomoj. Sub la ĉiela inspiro, ĉiam renkontigos saĝaj homoj, spirite aliĝintaj al la esperantistaj institucioj en la Astralo, por kontroli kaj konservi la neŝanĝeblajn bazojn, kiuj devas garantii la homogenecon de la neŭtrala intemacia lingvo.Ramatis:
Se tiel estas, Esperanto plene konfirmas tiun koncepton.Fakte, se lingvo devas kontentigi la psikologian karakteron kaj la intiman vivon de la popoloj aŭ rasoj kaj konsistigi ilian parolan kaj ortografian mekanismon kapablan interpreti ilian enhavon artan, filozofian, teknikan kaj moralan, estas evidente, ke lingvo, kiu devas servi la tutan Ter-planedon, postulas ankaŭ, ke siaj ĉefaj bazoj identiĝu kaj afinu kun la psikologio de la tuta homaro. Ni ne konas alian vivantan aŭ mortintan lingvon, kiu utilus por fidele interpreti la anksiecojn kaj la psikologion de ĉiuj homoj, ĉar temus ĉiukaze pri lingvo ekskluziva de iu popolo aŭ raso, kiu, kvankam pli evoluinta, ne taŭgos por la aliaj, ĉar estus esprimo de izolita psikologia grupo.